Pavol Országh Hviezdoslav
Pavol Országh Hviezdoslav | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Pavol Országh | |
Naskiĝo | 2-a de februaro 1849 en Vyšný Kubín, Slovakio, Hungara reĝlando | |
Morto | 8-a de novembro 1921 en Dolný Kubín, Slovakio, Ĉeĥoslovakio | |
Tombo | Dolný Kubín [#] | |
Nacieco | slovako | |
Lingvoj | slovaka lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Slovakio [#] | |
Alma mater | Jurista akademio en Prešov | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ilona Nováková | |
Idoj | Jaroslav kaj Sidónia - adoptitaj | |
Profesio | ||
Pseŭdonimo | Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo | |
Profesio | verkisto, poeto, dramisto | |
Aktivaj jaroj | 1882 - 1918 | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Pavol Országh Hviezdoslav (propranome Pavol Országh, pseŭdonomoj Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo k.a.) naskiĝinta la 2-an de februaro 1849 en Vyšný Kubín kaj mortinta la 8-an de novembro 1921 en Dolný Kubín) estis slovaka poeto, verkisto, dramisto kaj tradukisto, unu el gvidantaj personecoj de la slovaka literaturo kaj la slovaka kulturo entute.
Enhavo
1 Biografio
2 Verkaro
2.1 Lirikaj cikloj
2.2 Poemaj kolektaroj kaj cetera poezio
2.3 Epikaj verkoj
2.4 Dramoj
3 Literaturo pri Hviezdoslav
4 Eksteraj ligiloj
5 Aperis en Esperanto
Biografio |
Li naskiĝis en Orava kiel la tria infano de malriĉa kamparano. Bazan klerecon li akiris en sia naskoloko, en Jasenová kaj en Leštiny. Kiel lernanto li havis tre bonajn studajn rezultojn kaj en la jaro 1862 li venis en gimnazion en hungara Miskolc. Ĉi tie li loĝis ĉe sia onklo - tajlorista majstro. Li ne iradis hejmen dum ferio, sed li restadis en Miskolc, kie li trastudis la tutan libroŝrankon de la onklo. Tiamaniere li ekŝatis poezion kaj verkojn de hungaraj poetoj. Post la morto de onklo en 1865 li revenas hejmen Slovakion kaj ekstudas en evangelia gimnazio en Kežmarok. Fininte la studadon en la gimnazio li transloĝiĝis ĝis Prešov, kie li studis en Jurista akademio. Dum la studado li laboris kiel redaktisto de studenta almanako Napred. Li finis la studadon en 1872 kaj komencis agadi kiel advokata koncipiento en urboj kiel Dolný Kubín, Martin aŭ Senica. En la jaro 1875 li plenumis advokatajn ekzamenojn kaj malfermis en la naska Orava memstaran advokatan praktikon. Ĉiujn siajn kreadjarojn li tiel travivis en Orava, kie li agadis ankaŭ kiel ano de juĝejo aŭ estro de filio de Tatrabanko. En 1876 li foriris ĝis Dolný Kubín, kie li fariĝis subjuĝisto, kaj en majo li edziĝis kun Ilona Nováková, filino de loka evangelia senioro. Ilia geedzeco estis seninfana, sed kiam en la jaro 1887 mortis lia patrino, en la jaro 1888 lia patro kaj je unu jaro pli poste ankaŭ lia frato Mikuláš, li decidiĝis kun la edzino, ke ili adoptos ambaŭ infanojn de Mikuláš, Jaroslav kaj Sidónia.
En majo de 1918 li gvidis en Slovakio delegitaron dum festotagoj de la 50-a datreveno de estiĝo de Nacia Teatro en Prago. En sian prelegon li enmetis aludon de ebla proksima kunvivo de slovakoj kaj ĉeĥoj. Tial fine de la sama jaro li entuziasme bonvenigis estiĝon de Ĉeĥoslovakio kaj per ĝi ankaŭ formiĝo de realaj perspektivoj por libera evoluo de la slovaka nacia vivo. Mallongtempe post tio en 1921 komencis rapide malboniĝi lia sanstato, kaj post kuracado en Prago kaj Luhačovice li fine mortis en Dolný Kubín, kie li estas ankaŭ sepultita.
Verkaro |
Lirikaj cikloj |
1882 / 1886 - Sonety
1885 / 1896 - Letorosty I., Letorosty II. a Letorosty III.
1885 / 1896 - Žalmy a hymny
1898 - Prechádzky jarom
1898 - Prechádzky letom
1903 - Stesky
1914 - 1918 - Krvavé sonety
Poemaj kolektaroj kaj cetera poezio |
1868 - Básnické prviesenky Jozefa Zbranského
1879 - Ilona Žltovlas
1880 - Krb a vatra (nur manuskripto, la kolektaro ne aperis)
1888 - Čierny rok
1888 - Mlyn v Tatrách
1889 - Na obnôcke
1890 - V žatvu
1891 - Poludienok
1892 - Večera
1909 / 1911 - Dozvuky
Epikaj verkoj |
1882 - Agar
1884 / 1886 - Hájnikova žena
1888 - Bútora a Čútora
1890 - Ežo Vlkolinský
1884 / 1886 - Gábor Vlkolinský
1892 - Ráchel
1897 - Vianoce
1900 - Kain
1900 - Sen Šalamúnov
Dramoj |
1868 - Vzhledanie
1869 - Pomsta
1871 - Otčim
1879 - Oblaky
1904 - Na Luciu
1909 - Herodes a Herodias
Literaturo pri Hviezdoslav |
Stanislav Šmatlák (konsistiganto) - Hviezdoslav zblízka
Stanislav Šmatlák - Vulkán poézie
Stanislav Šmatlák - Na návšteve u Hviezdoslava
Ján Sloboda (konsistiganto) - A pravda tvoje putá zvliekne
Augustín Maťovčík - Herold svitajúcich časov Hviezdoslav
Nora Baráthová - Študent
- Hviezdoslav v kritike a spomienkach
Eksteraj ligiloj |
- Kompletaj tekstoj de verkoj de Pavol Országh Hviezdoslav
Aperis en Esperanto |
- Sangaj sonetoj