Moskeo-Katedralo de Kordovo





Spain Andalusia Cordoba BW 2015-10-27 13-54-14.jpg


La Moskeo-Katedralo de Kordovo estas iama granda moskeo de Kordovo (Hispanio), nun servanta kiel katolika katedralo.


Sur loko de la moskeo staris jam en la antikvo sanktigejo, kie la visigotoj konstruis kirkon en ĉirkaŭ 600. Post la araba konkero de la teritorio, la araboj ekuzis ĝin ekde 784 kiel moskeo kaj komencis trakonstrui ĝin. La laboradoj daŭris dum ĉirkaŭ 200 jaroj kaj tiel elformiĝis la dua plej granda islama preĝejo, kiu kapablis akcepti plurmil kredantojn samtempe.


La internon de la moskeo dividas plurmil kolonoj. La mihrabo (ornama preĝa niĉo) estis konstruita en la 10-a jarcento sub direktado de bizancaj majstroj.


La kristanoj reokupis Kordovon en 1236 kaj oni ekuzis la moskeon kiel kristana preĝejo. Imperiestro Karlo la 5-a permesis en la 16-a jarcento al ekleziaj gvidantoj de la urbo, ke oni konstruigu kristanan katedralon en interno de la moskeo.




  • Moskeo-Katedralo de Kordovo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Moskeo-Katedralo de Kordovo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto