Otelo




Otelo estas tragedio de William Shakespeare verkita ĉirkaŭ 1603. La plena kaj originala nomo estas The Tragœdy of Othello, the Moore of Venice. Ĝi estis verkita probable post Hamleto, kaj antaŭ Makbeto kaj Reĝo Lear. La unua konata surscenigo okazis probable la 1-an de novembro de 1604 en la Palaco de Whitehall de Londono.


La verko prenas sian nomon el la precipa rolulo, Otelo, maŭro kiu estas kvazaŭ la simbolo de la ĵaluzo.




Enhavo






  • 1 En Esperanto


  • 2 Versioj


    • 2.1 Versioj en kino


    • 2.2 Muzikaj versioj




  • 3 Aliaj uzoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





En Esperanto |


























Otelo, la Maŭro de Venecio
Aŭtoro
William Shakespeare
Eldonjaro 1960
Urbo
La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 207







v  d  r


Information icon.svg



La verko estas tradukita al Esperanto, kun la nomo Otelo, la Maŭro de Venecio fare de Reto Rossetti, kaj eldonita 207-paĝe de Eldonejo Stafeto el La Laguna, en la jaro 1960.



Versioj |


Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras Zairo-n kiel libera adaptaĵo de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Jago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privileĝiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.



Versioj en kino |


Otelo estis plurfoje adaptita por la kino:




  • The Tragedy of Othello: The Moor of Venice (1952) de Orson Welles


  • Otelo (1965) kun ĉefaj roloj de Laurence Olivier, Maggie Smith, Frank Finlay kaj Joyce Redman


  • Otello (1986) kun ĉefaj roloj de Plácido Domingo, Justino Diaz kaj Katia Ricciarelli, reĝisorita de Franco Zeffirelli


  • Otelo (1995) kun ĉefaj roloj de Kenneth Branagh, Laurence Fishburne kaj Irène Jacob, reĝisorita de Oliver Parker.



Muzikaj versioj |


Ekzistas du operoj bazitaj en Otelo, respektive de Gioacchino Rossini (Otello) kaj Giuseppe Verdi. Antonín Dvořák verkis simfonian uverturon nomatan Otelo, Op. 93.



Aliaj uzoj |


  • Vidu: Otelo (ludo)


Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Literaturo




  • Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj


  • Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio


  • Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto