Anguita
Anguita | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19283 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Santos Ballesteros (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 1 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 22′ U41.025833333333-2.3686111111111Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 22′ U [+] | ||
Alto | 1 107 m [+] | ||
Areo | 127 19 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anguita [+] | |||
Anguita [anGIta] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Anguita enhavas diversajn submunicipojn kaj domarojn kiel Anguita, Aguilar de Anguita, Santa María del Espino, Padilla del Ducado kaj Villarejo de Medina.
Enhavo
1 Loĝantoj
2 Situo
3 Historio
4 Ekonomio
5 Vidu ankaŭ
Loĝantoj |
La loĝanto nomiĝas anguiteño [angiTEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 186 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,46 loĝ/km².
Situo |
Anguita situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.107 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 127,19 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′33″N 2°22′07″Ok.
Historio |
Estas multaj arkeologiaj kuŝejoj jam de la epoko de keltiberoj, restaĵoj de ponto kaj ŝoseo de la Romia Imperio, kaj ankaŭ de la islama epoko.
En la Mezepoko ĝi estis parto de la teritorio de Medinaceli. En 1813 oni subskribis en Anguita la kreon de la provinco Gvadalaĥaro kunigante la teritoriojn de Molina kaj de Gvadalaĥaro. Estas preĝejo de Sankta Petro kaj du ermitejoj.
Santiago Ramón y Cajal iam somerumis en la vilaĝo.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 186, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anguita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anguita kie oni falis al la nunaj 186.
Ekonomio |
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj kaj turismo. En la loko ekzista kulturdomo, socia centro, kurackonsultejo, apoteko, trinkejo, somera trinkejo, municipa naĝejo kaj sportejo.
Vidu ankaŭ |
- Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro
|