Trachselwald
Trachselwald | |
---|---|
Trachselwald vidita de la turo de la kastelo | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Koordinatoj | 47°1′0″N 7°44′24″O / 47.01667°N, 7.74°O / 47.01667; 7.74 (Trachselwald)Koordinatoj: 47°1′0″N 7°44′24″O / 47.01667°N, 7.74°O / 47.01667; 7.74 (Trachselwald) |
Nombro de enloĝantoj | 1038 |
Areo | 15,97 km² |
Alteco | 685 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3456 |
Komunumkodo | 0958 |
Mapo de Trachselwald | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Vidindaĵoj kaj kulturo
6 Historio
7 Vidu ankaŭ
8 Notoj kaj referencoj
9 Eksteraj ligiloj
10 Bildoj
Pri la komunumo |
Trachselwald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1038 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio |
La komunumo Trachselwald situas en orienta flankovalo de Emme-Valo ĉe la bordo de la rivero Grüene, alfluanto de Emme. Ka komunumo Trachselwald konsistas el la norda parto de la vilaĝo Trachselwald - la suda parto de la vilaĝo Trachselwald apartenas la la komunumo Lützelflüh - kaj la vilaĝo Heimsibach, kie fakte loĝas pli ol 80 % de la loĝantaro de la komunumo, kaj kiu konsistas el la vilaĝetoj Hopfere, Chramershus (alemane aŭ germane Kramershaus, kiu fakte estas la ĉefloko de la komunumo, kie troviĝas la komunuma administracio), Schwarzenegg, Schmalenegg kaj Tal, kaj multnombraj etaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,97 km², de kiuj 38,3% estas kovritaj de arbaro, 56,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Trachselwald limas en nordoriento al Sumiswald, en sudo al Langnau en Emme-Valo, Lauperswil kaj Rüderswil, kaj en okcidento al Lützelflüh.
Trafiko |
Okcidente de Trachselwald pasas la kantonca ĉefvojo n-ro 23 de Sursee al Burgdorf; Trachselwald mem situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de flankaj vojoj, kiuj kondukas al la kantona ĉefvojo. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Sumiswald. En distanco de 1 km de la vilaĝo-centro situas la stacidomo Sumiswald-Grünen, de kie estas rektaj tranoj al Thun.
Vidindaĵoj kaj kulturo |
En Trachselwald situas la Svisa Citro-Kultur-Centro. Ek de 1999 la centro troviĝis en la frua hotelo stacio en Konolfingen. Ekde marto 2003 la centro estas en la domo de jaro 1614 Amtsschaffnerei - la frua bieno administrejo.
La reformita preĝejo estas monumento de nacia signifo, kiu estas fama pro ĝia pentrita plafono el ligno. La Kastelo Trachselwald, kiu tronas sur monteto super la vilaĝo estis la sidejo de la bernaj voktoj. En la preĝeja turo troviĝis karcero, kie estis kaptitaj gvidintoj de la kamparanaj militoj kaj anabaptistoj.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Trachselwald datiĝas el la jaro 1131 kiel Trahselwalt. En Trachselwald en mezepoko regis la baronoj de Trachselwald. Post diversaj posedantŝanĝoj post la formorto de la baronoj de Trachselwald, la baronejo finfine estis vendita al la urbo Berno en la jaro 1408. En la jaro 1574 inscendio detruis la vilaĝon. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 Trachselwald nun estis centro de berna baronejo. 71 bernaj voktoj administris en tiu epoko la baronejon. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Trachselwald fariĝis ĉefloko de berna ĉefdistrikto kaj en 1831 de la distrikto Trachselwald. Ek de 1997 la Kastelo Trachselwald estas la sidejo de la terenregistro de la nova administra distrikto Emme-Valo de la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.
[2]
La vilaĝaro Heimisbach nomiĝis ĝis 1967 Dürrgraben laŭ la rivereto Dürrbach, kun kies akvokolekta bazeno ĝi kongruas. En la jaro 1968 ĝi honore al la alemana poeto Simon Gfeller estis alinomita laŭ ties romano Heimisbach.[3]
Vidu ankaŭ |
- Iama distrikto Trachselwald
- Svisa Citro-Kultur-Centro
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Trachselwald en Historial Leksikono de Svislando (2011-08-11)
↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Heimisbach en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-15)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Trachselwald
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Trachselwald – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Preĝejo Trachselwald
La preĝejo Trachselwald de interne
Malnova prefektejo, sidejo de la Svisa Citro-Kultur-Centro
Citrokolekto en la Svisa Citro-Kultur-Centro
La Kastelo Trachselwald
Korto de la kastelo
Karcerĉelo en la kastelturo
|
|