Alkaloido
LSD
La alkoloidoj estas organikaj kombinaĵoj de plantoj kun forta efiko je la besta organismo. Ili estas komplikaj, N-entenaj, bazaj, plej ofte venenaj materialoj.
La plimulto de la alkaloidoj estas senkolora, senodora, kristala materialo. Ili solviĝas en maldensa acido, tiel ili estas eltireblaj el la dispecigitaj partoplantoj per ili. Ili ne solviĝas en akvo.
Ankaŭ alkaloido estas la nebaza alkaloido de la pipro (piprino) kaj la neŭtrala (nevenena) kafeino en kafo.
La rolo de la alkaloidoj en la plantoj estas ankoraŭ esplorata, sed la plibonigoj rezultis plantojn senalkaloidajn, kio montras ilian malhaveblecon. La venenaj alkaloidoj eble servas kiel defendaĵoj kontraŭ herbovoraj bestoj.
Grupigo |
La alkaloidojn oni povas grupigi surbaze de:
- kemia strukturo
aminoacido, kies derivaĵo ĉiam estas alkaloido- plantoj kaj plantopartoj, kiuj entenas la alkaloidojn
Konataj alkaloidoj |
Kelkaj konataj alkaloidoj
akonitino de akonito
amanitino de amanito
Atropino de beladono, madragoro
Kinino de kinkono
Kokaino de kokao
- Kodeino
Kolĉikino de kolĉiko
- Efedrino
Kafeino de kafo
Lupenino de lupeno
- Heroino
- Meskalino
Morfino el opio
Ergometrino de ergoto
Ergotamino de ergoto
Nikotino de nikotiano
Papaverino de papavo
Solanino de Solanacoj
Piprino de piproarbedo
- Skopolamino
Striknino de strikno el Loganiacoj
Teobromino de teo
Teofilino de teo
- Johimbino
Eksteraj ligiloj |
- http://www.maturita.cz/referaty/referat.asp?id=5979
- http://www.jergym.hiedu.cz/~canovm/alkaloid/prirlatk/a2.html
- http://www.giftpflanzen.com/giftklassen.html
- http://www.oci.unizh.ch/edu/lectures/material/OCV/Kap2/kap2.4.html