Géza Lakatos
Géza Lakatos | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1890 (1890-04-30) en Budapeŝto |
Morto | 21-an de majo 1967 (1967-05-21) (77-jara) en Adelajdo |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | politikisto, militisto |
Lingvoj | hungara lingvo |
Géza LAKATOS (laŭ kutima hungara sinsekvo LAKATOS Géza) (30-an de aprilo 1890, Budapeŝto – 21-an de majo 1967, Adelaide, Aŭstralio) estis profesie oficiro, ekde 1943 ĉefkolonelo, en 1944 komandanto de la 1-a hungara armeo. Li estis ĉefministro de Hungario inter la 29-a de aŭgusto kaj 16-a de oktobro 1944.
Post la unua mondmilito, li venis en la armean gvidantaron, poste iĝis la oficireduka instruisto de la Akedemio Ludovika. Li estis inter 1928 kaj 1934 soldata ataŝeo en Prago. Li iĝis en 1941–43 korpusa generalo, en 1944 armea komandanto.
Kiel ĉefministro li volis lozigi la ligojn al la nazia Germanio, dum daŭrigis la militon kontraŭ la Sovetunio. Dumtempe oni sendis nekompetentan delegitaron al Moskvo por pritrakti armisticon. Kiam la guberniestro deklaris en la ŝtata radio (15-an de oktobro) la forlason de la milito, tio ne estis bone antaŭpreparita. La nepripensita, maldecidema agado de Miklós Horthy kaj la Lakatos-registaro faciligis por la hungaraj faŝistoj (Sagokruca partio) transpreni la potencon, kun helpo de la germanoj. Horthy kaj Lakatos estis abdikita kaj Ferenc Szálasi iĝis ĉefministro de Hungario. Lakatos venis en hejmareston de la sagokrucistoj en Sopron.
La hungara komunista partio en 1951 trudlaborigis lin. Li elmigris en 1956 al sia filino vivinta en Aŭstralio.