Matzendorf













































Matzendorf

Blazono de Matzendorf


Blazono de Matzendorf

Vilaĝa kapelo de Matzendorf


Vilaĝa kapelo de Matzendorf
Kantono
Soloturno
Distrikto
Thal

Koordinatoj 

47°14′25″N 7°37′50″O  /  47.24028°N, 7.63056°O / 47.24028; 7.63056 (Matzendorf)Koordinatoj: 47°14′25″N 7°37′50″O  /  47.24028°N, 7.63056°O / 47.24028; 7.63056 (Matzendorf)
Nombro de enloĝantoj
1295
Areo
11,29 km²
Alteco
510 m super marnivelo
Poŝtkodo
4713
Komunumkodo
2427

Mapo de Matzendorf


Mapo de Matzendorf







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Matzendorf estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Matzendorf situas en la valo de la rivero Dünnern proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Balsthal, ĉe la suda flanko de la montoĉeno Brunnersberg, kiu apartenas al la Soloturna Ĵuraso. Krom la ĉevilaĝo Matzendorf norde de la rivero al la komunumo ankaŭ apartenas la vilaĝeto Müli ĉe la suda flanko de la rivero Dünnern kaj diversaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,29 km², de kiuj 52% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Matzendorf limas en nordo al Mümliswil-Ramiswil, en oriento al Laupersdorf, en sudoriento al Wolfisberg (BE), en sudokcidento al Rumisberg (BE), kaj en okcidento al Aedermannsdorf.



Trafiko |


Matzendorf situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn oriente en Oensingen.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Matzendorf datiĝas el la jaro 968 kiel Mazendorf.


La senjora bieno Mazendorf, kiu konsistis el 11 izoligaj bienoj, transiris en la jaro 1030 el la posedaĵo de la Abatejo Moutier-Grandval al la havaĵo de la Abatejo Sankt Ursen en Soloturno. En la jaro 1449 ĝin aĉetis la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi tiam apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj estis la sidejo de la tribunalo kaj paroĥo Matzendorf, kiu estis kreita en la jaro 1536. Ĝis 1843 al la paroĥo Matzendorf apartenis ankaŭ Herbetswil kaj eĉ ĝis 1967 Aedermansdorf.
[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Albert Vogt: Matzendorf en Historia Leksikono de Svislando (2008-08-22)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Matzendorf

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Matzendorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono