Slochteren
ISO
Komunumo Slochteren | ||
---|---|---|
Flago de la komunumo Slochteren | Blazono de komunumo Slochteren | |
Provinco | Groningo | |
Urbestro | ||
Ĉefloko | Slochteren | |
Areo - Tero - Akvo | 158,84 km² 152,28 km² 6,56 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso | 14.933 (1-a de januaro 2005) 98 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 13′ N, 6° 48′ O53.2166666666676.8Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 48′ O | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N33, N387 | |
Telefona kodo | 0596, 0598 | |
Poŝtkodo | 9615–9629, 9939 | |
Oficiala retejo | http://www.slochteren.nl/ | |
Slochteren (53° 13′ N; 06° 48′ E Mapo)
(loĝantoj je la 1-a de januaro 2005: 14.933, fonto: CBS) estas antaŭa komunumo en Midden-Groningen en la provinco Groningen Nederlando. La antaŭa komunumo havis areon de 158,84 km² (de kiu 6,56 km² akvo). La Schildmeer nun estas la ununura granda lago en ĉi tiu komunumo. Meerstad, nova loĝkvartalo ĉirkaŭ nova lago estos konstruota inter Slochteren kaj Groningen.
La antaŭa komunumo estas konata pro ĝia gasproduktado. La gasveziko de Slochteren entenas 1032 miliardojn m³ da tergaso, tio estas du triono de la nederlanda gasrezervaĵo.
Pro la gasproduktado pluraj tertremoj okazis en la regiono, pro tio oni malpliigis la pruduktadon ekde 2014.
La antaŭa komunumo Slochteren havas ŝoseranda (fakte kanalranda) domvicokonstruado kiu pli-malpli sekvas sablodorson kiu estas restaĵo de la glaciepoko. Aliaj restaĵoj de tio oni trovas en la formo de glaĉerkavoj kaj silikargiladorso en Schildwolde. Sur ĉi-lasta loko estas konstruita la Juffertoren (Fraŭlinoturo), unika pro ĝia tutmasonita turpinto.
Enhavo
1 Subdivido
2 Rearanĝo
3 Publika transporto
4 Eksteraj ligiloj
Subdivido |
La antaŭa komunumo Slochteren konsistis el la sekvaj vilaĝoj: Froombosch, Harkstede, Hellum, Kolham, Lageland, Luddeweer, Overschild, Scharmer, Schildwolde, Siddeburen, Slochteren, Steendam, Tjuchem, Woudbloem.
Rearanĝo |
La provinco Groningen rearanĝis la komunumojn ekde la 1-a de januaro 2018. Kune kun la komunumoj Hoogezand-Sappemeer kaj Menterwolde ĝi nun nomiĝas Midden-Groningen. La provinco donis la regionon ĉirkaŭ Meerstad apud Harkstede al la nova komunumo Groningen.
Publika transporto |
La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la komunumo Slochteren:
- linio 43: Siddeburen - Wagenborgen - Woldendorp - Delfzijl
- linio 44: Harkstede - Froombosch - Sappemeer - Hoogezand - Zuidlaren - Vries
- linio 49: Siddeburen - Zuidbroek - Veendam
- linio 78: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Schildwolde - Slochteren - Froombosch - Kolham - Scharmer - Harkstede - Groningen
- linio 178: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Slochteren - Froombosch - Kolham - (rapidservo) - Groningen; kelkaj veturoj ne tra Froombosch kaj Kolham
kvartalbuso 96: Appingedam - Steendam - Tjuchem - Meedhuizen - Delfzijl- kvartalbuso 98: Appingedam - Overschild - Ten Boer
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Naturo kaj Pejzaĝo Duurswold (kun fotoj de la regiono)