44° 50′ N, 34° 20′ O44.83888888888934.333333333333Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 20′ O
Averaĝa alto super la marnivelo:
~480 m
Areo:
0,09 km²
Loĝantaro:
108 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj:
97548
Telefonkodo:
+380-652
Hor-zono:
UTC+3
Antaŭa nomo:
Jeni-Sala (ĝis 1948)
Oficiala paĝaro nekonata
DMS
Ĉajkovsko
Situo de Ĉajkovsko sur la mapo de Krimeo
DMS
Ĉajkovsko
Situo de Ĉajkovsko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
v•d•r
Ĉajkovsko (ruse Чайковское, ukraine Чайковське, krime-tatare Tirke, foje uzatas ankaŭ la historia nomo Jeni-Sala) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 108 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Jeni-Sala.
Enhavo
1Geografio
2Historio
2.1Dinamiko de la loĝantaro
3Nuntempo
4Referencoj
5Ligiloj
Geografio |
La vilaĝo situas en sud-orienta parto de la Simferopola distrikto sur la dekstra bordo de la rivero Angara (kiu estas dekstra alfluanto de Salgiro) proksimume 15 kilometrojn for de Simferopolo kaj ĉ. 2 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Perevalno, kiu preskaŭ tuŝas la vilaĝon ĉe la suda flanko. Ĉajkovsko situas ĉe la orientaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo.
Historio |
Oni opinias, ke la unua vilaĝo sur tiu loko aperis en la 17a jarcento [2], tamen la unuaj fidindaj mencioj pri la vilaĝo (tiam sub la nomo Jeni-Sala) aperis nur en la jaro 1842, kiam la vilaĝo aperis sur militista topografia mapo.
Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1864 en la vilaĝo loĝis nur 12 homoj, dum en la jaro 1887 ĝi jam estis loĝata de 72 loĝantoj. En la jaro 1926 ĝi estis loĝata jam de 97 homoj.
Per la decido de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la 18an de majo 1948 la vilaĝo estis alinomita kiel Zareĉnoje[3]. En la jaro 1958 oni unuigis Ĉajkovskon kun la vilaĝeto Sennoje, kiu situis tre proksime.
Ekde la Dua mondmilito apud la vilaĝo troviĝas kelkaj militistaj bazoj; apud la vilaĝo situas granda pafkampo.
Dinamiko de la loĝantaro |
1864 — 12 homoj
1887 — 72 homoj
1926 — 97 homoj (48 grekoj kaj 47 rusoj)
1939 — 62 homoj
1989 — 157 homoj
2001 — 108 homoj
Nuntempo |
Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 108 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 150 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 9 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 56.
La ĉefa ekonomia branĉo de Ĉajkovsko estas priservado de la militistaj bazoj, situantaj apud la vilaĝo.
Referencoj |
↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Ĉajkovsko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-02.
↑ 2,02,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-02.
↑ La teksto de la ordono pri alinomado de Krimeaj loĝlokoj (alirita la 2an de oktobro 2013)
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Ĉajkovsko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-02.
Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-02.
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...