Eichstätt
Eichstätt | |||||
| |||||
Federacia lando | Bavario | ||||
Distriktaro | Supra Bavario | ||||
Distrikto | Distrikto Eichstätt | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 48°53′31″N 11°11′2″O / 48.89194°N, 11.18389°O / 48.89194; 11.18389 (Eichstätt)Koordinatoj: 48°53′31″N 11°11′2″O / 48.89194°N, 11.18389°O / 48.89194; 11.18389 (Eichstätt) | ||||
Alto super la marnivelo | 371 - 534 m | ||||
Areo | 47,84 km² | ||||
Loĝantaro | 13407 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 08421 | ||||
Poŝtkodo | 85072, 85067 | ||||
Aŭtomobila kodo | EI | ||||
Oficiala Municipokodo | 09176123 | ||||
Komunumestro | Arnulf Neumeyer | ||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 11 85072 Eichstätt | ||||
Oficiala retejo | https://www.eichstaett.de/ | ||||
Eichstätt [ajhŝtet] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichstätt de la federacia lando Bavario kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 13 407 loĝantojn. Ĝi situas en Frankonia Ĵuraso apud la rivero Altmühl. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Eichstätt, sed ne mem apartenas al la komunumaro, nur transprenas administrajn servojn por tri ĉirkaŭaj, malgrandaj administraj komunumoj.
Enhavo
1 Episkopujo
2 Princepiskopujo
3 Famuloj
4 Bildaro
Episkopujo |
Eichstätt estas sidejo de la romkatolika episkopujo Eichstätt. Ĝi estis fondita en la 8-a jarcento; ĝia unua episkopo estis Sankta Willibald, parenco de Sankta Bonifaco kaj frato de Sankta Wunibald kaj de Sankta Valpurgo.
Princepiskopujo |
Ekde la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802 ekzistis la princepiskopujo Eichstätt (germane Hochstift Eichstätt), teritorio super kiu la episkopo de Eichstätt estis reganta princo. Kun sia areo de 1 100 km² kaj ĉirkaŭ 58 000 katolikaj enloĝantoj post la Reformacio, ĝi estis unu el la plej malgrandaj kaj malgravaj princepiskopujoj de la Sankta Romia Imperio.
Famuloj |
Sankta Willibald, (m. ĉirkaŭ 787), anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Eichstätt
Wilhelm von Reichenau (1426–1496), princepiskopo de Eichstätt
Willibald Pirckheimer (1470-1530), humanisto
Bildaro |
urbocentra impreso kun la rivero Altmühl
herbarejo ĉe la burgo
la burgo vidata de okcidento en vespera lumo
|