Marko
Marko havas plurajn signifojn. Bv. elekti:
Marko estas persona nomo.
- Tiu nomo originas de sankta Marko, klerulo kaj sanktulo de la 1-a jarcento, kiu estas verkinto de la evangelio laŭ Sankta Marko, unue el la libroj de la Biblio. Al li estas dediĉita la baziliko de Sankta Marko en Venecio.
Marko estis papo de la 4-a jarcento.
Princo Marko, serba mezepoka princo
Marko estas originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombroj kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj (PIV)- Marko estas speciala signo metata sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin (ekz. marko sur fotografaĵo, en libro; komerca marko, fabrikmarko).
Poŝtmarko estas papera marko eldonata de poŝtoj por plifaciligi la pagadon de afranko.
Brulmarko estas signo enbruligita en la haŭton de bruto pro la supre menciita rekoniga celo.
Varomarko estas nomo aŭ emblemo de varo.
Marko estas nomo de eksa aŭ nuntempa monunuo uzata en pluraj landoj de Eŭropo.
Marko estas nomo de malnova masunuo.
Vidu ankaŭ |
- Mark I (tanko)