Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo






























































Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakio
jaroj

1920 - 1993
asocio
Českomoravský fotbalový svaz
Ĉeĥa Futbal-Asocio
konfederacio

UEFA
golreĝo
Antonín Puč (34)

FIFA kodo
TCH
unua matĉo

Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio 7-0
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
1920
fina matĉo

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 0-0
Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
1993
plej granda gajno

Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio 8-0
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
1968
plej granda perdo

Flago de Aŭstrio Aŭstrio 5-0
Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
1954

Futbala Mondpokalo
aperoj
8 (unua en 1934)
plej bona rezulto
Dua pozicio
1934 kaj 1962

Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj
3 (unua en 1960)
plej bona rezulto
Ĉampiono
1976







v  d  r


Information icon.svg



La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo estis la vira futbalista teamo de la futbala asocio de la mezeŭropa ŝtato Ĉeĥoslovakio. Kvankam Ĉeĥoslovakio malfondiĝis fine de la jaro 1992 kaj sekve apartiĝis al la sendependaj ŝatoj Ĉeĥio kaj Slovakio, la ĉeĥoslovaka nacia futbalista teamo ankoraŭ plufunkciis ĝis la fino de 1993. Ĝi estis inter la plej bonaj naciaj teamoj de futbalo tutmonde kaj suksese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj. La plej grandaj sukcesoj estis la gajno de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976, du duaj lokoj en la Futbala Mondpokalo (1934 kaj 1962) kaj la gajno de la disciplino futbalo en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo.



Partoprenoj en la Futbala Mondpokalo |


La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la monda futbala turniro. Dufoje ĝi atingis la finalon kaj la duan lokon.



  • 2-a Futbala Mondpokalo 1934 en Italio / finalo

  • 3-a Futbala Mondpokalo 1938 en Francio / kvaronfinalo

  • 5-a Futbala Mondpokalo 1954 en Svislando / grupaj ludoj

  • 6-a Futbala Mondpokalo 1958 en Svedio / grupaj ludoj

  • 7-a Futbala Mondpokalo 1962 en Ĉilio / finalo

  • 9-a Futbala Mondpokalo 1970 en Meksiko / grupaj ludoj

  • 12-a Futbala Mondpokalo 1982 en Hispanio / grupaj ludoj

  • 14-a Futbala Mondpokalo 1990 en Italio / kvaronfinalo



Partoprenoj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado |


La ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo okfoje partoprenis en la eŭropa futbala turniro de naciaj teamoj. La plej granda sukceso estis la gajno de la ĉampiona titolo dum la jaro 1976 en la finalo kontraŭ la teamo de Germanio.



  • 1-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960 en Francio / tria loko

  • 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976 en Jugoslavio / ĉampiono

  • 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980 en Italio / tria loko



Vidu ankaŭ |


  • la artikolojn pri la ĉeĥa nacia teamo de futbalo kaj la slovaka nacia teamo de futbalo, kiuj kreiĝis komence de 1994 post la malfondo de la ĉeĥoslovaka teamo.



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto