Funelo
Funelo estas ilo por enmeti fluidaĵojn aŭ pulvoron en ujon kun malgranda apertaĵo, la supra parto estas konusforma kaj finiĝas per rekta tub-forma kolo. Ĉe altvaloraj funeloj la kolo havas noĉon, por ke aero eliĝu el la ujo.
Proverbo |
Ekzistas proverboj pri funelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Enpremi iun en funelon. ”
„ Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. ”
Referencoj |
↑ lernu