Neil Armstrong
Ĉi tiu artikolo temas pri Neil Armstrong. Por informoj pri la samnoma familinomo, vidu la paĝon Armstrong.
Neil Alden Armstrong | ||
---|---|---|
Neil Alden Armstrong | ||
Persona informo | ||
Nomo | Neil Alden Armstrong | |
Dato de naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1930 [#] | |
Loko de naskiĝo | Wapakoneta [#] | |
Dato de morto | 25-a de aŭgusto 2012 [#] | |
Loko de morto | Cincinnati [#] | |
Okupo | kosmonaŭto | |
Aĝo je morto | 81 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1930, mortis la 25-an de aŭgusto 2012 en la aĝo 82 jaroj), estis usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la Luno per la misio Apollo 11. Li estis ankaŭ aerospaca inĝeniero, ŝipoficiro, kaj universitata profesoro. Antaŭ iĝi kosmonaŭto, Armstrong estis oficiro en la Usona mararmeo kaj servis en la Korea Milito. Post la milito, li akiris sian bakaulaŭran gradon ĉe la Universitato Purdue kaj servis kiel testopiloto ĉe la Altrapida Flugostacio de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA, kie li faris ĉirkaŭ 900 flugojn. Li poste kompletigis la gradajn studojn ĉe la Universitato de Suda Kalifornio.
Partopreninte en la spachomaj programoj Man in Space Soonest de la Usona Aerarmeo kaj X-20 Dyna-Soar, Armstrong aliĝis al la Kosmonaŭta Korpuso de NASA en 1962. Li faris sian unuan spacflugon kiel komandanta piloto de Gemini 8 en Marto 1966, iĝante la unua civila kosmonaŭto de NASA kiu flugis en spaco. Li plenumis la unuan ŝipkunigon de du kosmoveturiloj, kun la piloto David Scott.[1] Tiu misio estis haltigita post Armstrong uzis iome da sia reenirkontrolan fuelon por eviti danĝeran turniĝon kaŭzitan de ŝtopita motoro, en la unua dumfluga spaca krizo.
La dua kaj lasta kosmoflugo de Armstrong estis kiel komandanto de Apollo 11, nome la unua homenhava surluniga misio en Julio 1969. Armstrong kaj la piloto Buzz Aldrin de la Luna Modulo descendis sur la lunan surfacon kaj pasigis du horojn kaj duono ekster la kosmoveturilo, dum Michael Collins restis en luna orbito komandante la Modulon. Kun Collins kaj Aldrin, Armstrong ricevis la Prezidentan Medalon de Libereco el la Prezidento Richard Nixon. Prezidanto Jimmy Carter prezentis al Armstrong la Kongresan Spacmedalon de Honoro en 1978. Armstrong kaj liaj kunŝipanoj ricevis la Kongresan Ormedalon en 2009.
Armstrong mortiĝis en Cincinnati, Ohio, la 25an de Aŭgusto, 2012, je la aĝo de 82, post komplikaĵoj el koronaria kirurgio.[2][3]
Enhavo
1 Biografio
2 Armeservo
3 Plia studado
4 Testfluga piloto
5 Astronaŭto
5.1 Ekkariero
5.2 Gemini programo
5.2.1 Gemini 8
5.2.2 Gemini 11
5.3 Programo Apollo
5.3.1 Apollo 11
5.3.1.1 Veturo al la Luno
5.3.1.2 Unua surluna piedirado
5.3.1.3 Reveno al la Tero
6 Postkariero
6.1 Instruado
6.2 Esplorado pri akcidentoj de NASA
6.3 Negocaj aktivecoj
6.4 Nordpolusa esplorado
7 Persona vivo
8 Malsano kaj morto
9 Armstrong en Esperanto
10 Referencoj
