Nova Nederlando
Nova Nederlando | ||||||||||||
Origina nomo | Nieuw-Nederland (nederlande) New Netherland (angle) | |||||||||||
| ||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||
Ĉefurbo: | Nov-Amsterdamo | |||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||
Lingvoj: | nederlanda, angla, franca kaj aliaj | |||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo: | Kolonio | |||||||||||
Patrina lando: | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | |||||||||||
| ||||||||||||
Nova Nederlando (nederlandlingve Nieuw-Nederland, latinlingve Novum Belgium, Nova Belgica) estis kolonia teritorio ĉe la orienta bordo de Nord-Ameriko en la 17-a jarcento. La teritorio teorie etendiĝis el la 38-a ĝis la 45-a latitudaj gradoj, kaj estis malkovrita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio kaj de la ŝipestro Henry Hudson en 1609. Ĝi estis sekve esplorita de Adriaen Block kaj Hendrick Christiaensz ekde 1611 ĝis 1614. La rezultinta mapo ellaborita en 1614, prezentita en Eŭropo, proklamis Novan Nederlandon kiel novan terenon de la Nederlanda Respubliko.
Ĝi estis unue privata proprietaĵo, kaj oficiale fariĝis provinco de Nederlando en 1624. La norda landlimo estis tiam reviziita al la 42-a latituda grado, pro la ĉeesto de Anglio pli norde. En 1674, post pluraj militoj, la traktato de Westminster definitive cedis Novan Nederlandon al Anglio.