Andrusovo (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Andrusovo
ruse Андрусово
ukraine Андрусове
krime-tatare Tahta Cami

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 54′ N, 34° 11′ O44.89166666666734.1775Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 11′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~320 m

Areo:
0,96 km²

Loĝantaro:
772 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97576

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Taĥta-Ĝami (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata






Andrusovo (Krimeo)

DMS

Andrusovo

Andrusovo


Situo de Andrusovo sur la mapo de Krimeo




Andrusovo (Simferopola distrikto)

DMS

Andrusovo

Andrusovo


Situo de Andrusovo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Andrusovo en la Komunejo







v • d • r


Information icon.svg



Andrusovo (ruse Андрусово, ukraine Андрусове, krime-tatare Tahta Cami) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 772 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Taĥta-Ĝami (kio tradukite el la krime-tatara lingvo signifas «ligna moskeo»).




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo troviĝas sur la deklivoj de relative mallarĝa ravineto, formita de la rojo Ĉeŝmeĝi (maldekstra alfluanto de la rivero Salgiro), proksimume 3 kilometrojn sudoriente de Simferopolo apud la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Pionersko (oriente), Fersmanovo (norde), Lozovo (nordokcidente) kaj Teplo (kiu situas okcidente, iom pli supre laŭ la fluo de la rojo Ĉeŝmeĝi).



Historio |


Oni opinias, ke la vilaĝo aperis en la 15a jarcento[2].


La unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomoj Toĥta-Ĝami) aperis en la jaro 1784. Probablas, ke baldaŭ post la anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio la loĝantaro elmigris en Turkion, ĉar la krimeaj statistikaj fontoj de la jaro 1805 neniel mencias tiun ĉi vilaĝon. Nur en la jaro 1887 la statistikaj informoj mencias, ke la vilaĝo (menciita kiel Taĥta-Ĝami) estas loĝata de 84 loĝantoj kaj konsistas el 12 kortoj[3].


Post la Oktobra revolucio la loĝantaro de la vilaĝo laboris en la kreita kolĥozo «Probuĵdenije» (tradukite el la rusa — «Vekiĝo»)[2].


En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al Andrusovo[4] (omaĝe al rusa geologo, akademiano Nikolaj Ivanoviĉ Andrusov, vivojaroj 1861–1924, kiu faris sciencajn esplorojn en Krimeo kaj dum ioma tempo laboris en la Taŭrida universitato).


En la 1990aj jaroj la loĝantaro de la vilaĝo rimarkinde kreskis pro la reveno de la deportitaj krime-tataroj en Krimeon (nun ili konsistigas la plimulton de la vilaĝa loĝantaro).



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1887 — 84 homoj

  • 1926 — 289 homoj

  • 1939 — 266 homoj

  • 1989 — 201 homoj

  • 2001 — 772 homoj



Nuntempo |


Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 772 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 801 homojn[2]). La vilaĝo havas areon de 95,6 hektaroj kaj konsistas el 142 kortoj.


La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo multas kultivataj kampoj, okupitaj de aromaj herboj (lavendo ks.).


En la vilaĝo estas tri vendejoj, kafejo, benzinejo[2].



Referencoj |



  1. ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Andrusovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-25.

  2. ↑ 2,02,12,22,3Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-25.


  3. ↑ Memorlibro de la Taŭrida gubernio (1889) (vd. aldonaĵon «Alfabeta listo de la vilaĝoj kaj loĝloketoj» fine de la dokumento) ruse Alirita 2013-09-25


  4. ↑ La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-09-25.



Ligiloj |




  • Kategorio Andrusovo (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Andrusovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-25.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-25.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka •
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka •
Beloglinka •
Ĉajkino •
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka •
Denisovko •
Divnoje •
Dmitrovo •
Dobro •
Donskoje •
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo •
Ĥaritonovka •
Ivanovko •
Ĵivopisnoje •
Ĵuravljovka •
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka •
Klinovko •
Kluĉevoje •
Kluĉo •
Kolĉugino •
Kolodeznoje •
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje •
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje •
Kuprino •
Kurgannoje •
Lazarevko •
Lekarstvennoje •
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje •
Meĵgornoje •
Mirnoje •
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje •
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka •
Novonikolajevko •
Novosjolovka •
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje •
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje •
Petropavlovko •
Petrovka •
Pionersko •
Poĵarskoje •
Privolno •
Proljotnoje •
Prudovoje •
Ravnopolje •
Radzolje •
Rodnikovoje •
Skvorcovo •
Sofijevka •
Solneĉnoje •
Solovjovko •
Sovĥoznoje •
Spokojnoje •
Storoĵevoje •
Strogonovko •
Suĥoreĉje •
Sumskoje •
Ŝafrannoje •
Ŝirokoje •
Teplo •
Teplovka •
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje •
Uroĵajnoje •
Verĥnekurgannoje •
Veselo •
Vinnickoje •
Vodnoje •
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo •
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Shield only combat

Heinkel He 51