11 Bibliografio
12 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Neil Armstrong naskiĝis al Stephen Koenig Armstrong kaj Viola Louise Engel en la Kantono Auglaize, ĉe Wapakoneta, Ohio.[4][5] Li estis de skota, irlanda, kaj germana praularo,[6][7] kaj havis du pli junajn gefratojn, nome June kaj Dean. Stephen Armstrong laboris kiel aŭditisto[8] por la registaro de la ŝtato Ohio; la familio moviĝis ĉirkaŭ la ŝtato ripete post la nasko de Armstrong, vivante en 20 urboj. La emo de Neil al flugado kreskiĝis dum tiu tempo, kaj kreskiĝis el frua starto kiam sia patro portis sian dujaran filon al Klevelandaj Aerkuradoj. Kiam li estis kvinjaraĝa, li espertis sian unuan aviadilan flugon en Warren, Ohio, la 20an de Julio, 1936, kiam li kaj sia patro veturis per Forda Trimotoro, konata ankaŭ kiel "Tin Goose" (lad-ansero).[9]
La lasta movo de lia patro okazis en 1944, reen al la naskoloko de Neil, Wapakoneta, en la Kantono Auglaize. Armstrong ĉeestis en la Altlernejo Blume kaj komencis lecionojn de flugado ĉe la flughaveno de Wapakoneta.[5] Li akiris studentan flugatestilon en sia 16a naskiĝtago, poste sole flugis poste en Aŭgusto; ĉio antaŭ havi ŝoforpermesilon.[10]
Kiel junulo li estis skolto kaj atingis la rangon de aglo-skolto. Kiel plenkreskulo, li estis agnoskita de la Usonaj Skoltoj per la Premio de la Distingita Agloskolto kaj per la Premio de la Arĝenta Bubalo.[11] La 18an de Julio, 1969, flugante al la Luno ene de la Columbia, Armstrong salutis la skoltojn: "Mi ŝatus saluti al ĉiuj miaj geskoltoj ĉe la Ŝtata Parko Farragut en Idaho kie ili havas Nacian Ĵamboreon tiun ĉi semajnon; kaj Apollo 11 ŝatus sendi al ili plej bonajn dezirojn". Houston reagis: "Dankon, Apollo 11. Mi certas ke se ili ne aŭdis tion, ili tenos la vorton pere de la novaĵoj. Certe aprezu tion."[12] Inter la tre malmultaj personaj kunportitaĵoj kiujn Neil Armstrong portis kun li al la Luno kaj reen estis Monda Skolta Insigno.[13]
En 1947, je aĝo de 17, Armstrong komencis studi kosmoflugan inĝenierarton ĉe la Universitato Purdue. Li estis la duapersono en sia familio kiu iris al altlernejo. Li estis ankaŭ akceptita en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). La nura inĝeniero kiun li tiam konis (kiu estis studinta ĉe MIT) malkonvinkis lin el tiu studado, dirante al Armstrong ke ne necesas fari la tutan vojon al Kembriĝo, por akiri bonan edukadon.[14]
Lia altlerneja lernokosto etis pagita laŭ la Plano Holloway. Sukcesaj kandidatoj devigiĝis por du jaroj de studado, sekvataj de du jaroj de flugotrejnado kaj unu jaro de armeservo en la Usona mararmeo kiel aviadisto, poste kompletado de la finaj du jaroj de liaj gradiĝjaroj. Kandidatoj devis promesi ne geedziĝi ĝis gradiĝo, subskribi la "Aviation Guarantee" por servo en Aktivaj Taskoj por almenaŭ kvar jaroj, kaj ne ricevi ascendon al subleŭtenanto ĝis du jaroj post ili ricevu sian ascendon al midŝipmano.
