Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
La Richard-Strauss-Konservatorio kiel bavara faka akademio por muziko de la federaciera ĉefurbo Munkeno estis muzika edukejo por profesiaj muzikistoj kaj muzikinstruistoj.
Enhavo
1 Historio
2 Studo
3 Fakaro
4 Fakultatoj
5 Kunlaboro
6 Referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Historio |
La Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno evolui de du institucioj. En 1927 Jakob Trapp fondis privatan muziklernejon, kiu kvin jarojn poste alinomiĝis Trapp’sches Konservatorium der Musik. La dua antaŭulo estis la urba profesilernejo por muzikistoj, kiun estris de 1930 ĝis 1936 komponisto Hans Lang.
En 1962 la Munkeno, ĉefurbo de Bavarujo, transprenis la tenadon de la onta Richard-Strauss-Konservatorio, solidigis kaj alistrukturis ĝin kaj nomis ĝin laŭ la munkena komponisto Richard Strauss.
La 1-an de aŭgusto 2008 Richard-Strauss-Konservatorio eniĝis en la Altlernejon por Muziko kaj Teatro je Munkeno.[1]
Studo |
La konservatorio ofertis edukadon al profesia muzikisto aŭ muzikinstruisto, kiu konsistigas komencon kaj kvalitan fundamenton por multaj aliaj muzikisto-profesioj.
Ĉiuj ofertataj studoj finiĝis per pedagogia aŭ arta diplomo. La antaŭdiplomaj kaj diplomaj ekzamenoj okazis antaŭ komisiono, konsistantaj el reprezentantoj de altlernejo kaj instruistoj de la konservatorio.
Fakaro |
La fakaro entenas multnombron da instrumentoj same kiel la fakojn kantado kaj ĵazo, popolmuziko kaj elementa muzikinstruado same kiel katolika kaj protestanta eklezia muziko.
Fakultatoj |
La lerneblecoj estas subdividitaj laŭ jenaj fakultatoj:
- ĉambromuziko
orkestro, ĥoro
muzikpedagogio, metodiko/didaktiko, instrupraktikado, staĝoj, elementa muzikinstruado, ritme muzika edukado, ensemblo kaj aranĝado same kiel Orff-a instrumentaro
muzikteorio, aŭdekzercado, kompozicio
piano, harpo
kantado, voĉekzercado, paroledukado
eklezia muziko, orgenmuziko
popolmuziko, plukinstrumentoj, akordiono
- arĉinstrumentoj
- lignaj blovinstrumentoj
latunaj blovinstrumentoj, timbaloj/frapinstrumentaro
- ĵazo
antikva muziko, historiaj klavarinstrumentoj, bekfluto, transversa fluto, baroka violono, gambovjolo
- operlernejo
lidakompanado, orkestroanstataŭa pianludo
- aranĝoj, publikaj muzikprezentadoj
Kunlaboro |
La Richard-Strauss-Konservatorio kontinue kunlaboris kun la Altlernejo por Muziko kaj Teatro je Munkeno same kiel kun la Altlernejo por Muziko je Nurenbergo.
Referencoj |
↑ (http://website.musikhochschule-muenchen.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=82&Itemid=543 Von der Central-Singschule zur Hochschule für Musik und Theater. Eldoninto: Hochschule für Musik und Theater München|
Eksteraj ligiloj |
- Retpaĝaro de la Richard-Strauss-Konservatorio
48.13166666666711.574722222222
Koordinatoj: 48° 7′ 54″ N, 11° 34′ 29″ O