Heinrich Rudolf Hertz



















































Heinrich Rudolf Hertz

HEINRICH HERTZ.JPG
Personaj informoj

Naskiĝo

22-an de februaro 1857 (1857-02-22)
en Hamburgo

Morto

1-an de januaro 1894 (1894-01-01) (36-jara)
en Bonn, Flag of the German Empire.svg Germanio

Kaŭzo de morto

sepso

Tombo
Ohlsdorf Cemetery

Ŝtataneco

Germanio

Alma mater

Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino

Profesio

fizikisto, filozofo, inventisto, inĝeniero, universitata profesoro

Lingvoj

germana lingvo
Familianoj

Infano
Mathilde Carmen Hertz

Patro
Gustav Ferdinand Hertz







v  d  r


Information icon.svg



Heinrich Rudolf HERTZ [hajnriĥ rudolf herc] (naskiĝis la 22-an de februaro, 1857, mortis la 1-an de januaro, 1894) estis germana fizikisto.


Naskiĝinte en Hamburgo, li studis fizikon kaj matematikon en Munkeno kaj Berlino. Li doktoriĝis en Berlino ĉe Hermann von Helmholtz, kiu ekkonis lian grandan talenton, kaj habilitiĝis en Kiel. De 1885 ĝis 1889 li okupis profesoran postenon en la universitato de Karlsruhe, kaj ekde 1889 li estis profesoro pri fiziko en Bonn.


Lia ĉefa merito estis la eksperimenta pruvo de la elektromagneta teorio de la lumo en 1884 prezentita en 1873 de James Clerk Maxwell . Hertz pruvis, ke la elektreco en formo de elektromagnetaj ondoj propagiĝas je la sama rapideco kiel lumaj ondoj. Ankaŭ per diversaj aliaj eksperimentoj li pruvis, ke la radioondoj kaj la lumo estas samaj, nur kun aliaj frekvencoj. Liaj esploroj liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio.


La mezurunuo de la frekvenco (unu oscilo po sekundo = 1 Hz, herco) estas nomata laŭ li.


Heinrich Rudolf Hertz mortis en la aĝo de apenaŭ 37 jaroj en Bonn.


PIV registras lian nomon en la internaciigita formo Herco.



Honoroj |


Multaj konstruaĵoj kaj stratoj nomiĝis por li, ekz. la Heinrich-Hertz-gimnazio en Erfurto.






Vidu ankaŭ |



  • Hans Christian Ørsted

  • Nikola Tesla

  • Guglielmo Marconi

  • Listo de fizikistoj

  • Elektromagneta radiado

  • Radiofonio



Eksteraj ligiloj |




  • Heinrich Rudolf Hertz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Heinrich Rudolf Hertz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • http://chem.ch.huji.ac.il/~eugeniik/history/hertz.htm

  • http://www.kepu.gov.cn/kxrw/index.asp?rw=297&jiang=0

  • http://www.uni-leipzig.de/~pwm/kas/afm/Hertz.pdf

  • http://dochost.rz.hu-berlin.de/dissertationen/historisch/hertz-heinrich/HTML




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51