Eskimoj




Eskimoj estas kolektnomo por la arktaj popoloj de la norda polusregiono. Ilia nombro estis en 2000 taksata sur ĉirkaŭ 160.000 personoj.


Laŭ ilia propra nomado oni devas distingi almenaŭ kvin grupojn, kiuj parolas malsamajn, tamen proksime parencajn lingvojn:



  • la jupikoj en sudokcidenta Alasko (ĉ. 30.000) kaj en la plej nordorienta parto de Siberio (plejparte sur la ĉukĉo-duoninsulo) (ĉ. 15.000),

  • la inupiatoj en nordokcidenta Alasko (ĉ. 10.000),

  • la inuvialuitoj en nordokcidenta Kanado (ĉ. 30.000),

  • la inuitoj en nordcentra kaj nordorienta Kanado (ĉ. 30.000),

  • la kalaallitoj sur Gronlando (ĉ. 50.000).


"Eskimo" laŭ la hodiaŭa maĵoria opinio de lingvistoj venas el la lingvo de najbaraj Kri- kaj Algonkin-indianoj. R. H. Ives Goddard de la institucio Smithsonian'a derivis la vorton de formo "ajaskimeŭ", t.s. "faranto de neĝŝuoj". La antaŭa klarigo de "eskimo" kiel "viandomanĝanto" aŭ "nekuirita-fiŝomanĝanto" hodiaŭ ne plu estas akceptita, tamen tiu misa interpretado kaŭzis intertempan malakcepton de la vorto "eskimo" inter politike-ĝustemaj persongrupoj. La proponita anstataŭiga nomado "inuito" ne taŭgas por ĉiuj eskimoj ĉar temas pri nur unu grupo el pluraj. La internacie konata kooperativo de Kabo Dorset en la Nunavut-teritorio ekde sia fondiĝo ĝis hodiaŭ senŝanĝe nomas sin „West Baffin Eskimo Cooperative (WBEC)“, t.e. Okcidenta Baffin Eskimo-Kooperativo.




  • Kategorio Eskimoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto