Mittelangeln (komunumo)
Mittelangeln | |||||
| |||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
Distrikto | Distrikto Schleswig-Flensburg | ||||
Komunumaro | Amt Mittelangeln | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 54°38′N 9°39′O / 54.633°N, 9.65°O / 54.633; 9.65 (Mittelangeln (komunumo))Koordinatoj: 54°38′N 9°39′O / 54.633°N, 9.65°O / 54.633; 9.65 (Mittelangeln (komunumo)) | ||||
Alto super la marnivelo | 38 m | ||||
Areo | 44,98 km² | ||||
Loĝantaro | 5117 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 04603, 04633 | ||||
Poŝtkodo | 24986 | ||||
Aŭtomobila kodo | SL | ||||
Oficiala Municipokodo | 01059185 | ||||
NUTS | DEF0C | ||||
Komunumestro | Bernd Karde | ||||
Adreso de la administrejo | Bahnhofstraße 1 24986 Mittelangeln-Satrup | ||||
Oficiala retejo | http://www.amt-mittelangeln.de | ||||
Mittelangeln (dane: Midtangel) estas komunumo en Germanio, kiu troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Ĝi ekestis la 1-an de marto 2013, kiam la tiamaj komunumoj Havetoftloit, Rüde kaj Satrup kuniĝis al nova komunumo. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 5 117 loĝantojn.
La nomo indikas, ke la regiono estis la centra parto de la regno Angeln, kiun loĝigis ĝermana tribo, kiu en Esperanto nomatas engloj - la engloj tamen ne nur loĝis ĉi tie, sed sume vivis en pli granda regiono, kiu kovris signifan parton de la duoninsulo Jutlando, en kaj nuntempa Germanio kaj nuntempa Danio.
Mittelangeln konsistas el la komunumopartoj Bondebrück (dane: Bondebro), Dammholm (Damholm), Esmark, Groß Rüde (Store Ryde), Havetoftloit (Havetoftløjt), Klein Rüde (Lille Ryde), Mooswatt (Mosevad), Nackholz (Nakholt), Obdrup, Hatteshuus (Hatteshus), Rabenkiel (Ravnkilde), Rehberg (Rebjerg), Rehbergholz (Rebjerg Skov), Rüdestraße (Rydegade), Rüdesüderholz (Rydesønderskov), Satrup, Satrupholm, Satrupkirchenholz (Satrupkirkeskov) kaj Torsballig (Torsballe), kaj kun la najbaraj komunumoj Schnarup-Thumby kaj Sörup konsistigas komunumaron, nomatan Amt Mittelangeln.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)
loka kirko
civitana centro Satruphuus
| ||||||