Distrikto Baktalórántháza
La Distrikto Baktalórántháza (hungare Baktalórántházai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo en la meza parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Baktalórántháza, kiu estas urbo, krome estas unu grandvilaĝo, la ceteraj 10 estas vilaĝoj.
La areo estas 254,47 km², kie loĝas 19 521 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (terpomoj, pomoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la senlaboreco, kiu estas pli alta, ol la ceteraj regionoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam en la historio kiel distrikto de . ’’Lórántháza’’ aŭ de ’’Nyírbakta’’ kaj ĝis 1950 kiel parto de Szabolcs. Menciindas, ke la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Baktalórántháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Laskod kaj Nyírjákó
- grandvilaĝo: Levelek, kiu administras ankaŭ vilaĝon Besenyőd
- vilaĝoj:
Ófehértó, kiu administras ankaŭ vilaĝon Magy
Ramocsaháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Nyíribrony kaj Nyírkércs
Petneháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Rohod
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio