Andrej Tupolev











































Andrej Tupolev

Tupolev poststamp.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

29-an de oktobro 1888 (1888-10-29)
en Pustomazovo

Morto

23-an de decembro 1972 (1972-12-23) (84-jara)
en Moskvo

Tombo

Novodeviĉje tombejo

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Sovetunio

Alma mater
Bauman Moscow State Technical University • Q28666742

Profesio
aerospace engineer, politikisto, inĝeniero

Lingvoj

rusa lingvo
Familianoj

Infano
Alexei Tupolev







v  d  r


Information icon.svg



Andrej Nikolajeviĉ Tupolev (ruse Андрей Николаевич Туполев; naskiĝis la 10-an de novembro 1888, mortis la 23-an de decembro 1972) estis pionira sovetunia konstruigisto kaj dezajnisto de aviadiloj, kaj por civila kaj por armea uzadoj.


Dum lia kariero, li konceptigis kaj konstruigis pli ol 100 specojn de aviadiloj, iuj el ili atingis 78 mondajn rekordojn. En rekono de lia laboro, li fariĝis honora membro de la brita Reĝa Aeronaŭtika Societo (angle Royal Aeronautical Society [1] kaj la Usona Instituto de Aeronaŭtiko kaj Kosmonaŭtiko (angle American Institute of Aeronautics and Astronautics)[2]


En Sovetunio li estis honorita inter alie per membriĝo en la Rusia Akademio de Sciencoj (1953), atribuo de la Lenin-premio (1957), kaj trifoja atribuo de la ordeno Heroo de Socialisma Laboro (1945, 1957, 1972).[3]


Multaj civilaj aviadilaj kompanioj tutmonde nun ankoraŭ uzas aviadilojn de la marko Tupolev. Lia filo, Aleksej Andrejeviĉ Tupolev, daŭrigas la inĝenieran karieron de sia patro.



Referencoj |





  1. artikolo "honorigoj, medaloj kaj premioj de 2013" en la retejo de la Royal Aeronautical Society, dokumento en formato PDF, paĝo 13


  2. "Nomlisto de memdroj kaj honoraj membroj 2014 en la retejo de la American Institute of Aeronautics and Astronautics, dokumento en formato PDF, paĝo 13


  3. informo el retejo de la Centra Muzeo de la Aerarmeo de la Rusia Federacio




Literaturo |



  • Rudolf Höfling: Tupolew. Flugzeuge seit 1922 ("Tupolev. Aviadiloj ekde la jaro 1922"), eldonejo Motorbuch, Stutgarto 2012, ISBN 978-3-613-03459-4 (germane)

  • Heinz A. F. Schmidt (eld.): Andrej Nikolajewitsch Tupolew – das Portrait eines Flugzeugkonstrukteurs. En: Flieger-Jahrbuch 1960. Eldonejo Transpress VEB. Orienta Berlino, 1960, paĝoj 47–53 (germane)



Eksteraj ligiloj |


  • anglalingva biografio en la retejo centennialofflight.gov ("cent jaroj da aviado")















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51