Romain Rolland















































Romain Rolland

Romain Rolland 1915.jpg
Romain Rolland 1915.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

29-an de januaro 1866 (1866-01-29)
en Clamecy

Morto

30-an de decembro 1944 (1944-12-30) (78-jara)
en Vézelay

Kaŭzo de morto

tuberkulozo

Ŝtataneco

Francio

Alma mater
Normala Supera Lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand

Profesio

verkisto, dramisto, eseisto, historiisto, romanisto, muzikologo, prosaist

Lingvoj

franca lingvo

Verkaro
Jean-Christophe
Familianoj

Edz(in)o

Marie Romain Rolland









v  d  r


Information icon.svg



Romain ROLLAND naskiĝis la 29-an de januaro 1866 en Clamecy, mortis la 30-an de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.


La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.


Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal NEHRU kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain Rolland ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj Esperanton. En 1922 Romain Rolland akceptis la honoran prezidantecon de la dua kongreso de SAT. En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.




Enhavo






  • 1 Listo de verkoj


  • 2 En Esperanto aperis


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Listo de verkoj |




  • Aert (dramo, 1898)


  • Les Loups-morituri (dramo, 1898)


  • Danton (dramo, 1898)


  • Vie de Beethoven (biografio, 1903)


  • Vie de Michelange (biografio, 1905)


  • Vie de Tolstoi (biografio, 1911)


  • Jean-Christophe (romano, 1904-12)


  • Au dessus de la mélée (kontraŭmilita verko, 1915)


  • Colas Breugnon (romano, 1918)


  • Clérambault (romano, 1920)


  • Mahatma Gandhi (biografio, 1923)


  • L'âme enchantée (romano, 1922-24)


  • Un jeu de l'amour et de la mort (dramo, 1925)


  • Le voyage intérieur (membiografio, 1942)



En Esperanto aperis |




  • Al la Forbuĉataj Popoloj / de Romain Rolland. El la franca originalo tradukis Georg Mahn - 1-a ĝis 3-a milo. - Bern: Universala Esperanto Asocio, 1920. – 16 paĝoj


  • Vortoj de Romain Rolland : kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon / aranĝita de Hukuta-Masao kaj membroj de Hino-Esperanto-Klubo. - Tokio: Asake-Syoboo, 1977. - 82 paĝoj

  • Al la libro Tri Verkoj de Lev Tolstoj, el la rusa lingvo tradukita al Esperanto kaj eldonita per Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo proksimume en 1930, li aldonis esperantlingvan antaŭparolon.



Vidu ankaŭ |


  • Liberpensuloj


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Romain Rolland en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Faces-nevit.svg
Trovu « Romain Rolland » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



  • retejo de la asocio Romain Rolland

  • informoj anglalingvaj pri li en la retejo de la nobelpremia komitato

















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto