Kantono Kent (Rod-Insulo)
Kent (Rod-Insulo) | |
Mapo | |
Situo en Rod-Insulo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1750 |
---|---|
Ĉefurbo | |
Plej granda urbo | Warwick |
Areo - Sume - Tero - Akvo | 487 km² 440 km² 47 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: | 167.090 379 / km² |
Nomita laŭ: Kent en Anglio |
Kantono Kent estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas Warwick.
Kent limas al ĉiuj kvar aliaj kantonoj de Rod-Insulo kaj krome al du kantonoj de Konetikuto:
Kantono Providence, norde
Kantono Bristol, oriente
Kantono Newport, sud-oriente
Kantono Washington, sude
Kantono New London, okcidente
Kantono Windham, okcidente
Bristol kaj Newport situas aliflanke de la golfo de Narragansett, kies bordo konsistigas la orientan limon de Kent. La aliaj limoj estas teraj.
Centre de la kantono situas la bar-lago Flat River Reservoir, kiun nutras tri riveroj: Big, Carr kaj Quidnick. Ĝia elfluaĵo iĝas parto de rivero Pawtuxet, kiu verŝiĝas en la golfon.
Urboj |
Kent estas dividita al kvin urboj:
- Coventry
- East Greenwich
- Warwick
- West Greenwich
- West Warwick
Al Coventry apartenas la vilaĝo Greene, al West Greenwich la vilaĝoj Nooseneck kaj River Point.