21-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-356: Templo de Artemiso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, bruliĝis (incendiita de ŝuisto)
230: Post ekzekutita episkopo de Romo Urbano la 1-a, Pontiano iĝis papo - tiutempe la unua kontraŭpapo estis Hipolito
285: Romia imperiestro Diokleciano igis Maksimianon kunimperiestro
365: Potenca tertremo kun surcentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo kaj Aleksandrion
1342: Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
1403: Batalo de Shrewsbury: Henriko la 4-a decide venkis ribelon estritan de Henry Percy
1411: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
1568: Okdekjara Milito: hispana armeo supervenkis nederlandajn ribelantojn en la dua batalo de Jemgum
1588: Hispana Nevenkebla mararmeo forlasis havenurbon Korunjo kaj direktiĝis al Anglio
1595: Malkovro de Markizinsuloj
1656: Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
1771: En katedralo en Ajaccio sur Korsiko estis baptita Napoleono Bonaparte
1773: Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
1774: Packontrakto en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra) finanta la 5-an rusan-turkan militon - rezulte de sukcesoj de Aleksandr Suvorov Moskvo ricevis teritoriojn norde de la marbordo de Nigra Maro, nomataj Novorusio
1780: En la 6-a rusa-turka milito rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
1795: Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
1798: En batalo de Piramidoj Napoleono Bonaparte venkis armeon de mamelukoj - tri tagojn poste alvenis al Kairo
1807: Solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malveno de Prusio dum batalo kun Napoleona Francio
1843: La unua en Belgio Zoo de Antverpeno ekfunkciis
1866: Venko de itala armeo super la aŭstra en batalo de Bezzecca
1873: En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon, rabante 3 mil dolarojn
1883: Alliance Française fondiĝis - organizaĵo promocianta la francan kulturon kaj la francan lingvon
1900: Esperantujo: unua Esperantista vespermanĝo en Parizo - bankedo
1904: La unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
1907: Esperantujo: Brazila Esperanto-Ligo fondiĝis
1912: En Katowice oni malkovris monumenton al Hedvigo de Silezio, la patronino de Silezio
1914: Malkovro de Sinopo, la luno de Jupitero
Unua mondmilito:
1916: En Pola Reĝlando, okupata teritorio de Kongresa Pollando, fondiĝis Klubo de Polaj Ŝtatistoj
1917: Aleksandr Kerenskij iĝis ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio
1925: Proceso Scopes: en Tenesio juĝejo verdiktis kulpecon instrui evoluismon
1938: Bonaero: subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: En Britio reaperis pollingva revuo "Polska Walcząca" (Batalanta Pollando), eldonata de la 29-a de novembro 1939 en Francio; Kovno: Litova Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis per proklamo de la popola parlamento (la 3-an de aŭgusto, kune kun Vilno-regiono, en Sovetunio) ; pastro Jan Šrámek ekprezidis Ĉeĥoslovakan ekzilan registaron; en Douglas Park (stadiono en Suda Lanarkshire) Supera Komandanto Władysław Sikorski pro partopreno en la batalo de Narvik dekoras per Milita Ordeno Virtuti Militari flagon de Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj - la unua dekoracio en historio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; "New York Times" citis depeŝon de Londono ke germanoj permesas al ukrainoj malfermi lernejojn en Chełm-lando kaj en Karpatoj oni fondis "germanan Ukrainon" kun Krynica kiel ĉefurbo, kie regas kontraŭsovetaj ukrainaj naciistoj
1941: Germanaj regopovoj komencis deportadon de loĝantaro en Arbaro de Białowieża - de tri vilaĝoj oni forigis 921 personojn- En Londono pola brigada generalo en ĉeesto de ĉefkomandanto de Ĉeĥoslovaka armeo solene enmanigas Batal-Krucon al 4 oficiroj kaj 20 suboficiroj de la ĉeĥa aviado, kiuj partoprenis polan defendan militon kaj nun plu batalas en Anglio
1942: Veninta en Varsovian geton kun paspermeso kirurgo Franciszek Raszeja por prizorgi Abe Gutnajer, polan artkomerciston kaj kolektiston juddevenan, estis kune murdita de gestapo kun la familio kaj juda prizorgantaro; germanoj pafmortigis en Przasnysz 22 personojn; en Poznań oni malpermesis al poloj vendi fragojn
1943: Germanaj regopovoj en Varto-Lando deportis ĝis tiu ĉi tago por trudlaboro en Nazia Germanio ĉirkaŭ 400 polojn; germana polico murdis en vilaĝoj Wnory-Wandy (proksime al Wysokie Mazowieckie) ĉirkaŭ 30 loĝantojn kaj ne Radwanowice (proksime al Krakovo) - 30 (nokte de la 20-a/21-a)- Laŭ ordono de armea generalo Władysław Sikorski, en norda Irako oni establis surbaze de oficiroj kaj taĉmentoj de Pola Armeo en Oriento la Duan Polan Korpuson sub la komando de generalo Władysław Anders - enkorpigita al Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
1944: En koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo 15-jara Maria Ludwiczakówna ricevis per batilo 15 frapojn pro malrapidemo en laboro; germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 154 personojn; 38-persona taĉmento de Pola Enlanda Armeo likvidis en Iwonicz-Zdrój garnizonon de Wehrmacht kaj pola bataliono de Tomaszów Lubelski liberigis Bełżec
En Moskvo fondiĝis uzurpa Pola Komitato de Nacia Liberigo malgraŭ ekzisto de la pola registaro en ekzilo, por pretigi anekson de Orientaj Limregionoj fare de Stalin - laŭ komunista propagando kreita en Chełm; Stalin ordonis kiel eble plej rapide konkeri Lublin, antaŭvidata kiel pola ĉefurbo; Claus von Stauffenberg kaj aliaj konspirntoj estis torturitaj kaj pafmortigitaj en Berlino pro atenco de la pasinta tago kontraŭ Adolf Hitler; Batalo de Guamo komenciĝis - usonaj trupoj surgrundiĝis sur la insulo Gvamo, kontrolata de Japana Imperio
1952: Stalinismo: dum komunista proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo, kiuj dum la germana invado en Pollandon defendis Helon - en 1956 ili estis senkulpigitaj
1960: Sirima Bandaranaike de Srilanko fariĝis la unua virina ĉefministro en la mondo
1964: La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
1969: Neil Armstrong, komandanto de la usona ekspedicio Apollo 11, kiel la unua homo surpaŝis la Lunon. Tuj poste faris tion Buzz Aldrin
1969: Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune
1970: Asuano: konstruado de la Asuana Baraĵo sur Nilo finiĝis
1972: Rezulte de 22 bomboj submetitaj en Belfast fare de IRA 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
1973: Norvegio: en Lillehammer agentoj de Mosado mortigis kelneron, kiun erare agnoskis implikita en la masakro de Munkeno dum Somera Olimpiko 1972
1982: Milita stato en Pollando: okaze de komunista festo de la 22-a de julio komunistaj regopovoj liberigis de internigo 913 personojn (en tio ĉiujn virinojn), kaj libertempigis 314
1983: Vetera rekordo en Antarkto: en la sovetia/rusa esplora stacio oni registris la plej malaltan temperaturon sur la Tero (−89,2 °C).
1984: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
1990: Ĉinio kaj Sauda Arabio ligis diplomatiajn rilatojn
2000: En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis la unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
2007: Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101
2007: Pratibha Patil kiel la unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
2007: Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
2008: Guantanamo: en usona malliberejo komenciĝis la unua proceso pri militkrimoj
2008: Ram Baran Jadav iĝis la unua prezidento de Nepalo
2009: Miguel Ángel Moratinos kiel la unua membro de la hipana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
2009: Esperantujo: en Bjalistoko oni malfermis la Centron Ludoviko Zamenhof, kiu januare 2011 iĝis memstara kulturejo
2011: La lasta misio de kosmopramo Atlantis finis la skipajn kosmoflugojn de la 30-jara programo de NASA
2012: Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
2013: Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a
2013: Apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis la unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
2016: Vetera rekordo: en Mitribah, nordokcidenta Kuvajto oni registris la plej altan sur la Tero temperaturon (+54 °C).
Naskiĝoj |
1414: Siksto la 4-a, papo, franciskano, kritikata pro eksterordinara nepotismo (m. 1484)
1476: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, mecenato (m. 1534)
1515: Filipo Neri, itala sacerdoto, kontraŭreformaciisto, sanktulo (m. 1595)
1710: Paul Möhring, germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (m. 1792)
1816: Paul Julius Reuter, germana-brita ĵurnalisto, fondinto de la novaĵagentejo Reuters (m. 1899)
1821: Vasile Alecsandri, rumana poeto, dramisto, politikisto, kunfondinto de Rumana Akademio (m. 1890)
1858: Maria Kristina de Aŭstrio, reĝino de Hispanio, edzino de Alfonso la 12-a (m. 1929)
1858: Lovis Corinth, germana pentristo kaj presaĵfaristo (m. 1925)
1870: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, foristo, scenaristo kaj arto-metiisto (m. 1932)
1871: András Szabó, hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957)
1880: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919)
1881: Josef Burger, germana karbministo kaj sociaista poeto verkanta por Laborista Esperanto-Asocio, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1970)
1889: Sándor Turnowsky, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958)
1893: Hans Fallada, germana verkisto kaj kritikisto de socia realismo (m. 1947)
1899: Ernest Hemingway, usona Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la verko La oldulo kaj la maro, rete legebla en esperanto (m. 1961)
1906: István Eliezer Barzilay, rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981)
1906: Olena Teliha, ukraina poetino, soci-politika aktivulino, murdita (m. 1942)
1911: Marshall McLuhan, kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980)
1913: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (m. 1994
1914: László Kónya, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. ?)
1920: Constant Nieuwenhuys, nederlanda artisto, partoprenanto de la movadoj KOBRA kaj Situaciista Internacio (m. 2005)
1920: Jean Daniel, juddevena franca-alĝera ĵurnalisto, direktoro de la ĵurnalo "La Nova Observanto"
1923: Jan Kobylański, pola entreprenisto, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko
1934: Ilona Len, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino.
1939: Ibolya Ardeleanu-Kovács, rumania hungara pentristino
1943: István Tüdös, rumania hungara psikologo pri sporto
1944: John Atta-Mills, prezidento de Ganao (m. 2012)
1944: Enikő Zsigmond, rumania hungara geologino laboranta en Miercurea Ciuc
1947: Tibor Bentze, hungara skulptisto, restarigisto
1947: Sándor Lukács, hungara aktoro, poeto
1948: Cat Stevens, brita popolkantisto, muzikisto kaj kantverkisto, islamano
1949: Endre András Tornay, hungara skulptisto (m. 2008)
1951: Zenóbia Brugós, rumania hungara/hungara grafikistino
1952: Robin Williams, usona aktoro, komikulo, Oskar-premiita
1955: Béla Tarr, hungara filmreĝisoro, konata de la Satana tango laŭ László Krasznahorkai
1956: Asif Ali Zardari, prezidento de Pakistano, la edzo de estinta ĉefministrino Benazir Bhutto
1957: Stefan Löfven, ĉefministro de Svedio, prezidanto de Sveda socialdemokratia partio
1964: Jens Weißflog, germana skisaltisto, dufoja mondĉampiono
1971: Charlotte Gainsbourg, franca-brita aktorino kaj kantistino
1975: Alfredo Rota, itala spada skermisto, olimpikisto
1977: Jaime Murray, angla filma kaj televida aktorino
Mortoj |
1403: Henry "Hotspur" Percy, angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
1425: Manuelo la 2-a Palaeologa, orient-romia imperiestro (n. 1350)
1456: Titusz Dugovics, hungara milita heroo, soldato de János Hunyadi, partoprenanto de la batalo de Várna (n. nekonata)
1551: Bartholomäus Bernhardi, aŭstra reformisto
1571: Martim Afonso de Sousa, portugala velisto kaj kolonia administranto (n. 1500)
1719: Robert Clicquot, franca orgenkonstruisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1645)
1738: Márton Borosnyai Nagy, hungara kuracisto (n. ?)
1796: Robert Burns, skota poeto, antaŭulo de romantikismo, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1759)
1881: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto, teologo kaj arkeologo (n. 1800)
1886: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo, reprezentanto de realisma historiismo (n. 1826)
1907: Nicolae Grigorescu, rumana pentristo influita de la Skolo de Barbizon (n. 1838)
1936: Andreas Hinterstoisser, germana alpisto pereinta sub lavango (n. 1914)
1941: Bohdan Lepkij, ukraina verkisto, poeto, literatursciencisto, pola senatano (n. 1872)
1942: Hans Herrmann, germana pejzaĝpentristo de realismo kaj impresionismo (n. 1858)
1944: Henning von Tresckow, germana generalmajoro respondeca pri deportado de slavaj infanoj al Nazia Germanio por ilia germanigo, sinmortiginto post sensukcesa komploto kontraŭ Adolf Hitler (n. 1901)
1944: Claus von Stauffenberg, germana oficro kaj naciisto traktanta polojn kaj judojn kiel fia homamaso, iniciatinto de la nesukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Führer, ekzekutita (n. 1907)
1946: Arthur Greiser, germana militkrimulo, gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Varto-Lando, pendumita dum la lasta publika ekzekuto en Pollando (n. 1897)
1955: Anton Staus, germana astronomo kaj inĝeniero malkovrinta asteroidon Roberta (n. 1872)
1962: Walter Kolarz, pola historiisto ĉeĥdevena kaj sovetologo, spertulo pri komunismo vivanta en Britio (n. 1912)
1964: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, brazila inĝeniero kaj mediumo, dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio, ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto (n. 1895)
1966: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto, filo de Elek Hints (n. 1893)
1971: Yrjö Väisälä, finna astronomo kaj geodeziisto, malkovrinto de 128 asteroidoj kaj 2 kometoj, esperantisto el familio Väisälä, fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, nomiginta eltrovitajn asteroidojn Esperanto kaj Zamenhof (n. 1891)
1972: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano, patro de Jigme Singye Wangchuck (n. 1929)
1979: Ludwig Renn, germana verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (n. 1889)
1986: Zhang Yuzhe, ĉina astronomo, esploristo de variantaj steloj, direktoro de la Observatorio de Purpura Monto (n. 1902)
1990: Sergej Paraĝanov, soveta filmreĝisoro armendevena, multflanka artisto, persekutata kiel disidento (n. 1924)
1998: Alan Shepard, unua usona kosmonaŭto en la kosmo, maroficiro (n. 1923)
2005: Gyula Hernádi, hungara verkisto kaj scenaristo, konata de la filmo Lumaj ventoj (n. 1926)
2008: El Kazovszkij, hungara pentristo rusdevena, grafikisto kaj dekoraciisto, transseksulo (n. 1948)
2010: Luis Corvalán, ĉilia politikisto, ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1916)
2010: Gyula László, rumania hungara, sudafrikana vinkultivisto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Gvamo: Tago de Liberigo (1944)
Nacia tago en Belgio
Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Laŭrenco de Brindisi, itala teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Apolinaro el Raveno, unua episkopo de Raveno kaj martiro
Danielo (profeto), biblia profeto
- Sankta Laŭrenco de Brindisi, itala teologo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Tagoj de semajno |
La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.