Péry

















































Péry

Blazono de Péry


Blazono de Péry

Rondchâtel, komunumo Péry


Rondchâtel, komunumo Péry
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009
Courtelary

Koordinatoj 

47°11′39″N 7°15′0″O  /  47.19417°N, 7.25°O / 47.19417; 7.25 (Péry)Koordinatoj: 47°11′39″N 7°15′0″O  /  47.19417°N, 7.25°O / 47.19417; 7.25 (Péry)
Nombro de enloĝantoj
1357
Areo
15,71 km²
Alteco
635 m super marnivelo
Poŝtkodo
2603
Komunumkodo
0439

Mapo de Péry


Mapo de Péry







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Péry estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1357 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


La komunumo Péry situas en la Berna Ĵuraso, proksimume 5 kilometrojn norde de la urbo Bielo. En sudo la komunumo etendiĝas en la valo de Suze, kie tie en ravino pasas la ĵurasan montoĉenon de Chasseral. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Péry, Reuchenette kaj Rondchâtel, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,71 km², de kiuj 66,8% estas kovritaj de arbaro, 22,9% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Péry limas en nordo al Malleray, en nordnordoriento al Bévilard, en nordoriento al Sorvilier, en oriento al Romont, en sudo al Plagne, en sudsudokcidento en unu punkto al Vauffelin, en sudokcidento al Orvin, en okcidento al La Heutte, en nordokcidento en unu punkto al Tavannes, kaj en nordnordokcidento al Reconvilier.



Trafiko |


Tra Péry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Delemonto kaj la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Péry datiĝas el la jaro 884 kiel villam Bedericam. Dum mezepoko Péry apartenis al la Abatejo Moutier-Grandval, kun kiu ĝi fariĝis en la jaro 999 havaĵo de la Princepiskopo de Bazelo. La burgo Châtillon, kiu hodiaŭ esta ruino, estis siatempe la sidejo de la Senjoroj de Péry. Péry apartenis la la pricepiskopa voktejo Erguel.[3] De 1797 ĝis 1815 Péry kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Péry voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Péry en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-27)


  4. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)


  5. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Péry

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Péry – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto