Buteo (genro)
Troveblo de fosilioj: Oligoceno - Nun | ||||||||||||
jamajka buteo (buteo jamaicensis) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj | ||||||||||||
ĉ. 30, vidu en la teksto | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Buteo[1] (science: Buteo) estas genro da mezgrandaj rabobirdoj, el la familio de akcipitredoj, simila al aglo sed malpli granda, kun forta korpo kaj larĝaj flugiloj.
Enhavo
1 Specioj en taksonomia ordo
2 Karakteroj
3 Referencoj
4 Literaturo
Specioj en taksonomia ordo |
Komuna buteo, Buteo buteo
- Orienta buteo, Buteo buteo japonicus
- Himalaja buteo, Buteo buteo burmanicus
- Kaboverda buteo, Buteo buteo bannermani
- Madejra buteo, Buteo buteo harterti
Sokotra buteo, Buteo buteo socotrae
Stepbuteo, Buteo buteo vulpinus
- Orienta buteo, Buteo buteo japonicus
Jamajka buteo, Buteo jamaicensis
Aglobuteo, Buteo rufinus (laŭvorte "rufa buteo")
Vilkrura buteo, Buteo lagopus (laŭvorte "arkta buteo")
Reĝa buteo, Buteo regalis
Ruĝaŝultra buteo, Buteo lineatus
Larĝflugila buteo, Buteo platypterus
Svainsona buteo, Buteo swainsoni
Grandbeka buteo, Buteo magnirostris
Hispaniola buteo, Buteo ridgwayi
Blankapuga buteo, Buteo leucorrhous
Mallongvosta buteo, Buteo brachyurus
Blankagorĝa buteo, Buteo albigula
Blankavosta buteo, Buteo albicaudatus
Galapaga buteo, Buteo galapagoensis
Varia buteo, Buteo polyosoma
- Ruĝdorsa buteo, Buteo (p.) polyosoma
- Buteo de Juan Fernández, Buteo (polyosoma) exsul
- Punaa buteo, Buteo (polyosoma) poecilochrous
- Ruĝdorsa buteo, Buteo (p.) polyosoma
Griza buteo, Buteo nitidus
- Grizlinia buteo, Buteo n. nitidus
- Griza buteo, Buteo nitidus plagiatus
- Grizlinia buteo, Buteo n. nitidus
Zonvosta buteo, Buteo albonotatus
Havaja buteo, Buteo solitarius
Patagona buteo, Buteo ventralis
Montobuteo, Buteo oreophilus
Arbara buteo, Buteo oreophilus trizonatus
Madagaskara buteo, Buteo brachypterus
Mongola buteo, Buteo hemilasius
Ruĝnuka buteo, Buteo auguralis
Malhelrufa buteo, Buteo rufofuscus
Arĉera buteo, Buteo (rufofuscus) archeri
Aŭgurbuteo, Buteo (rufofuscus) augur
Karakteroj |
Buteoj intervalas en grandeco de la Grandbeka buteo, kiu averaĝas 270 g kaj 35 cm longaj, al la Reĝa buteo kaj al la Mongola buteo, ambaŭ de 1,350 g kaj 60 cm longaj. Ili estas konataj pro siaj larĝaj flugiloj kaj fortikaj konstruoj. La Buteoj ofte ŝvebas sur termikoj tagmeze super malfermejoj kaj vidiĝas plej ofte farante tion. Ili enloĝas larĝan gamon de vivejoj trans la mondo sed tendencas preferi alironkaj al klarejoj kaj al arboj.
Ĉiuj Buteoj estas je ioma amplekso oportunismaj kiam ili venas al ĉasado kaj predos preskaŭ ajnan specon de malgranda besto kiam ĝi iĝas havebla al ili. Tamen plej havas fortan preferon por malgrandaj mamuloj kaj inter tiuj plejparte ronĝuloj. Ronĝuloj de preskaŭ ĉiu familio en la mondo estas predataj de Buteoj. Birdoj estas foje ankaŭ predataj, kvankam la plej multaj malgrandaj birdoj povas sukcese eviti Buteojn. Mez-grandaj birdoj kiel ekzemple akvobirdoj, korvedoj, kolomboj kaj ĉasbirdoj plejofte estas ĉasataj nur kiam tiuj estas ĝenerale neatentaj. Alia predo povas inkludi serpentojn, lacertojn, ranojn, salamandrojn, fiŝojn kaj eĉ diversajn senvertebrulojn, aparte skarabojn. Bestkadavraĵo estas manĝita foje de la plej multaj Buteoj sed estas preskaŭ ĉiam sekundara vivopredo. Predo ofte estas vidata de granda distanco ŝvebante kaj estas kontrolata per rondiro malsupren al la grundo. Aliaj Buteoj povas preferi embuski predon per alsaltado malsupren ĝis la grundo rekte de ripozejo.
La Buteoj inkludas multajn el la plej vaste distribuataj kaj plej konataj rabobirdoj en la mondo. Ekzemploj inkludas konatajn speciojn kiaj la Ruĝvosta buteo de Nordameriko, la Komunan buteon de Eŭrazio kaj la Grandbeka buteo de tropika Centra kaj Sudameriko. La plej multaj specioj de la Norda Hemisfero minimume estas parte migrantaj. En Nordameriko, specioj kiel ekzemple la Larĝflugila buteo kaj la Svainsona buteo estas konataj pro siaj enormaj nombroj transsaltante gravajn migrantajn vojojn en la aŭtuno.
Referencoj |
↑ buteo en vortaro.net
Literaturo |
- "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.
- Alcover, Josep Antoni (1989): Les Aus fòssils de la Cova de Ca Na Reia. Endins 14-15: 95-100. [Katalune kun angla resumo]
- Ballmann, Peter (1969): Les Oiseaux miocènes de la Grive-Saint-Alban (Isère) [The Miocene birds of Grive-Saint-Alban (Isère)]. Geobios 2: 157-204. [Franca kun angla resumo] COI:10.1016/S0016-6995(69)80005-7 (HTML resumo)
- Brodkorb, Pierce (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum 8(3): 195-335. PDF or JPEG plena teksto
- Cracraft, Joel (1969): Notes on fossil hawks (Accipitridae). Auk 86(2): 353-354. PDF plena teksto
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF fulltext
Wetmore, Alexander (1933): Status of the Genus Geranoaëtus. Auk 50(2): 212. DjVu plena teksto PDF plena teksto
|