François-André Danican Philidor
François-André Danican Philidor | |
---|---|
franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1726 (1726-09-07) en Dreux |
Morto | 31-an de aŭgusto 1795 (1795-08-31) (68-jara) en Londono |
Ŝtataneco | Francio |
Profesio | komponisto, ŝakludisto, pianisto |
Lingvoj | franca lingvo |
Verkaro | Tom Jones Analysis of the game of chess |
Familianoj | |
Patro | André Danican Philidor |
François-André Danican Philidor (naskiĝinta la 7-an de septembro 1726 Dreux - mortinta la 31-an de aŭgusto 1795 Londono) estis franca ŝakisto, muzikisto kaj muzika komponisto. Oni konsideras lin kiel la plej bonan ŝakiston de sia tempo, kvankam titolo de grandmajstro ankoraŭ ne ekzistis.
Lia libro Analyse du jeu des Échecs (Analizo de ŝaka ludo) estis minimume cent jarojn konsiderata norma lernolibro pri ŝako. Ĝi registris minimume 70 eldonojn, ĝi estis tradukita en la anglan, la germanan kaj la italan lingvojn.
Philidor pasigis sian muzikan karieron kiel unu el kortegaj muzikistoj de franca reĝo Ludoviko la 15-a. Inter la jaroj 1750 kaj 1770 li estis gvidanta franca komponisto, li komponis operon kaj 21 muzikajn komediojn.
Referencoj |
World Chess Champions - Edward G. Winter, editor. 1981 ISBN 0080241174
Life of Philidor: Musician and Chess-Player - George Allen, Tassilo von Heydebrand und der Lasa; Da Capo Press; 1971. ISBN 0-306-70075-1
The World's Great Chess Games - Reuben Fine; Dover; 1983. ISBN 0-486-24512-8
The Batsford Encyclopedia of Chess - Nathan Divinsky; 1990. ISBN 0-7134-6214-0
Rilataj temoj |
- Ŝako
Eksteraj ligiloj |
[1] [2] [3] [4] Philidor en Res musica (france)
Philidor en mjae.com (france)