Armeservo |
Alvoko por Armstrong al la Armeo alvenis la 26an de Januaro, 1949, postulanta lian alvenon al la Aerstacio Pensacola por flugtrejnado je aĝo de 18. Tio daŭris preskaŭ 18 monatojn, dum kiuj li kvalifikiĝis por surteriĝo sur aviadilŝipoj sur la USS Cabot kaj la USS Wright. La 16an de Aŭgusto, 1950, du semajnojn post sia 20a naskiĝtago, Armstrong estis informita per letero ke li estis finfine kvalifikita kiel ŝipaviadisto.[15]
Lia unua posteno estis al la Flota Aviadserva Eskadro 7 ĉe la ŝiparmea bazo NAS San Diego (nune konata kiel NAS Norda Insulo). Du monatojn poste li estis sendita al la Flugeskadro 51 (VF-51), nome ĉiatipa eskadro, kaj faris sian unuan flugon en reagaviadilo, nome F9F-2B Panther, en la 5a de Januaro, 1951. En Junio, li faris sian unuan reagaviadilan surteriĝon sur aviadilŝipo nome sur la USS Essex kaj li estis ascendita la saman semajnon el midŝipmano al subleŭtenanto. Fine de la monato, la Essex eknavigis havante VF-51 surferdeke, direkte al Koreio, kie ties VF-51 agados kiel surteratakaj aviadiloj.[16]
En la milito kontraŭ Koreio li servis kiel milit-aviadisto. Armstrong unuafoje vidis agadon en la Korea Milito la 29an de Aŭgusto, 1951, kiel eskorto por fotospiona aviadilo super Songjin.[17] Kvin tagojn poste nome la 3an de Septembro, li flugis por armita spionado super la unuaranga transportado kaj stokinstalaĵoj sude de la vilaĝo Majon-ni, okcidente de st Vonsano. Dum malalta bombardado je ĉirkaŭ 560 km/h, la aviadilo de Armstrong nome F9F Panther estis frapita de aerdefenda pafado. Klopodante rehavi kontrolon, li koliziis kontraŭ fosto de alto de ĉirkaŭ 6 m, kiu fortranĉis ĉirkaŭ unu metron de la dekstra flugilo de la Panther.[18] Armstrong flugigis la aviadilon reen al amika teritorio, sed pro la perdo de alerono, lanĉo de sidloko estis lia nura sekureca eblo. Li planis sidlanĉi super akvo kaj atendi savon fare de helikopteroj de la Ŝiparmeo, kaj tiele flugis al flughaveno proksime de Pohang, sed lia lanĉita sidloko estis falinta surtere.[19]Ĵipo ŝoforita de samĉambrano de la flugolernejo prenis Armstrong; oni ne konas tion kio okazis al la vrako de No. 125122 F9F-2.[20]
Armstrong flugis 78 misiojn super Koreio por totalo de 121 horoj en la aero, plej el kiuj estis en Januaro 1952. Li ricevis la Air Medal (Aermedalo) pro 20 luktomisioj, orstelon pro la venontaj 20, kaj la Korean Servomedalon kaj la Engaĝigan Stelon.[21] Armstrong lasis la Ŝiparmeon je aĝo de 22 en la 23a de Aŭgusto, 1952, kaj iĝis leŭtenanto, en la Rezerva Usona Ŝiparmeo. Li restis en la rezervo dum ok jaroj, poste rezignis sian komision en la 21a de Oktobro, 1960.[22]
Plia studado |
Post sia servo en la Ŝiparmeo, Armstrong revenis al Purdue, kie liaj plej bonaj gradoj okazis en la kvar semestroj post lia reveno el Koreio. Li antaŭe jam estis atinginta averaĝajn markojn, sed lia fina kvalifiko estis 4.8 el 6.0.[23] li aliĝis al la frataro Phi Delta Theta fraternity[24] post sia reveno kaj li verkis kaj kunreĝisoris ĝian muzikalon kiel parto de la studenta gazeto; li estis ankaŭ membro de la Fratara Bando de Kappa Kappa Psi[25] kaj ludisto de baritona korno en la Bando Purdue All-American Marching Band. Armstrong gradiĝis en 1955 per Bakalaŭro de Scienco en Kosmofluga Inĝenierarto.[26]
Post reveni al Purdue, li konatiĝis kun Janet Elizabeth Shearon, kiu estis studante hejm-ekonomiko. Laŭ la propra paro, ne estis reala amindumado, kaj neniu povis memori la precizajn cirkonstancojn de ties engaĝiĝo, escepte ke ĝi okazis dum Armstrong estis laborante ĉe la Flugopropulsa Laboratorio Lewis de NACA. Ili geedziĝis en la 28a de Januaro, 1956, ĉe la Kongregacia Eklezio en Wilmette, Ilinojso. Kiam li translokiĝis al la Aerarmea Bazo Edwards, li loĝis en la kvartaloj de studentoj de la bazo, dum Janet loĝis en la distrikto Westwood de Los-Anĝeleso. Post unu semestro, ili translokiĝis al hejmo en Valo Antelope. Janet neniam finis sian gradon, kion ŝi bedaŭros poste en sia vivo.[27]
La paro havis tri gefilojn kune: Eric, Karen, kaj Mark.[28] En Junio de 1961, la filino Karen ricevis diagnozon de maligna tumoro en la meza parto de la cerba trunko; traktado per X-radioj malrapidigis ĝian kreskon, sed ŝis sano malboniĝis ĝis la punkto ke ŝi ne plu povis piediri aŭ paroli. La nur dujaraĝa Karen mortiĝis pro pneŭmonito, rilata al ŝia malfortigita sano, la 28an de Januaro, 1962.[29]
Armstrong poste finigis sian gradon de Magistro de Scienco en kosmofluga inĝenierarto ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en 1970.[30] Li finfine ricevos post jaroj honorajn doktoriĝojn el kelkaj universitatoj.[31]
Testfluga piloto |
Post tio li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA.
Post sia gradiĝo el Purdue, Armstrong decidis iĝi eksperimenta esplortestfluga piloto. Li kandidatis ĉe la esplorcentro Dryden Flight Research Center en la Aerbazo Edwards de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), kiu poste estos renomita kiel ‘‘NASA Neil A. Armstrong Flight Research Center’’ en 2014.[32] Kvankam la komitato ne havis malfermajn postenojn, ĝi resendis lian kandidatiĝon al la Flugopropulsa Laboratorio en Klivelando, kie Armstrong eklaboris en Marto 1955.[33] La periodo de Armstrong en Klivelando daŭris paron de monatoj, kaj ĉirkaŭ Julio 1955 li jam estis reveninta al la bazo Edwards AFB por nova laboro.[34]
Dum sia unua labortago ĉe Edwards, Armstrong ricevis siajn unuajn taskojn, nome piloti ĉasaviadilojn dum liverigoj de eksperimentaj aviadiloj el modifitaj bombaviadiloj. Li flugigis ankaŭ la modifitajn bombaviadilojn, kaj en unu el tiuj misioj li havis sian unuan flugincidenton ĉe Edwards. La 22an de Marto, 1956, Armstrong estis en Superfortikaĵo Boeing B-29,[35] kiu devis lanĉi rakedon Douglas D-558-2 Skyrocket. Li estis sidiĝinta en la dekstra pilotsidloko dum la maldekstre sidlokiĝinta komandanto, nome Stan Butchart, flugigis la B-29.[36]
Dum ili ascendis ĝis 30,000 futoj (9.1 km), la kvara motoro haltiĝis kaj la propulsoro ekventomueliĝis (libere rotacii) en la aerfluo. Frapante la ŝaltilon kiu devis haltigi la rotacion de la propulsoro, Butchart rimarkis ke la propulsoro unue malrapidiĝis sed poste ekrotaciis denove, tiam eĉ pli rapide ol la aliaj motoroj; se tiu rotacius tro rapide, ĝi povus rompiĝi aparte. Ilia aviadilo bezonis teni rapidon de 210 mph (338 km/h) por lanĉi sian eksplodan rakedŝarĝon Skyrocket, kaj la B-29 ne estos povinta surteriĝi havante ankoraŭ la Skyrocket ligita al sia ventro. Armstrong kaj Butchart ŝoforis la aviadilon en naz-suba alĝustigo por pliigi la rapidecon, kaj poste lanĉis la Skyrocket. Je la momento de la lanĉo, la propulsoro de la kvara motoro diseriĝis. Pecoj el tiu damaĝis la trian motoron kaj frapis la duan. Butchart kaj Armstrong devis malŝalti la trian motoron, pro la damaĝo, kaj la unuan, pro la tordo kiun ĝi estis kreinta. Ili faris malrapindan, cirklan descendon el 30,000 ft (9,000 m) uzante nur la duan motoron (unu el kvar), kaj surteriĝis sekure.[37]
Kiel testfluga piloto, Armstrong servis kiel projekta piloto en F-100 Super Sabre, nome por la variantoj A kaj C, en F-101 Voodoo, kaj en la F-104A Starfighter de Lockheed. Li flugis ankaŭ per la Bell X-1B, la Bell X-5, la nordamerika X-15, la F-105 Thunderchief, la F-106 Delta Dart, la B-47 Stratojet, la KC-135 Stratotanker, kaj estis unu el ok elitaj pilotoj kiuj partoprenis en la esplora programo de paraŝuta vehiklo (Paresev).
La unua flugo de Armstrong per rakeda aviadilo okazis la 15an de Aŭgusto, 1957, per Bell X-1B, je altitudo de 11.4 mejloj (18.3 km). La naz-alteriĝa mekanismo rompiĝis surteriĝante, kio jam estis okazinta en ĉirkaŭ dekduo da antaŭaj flugoj de la Bell X-1B pro malbonaĵoj de la aviadila desegnado.[38] Li poste flugis per la nordamerika X-15 sep fojojn; lia antaŭlasta flugo atingis altitudon de 207,500 futoj (63.2 km).[39]
Armstrong estis metita en kelkaj incidentoj kiuj estis kolektitaj en la folkloro de Edwards kaj/aŭ estis kronikigitaj en la memoroj de kolegoj. La unua okazis dum sia sesa flugo per X-15 la 20an de Aprilo, 1962, dum Armstrong estis testante mem-alĝustigan kontrolsistemon. Li estis flugante je alto de ĉirkaŭ 207,000 futoj (63 km) (la plej alta je kiu li estis flugante antaŭ Gemini 8), sed la aviadila nazo teniĝis tro longe dum descendo kaj la X-15 revenis el la atmosfero reen al 140,000 futoj (43 km). Je tiu altitudo, la aero estas tiom fajna ke la aerodinamikaj surfacoj apenaŭ havas efikon. Li flugis preterpasante la surteriĝan kampon je Maĥo 3 (2,000 mph (3,200 km/h)) je ĉirkaŭ 100,000 futoj (30 km) de altitudo, kaj finis je 40 mejloj (64 km) sude de Edwards. Post sufiĉa descendo, li revenis super la surterigejon, kaj malfacile sukcesis surteriĝi sen frapi kontraŭ Josuaj arboj de la suda pinto. Ĝi estis la plej longa flugo per X-15 kaj laŭ tempo kaj laŭ distanco el la grunda elterigejo.[40]
Nur kvar tagojn poste, Armstrong estis metita en dua incidento, kiam li flugis (por la nura fojo) kun Chuck Yeager. Ties laboro, flugante per Lockheed T-33 Shooting Star, estis taksi la Sekan Lagon de la Ranĉo Smith por ties uzado kiel porurĝa surterigejo por la X-15. En sia membiografio, Yeager verkis ke li estis konante ke la lagogrundo ne estis taŭga por surterigejoj post ĵusa pluvo, sed Armstrong insistis flugi tamen. Dum ili klopodis cirklan halt-iron, la radoj frapis kaj ili devis atendi savon. Armstrong rakontis diferencan version de la okazaĵo, laŭ kiu Yeager neniam klopodis paroli malinstige kaj ili faris unuan sukcesan surteriĝon sur la orienta flanko de la lago. Poste Yeager sugestis al li klopodi denove, tiun fojon pli malrapide. Dum tiu dua surteriĝo, ili frapiĝis kaj laŭ Armstrong, Yeager ekridegis.[41]
Multaj el la testopilotoj ĉe Edwards laŭdis la inĝenieran kapablon de Armstrong. Milt Thompson diris ke li estis "la plej teknike kapabla inter la dekomencaj pilotoj de X-15". Bill Dana diris ke Armstrong "havis menson kiu absorbis aĵojn kiel spongo". Tiuj kiuj flugis por la Aera Forto tendencis havi diferencan opinion, speciale homoj kiaj Yeager kaj Pete Knight, kiuj ne havis inĝenierajn gradojn. Knight diris ke la pilot-inĝenieroj flugis laŭ maniero kiu estis "pli mekanika ol estas flugi", kaj montris tion kiel la tialo kial kelkaj pilot-inĝenieroj ekhavas problemojn: ties flugokapabloj ne venis nature.[42]
Kelkajn semajnojn poste nome la 21an de Majo, 1962, Armstrong estis metita en tio kion la folkloro de Edwards nomigis la "Afero Nellis". Li estis sendita per Lockheed F-104 Starfighter por inspekti la kondiĉojn de la Seka Lago Delamar en suda Nevado, denove por porurĝaj surterigoj. Li mistaksis sian altitudon, kaj ankaŭ ne rimarkis ke la surteriga mekanismo ne tute estis etendiĝinta. Kiam li tuŝis grundon, la surteriga mekanismo ekreveniĝis; Armstrong aplikis tutan energion por nuligi la surterigon, sed la ventra flugileto kaj la pordo de la surteriga mekanismo frapis la grundon, damaĝante la radion kaj forigante olehidraŭlikan likvon. Sen radia komunikado, Armstrong flugis suden al la Aerforta Bazo Nellis, preterpasis la kontrolturon, kaj skuis la flugilojn, nome la signalo por alproksimiĝo sen-radia. La perdo de hidraŭlika likvo okazigis ankaŭ la perdon de la kaptohoko, kaj dum la surterigo, li kaptis la haltigan kablon ligitan al ankroĉeno, kaj trenis la ĉenon laŭlonge de la surteriga kurejo.[43]
Necesis tridek minutoj por purigi la surterigan kurejon kaj aranĝi haltigan kablon kaj Armstrong telefonis al Edwards kaj petis iun por kolekti lin. Milt Thompson estis sendita per F-104B, la nura dusidloka disponebla aviadilo, sed aviadilo kiun Thompson estis neniam pilotinta. Kun granda malfacilo, Thompson pilotis ĝin ĝis Nellis, sed forta kontraŭa vento okazigis malfacilan surterigon kaj la maldekstra ĉefa rado suferis trapikiĝon. La surteriga kurejo fermiĝis denove por purigi ĝin, kaj Bill Dana estis sendita al Nellis per iu T-33 Shooting Star, sed li preskaŭ surteriĝis for — kaj la operacoficejo de la bazo Nellis decidis ke por eviti ajnajn pluajn problemojn, estus plej bone trovi surgrundan transporton por revenigi la tri pilotojn de la NASA reen al Edwards.[43]
Armstrong faris sep flugojn per X-15 el Novembro 1960 al Julio 1962. Li atingis pintan altitudon de 207,500 futoj (63.2 km) per la X-15-3,[44] kaj pintan rapidon de Maĥo 5.74 (3,989 mph (6,420 km/h)) per la X-15-1; li lasis la Dryden Flight Research Center farinte totalon de 2,400 flugohoroj.[45] Laŭlonge de sia kariero, li pilotis pli ol 200 diferencajn modelojn de aviadiloj.[46]
Astronaŭto |
En la jaro 1962 la NASA elektis lin astronaŭto. Dum pluraj jaroj li estis rezerva piloto por diversaj kosmo-programoj. La 12-an de marto 1966 li faris sian unuan flugon en la kosmon, kadre de la Gemini-8-programo, kiun li gvidis. Dum tiu ĉi programo li kaj lia kolego David Scott unuafoje kuplis du kosmoŝipojn en la kosmo. En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon.
Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz Aldrin, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo. Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro.)
Ekkariero |
En 1958, Armstrong estis selektita por la programo de la Usona Aerforto Man In Space Soonest. En Novembro 1960, li estis elektita kiel parto de la pilotkonsilanta grupo por la X-20 Dyna-Soar, nome milita spacaviadilo disvolvigota fare de Boeing por la Usona Aerarmeo, kaj en la 15a de Marto, 1962, li estis selektita de la Usona Aerarmeo kiel unu el sep pilot-inĝenieroj kiuj estus pilotontaj la spacaviadilon kiam ĝi estu desegnita.[47]
En la monatoj post la anonco ke oni serĉis kandidatiĝojn por la dua grupo de kosmonaŭtoj de la NASA, Armstrong iĝis pli kaj pli ekscitita pro la aspirojn de kaj la programo Apollo kaj pro la esplorado de nova aeronaviga medio. La kandidatiĝo de Armstrong por iĝi astronaŭto alvenis ĉirkaŭ unu semajnon post la limdato de la 1a de Junio, 1962. Dick Day, kun kiu Armstrong estis laborante tre proksime ĉe Edwards, vidis la malfruan alvenon de la kandidatiĝo kaj enŝovis ĝin en la amaseto antaŭ neniu rimarku tion.[48] Ĉe la Aerforta Bazo Brooks fine de Junio, Armstrong suferis medicinan ekzamenon kiun multaj el la kandidatoj priskribis kiel doloriga kaj foje ŝajne neutila aŭ sensenca.[49]
Deke Slayton alvokis Armstrong la 13an de Septembro, 1962, kaj demandis ĉu li estus interesata en aliĝo al la NASA Astronaŭta Korpuso kiel parto de tio kion la gazetaro kromnomigis "la Novaj Naŭ"; sen hezito, Armstrong respondis jese. La selektoj estis tenitaj sekrete ĝis tri tagoj poste, kvankam gazetaraj informoj estis estintaj cirkulantaj ekde pli frue tiun jaron ke li estis selektita kiel la "unua civila astronaŭto."[50] Armstrong estis fakte unu el du civilaj pilotoj selektitaj por la dua grupo; la alia estis Elliot See, ankaŭ iama ŝipa aviadisto.[51] See estis nomumita por komandi Gemini 9, sed mortiĝis en akcidento de T-38 en 1966 kiu ankaŭ okazigis la morton de la kolego Charles Bassett. Armstrong estos la unua usona civilulo en la spaco, sed la unua civilulo estis estinta Valentina Tereŝkova de Sovetunio, preskaŭ tri jarojn antaŭe. Estinte tekstila laboristo kaj amatora paraŝutisto, ŝi estis ene de Vostok 6 kiam ĝi estis lanĉita la 16an de Junio, 1963.[52]
Gemini programo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Projekto Gemini.
Gemini 8 |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gemini 8.
La skiptaskoj por Gemini 8 estis sciigitaj la 20-an de septembro 1965, kun Armstrong kiel komandanta piloto kaj David Scott kiel piloto. Scott estis la unua membro da la tria grupo de astronaŭtoj se temas pri ricevi ĉefan skiptaskon. La misio estis lanĉita la 16-an de marto 1966; ĝi devis esti la plej kompleksa tiam, kun rendevuo kaj aldokiĝo (ŝipokunigo) kun la senpilota Agena celveturilo, la dua usona eksterveturila agado (EVA) fare de Scott. En totalo, la misio estis planita por daŭri 75 horojn kaj 55 orbitojn. Post la Agena leviĝis ĉe la 10 a.m. EST (orienta tempo), la Titan II portanta Armstrong kaj Scott ekbruliĝis ĉe 11:41:02 a.m. EST, metante ilin en orbiton de kie ili sekvus la Agena.[53]
La rendevuo kaj unua iama aldokiĝo inter du kosmoŝipoj estis sukcese kompletigitaj post 6.5 horoj en orbito.[1] La kontakto kun la skipo estis intermita pro la manko de spurstacioj kovrantaj iliajn tutajn orbitojn. Sen kontakto kun la grundo, la garaĝita kosmoŝipo komencis ruliĝi, kaj Armstrong provis korekti tion per la Enorbita Manovra Sistemo (OAMS) de Gemini-kosmoŝipo. Sekvante la pli fruan konsilon de la misikontrolo, ili eldokiĝis, sed trovis ke la rulado pliiĝis danĝere ĝis la punkto kie ili turnis proksimume unufoje por sekundo, kio signifis ke la problemo estis en la orientiĝo-stirado de ilia Gemini. Armstrong decidis ke la nura procedurmaniero estis engaĝigi la revenkontrolan sistemon Reentry Control System (RCS) kaj malŝalti la OAMS. Misioreguloj diktis ke post kiam tiu sistemo estus enŝaltita, la kosmoŝipo devus reeniri ĉe la venonta ebla ŝanco. Estis poste opiniite ke difektita drataro faris ke unu el la reakciaj motoroj iĝis blokita en la ŝaltiga pozicio.[54]
En la astronaŭta oficejo ekzistis kelkaj homoj, plej precipe Walter Cunningham, kiuj publike deklaris ke Armstrong kaj Scott ignoris la pripaneajn procedurojn por tia okazaĵo, kaj ke Armstrong povus esti savinta la mision se li estus ŝaltinta nur unu el la du RCS-ringoj, rezervante la alian por aliaj misioceloj. Tiuj kritikoj estis senbazaj; neniuj paneproceduroj estis skribitaj kaj estis eble ŝalti nur ambaŭ RCS-ringojn, ne ĝuste nur unun aŭ la aliajn. Gene Kranz skribis, "la skipo reagis kiel ili estis trejnitaj, kaj ili reagis malĝuste ĉar ni trejnis ilin malĝuste." La misiaj planistoj kaj kontrolistoj malsukcesis rimarki ke kiam du kosmoŝipoj estas kunigitaj, ili devas esti konsideritaj kiel unu kosmoŝipo.[55]
Armstrong mem estis malkontenta[56] ke la misio estis fortranĉita, nuligante la plej multajn misiocelojn kaj senigante al Scott lian EVA-n.
Gemini 11 |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gemini 11.
La lasta tasko por Armstrong en Gemini estis kiel la helpa komandanta piloto por Gemini 11, anoncite du tagojn post la alteriĝo de Gemini 8. Trejnita por du flugoj, Armstrong estis tre sperta koncerne la sistemojn kaj estis pli en instrurolo[57] por la novula helpa piloto, William Anders. La lanĉo estis la 12-an de septembro 1966,[58] kun Pete Conrad kaj Dick Gordon surŝipe, kiuj sukcese kompletigis la misiocelojn, dum Armstrong funkciis kiel flugkomunikanto.
Post la flugo, la prezidanto Lyndon B. Johnson petis Armstrong kaj sian edzinon partopreni en 24-taga bonvola turneo de Sudameriko.[59] Por la turneo, kiu iris en 11 landojn kaj 14 gravajn grandurbojn, estis ankaŭ Dick Gordon, George Low, iliaj edzinoj, kaj aliaj registaraj funkciuloj. En Paragvajo, Armstrong impresis eminentulojn salutante ilin en ilia loka lingvo, la gŭarania;[60] en Brazilo li parolis pri la atingoj de la Brazil-naskita Alberto Santos-Dumont, kiu estis rigardita kiel venkinta super la fratoj Wright inter la unuaj aviadiloj per siaj 14 bis.[61]
Programo Apollo |
La 27-an de januaro 1967, la dato de la lanĉo de Apollo 1, Armstrong estis en Vaŝingtono, kun Gordon Cooper, Dick Gordon, Jim Lovell kaj Scott Carpenter por la subskribo de la Kosmospaca Traktato de Unuiĝintaj Nacioj. La astronaŭtoj babilis kun la kunvenintaj eminentuloj ĝis 6:45 p.m. kiam Carpenter iris al la flughaveno, kaj la aliaj estis resenditaj al la gastejo Georgetown Inn, kie ili ĉiuj trovis mesaĝojn por telefoni al la Pilotata Kosmoŝipo-Centro. Dum tiuj telefonalvokoj, ili aŭdis pri la mortoj de Gus Grissom, Ed White kaj Roger Chaffee. Armstrong kaj la grupo pasigis la reston de la nokto trinkante viskion kaj diskutante kio okazis.[62]
La 5-an de Aprilo, 1967, la saman tagon kiam la enketo pri Apollo 1 publikigis sian raporton pri la fajro, Armstrong kunvenis kun 17 aliaj astronaŭtoj por renkontiĝo kun Deke Slayton. La unua aĵo kiun Slayton menciis estis, "La uloj kiuj flugos la unuajn lunajn misiojn estas la uloj en tiu ĉambro."[63] Laŭ Eugene Cernan, Armstrong montris neniun reagon al la deklaro. Al Armstrong ĝi venis kiel neniu surprizo - la ĉambro estis plena da veteranoj de Gemini-projekto, la nuraj homoj kiuj povis flugi la lunajn misiojn. Slayton parolis pri la laŭplanaj misioj kaj nomis Armstrong al la rezervoskipo por Apollo 9, kiu en tiu stadio estis planita por esti mez-terorbita testilo de la kombinaĵo Luna modulo-Komando-/Klientservmodulo. Post dezajno kaj produktado prokrastoj en la Luna modulo (LM), Apollo 9 kaj Apollo 8 interŝanĝis skipojn. Surbaze de la normala skipa rotacioskemo, Armstrong estis komandonta en Apollo 11.[64]
Por doni al la astronaŭtoj sperton kun kiel la LM flugus al sia fina alteriĝanta descendon, NASA komisiis la entreprenon Bell Aircraft por konstrui du surlunajn esplorajn vehiklojn (Lunar Landing Research Vehicles), poste pliigitaj al tri surlunaj trejnveturiloj (LTV). Kromnomitaj la "Flying Bedsteads", ili simulis la unu-sesonon de la Luno de la gravito de la Tero uzante turboventuman motoron por apogi la ceterajn kvin-sesonojn de la pezo de la kosmoŝipo. La 6-an de majo 1968, proksimume 100 futojn (30 m) super la grundo, la kontroloj de Armstrong komencis degradi kaj la veturilo komencis bremsadon.[65] Li elĵetiĝis sekure (pli posta analizo indikis ke se li estus elĵetinta sin duonan sekundon poste, lia paraŝuto ne estus malfermiĝinta en tempo). Lia nura vundo estis mordaĵo de lia lango. Eĉ se li estis preskaŭ mortigita, Armstrong asertis ke sen la LLRV kaj LLTV, la alluniĝoj ne estus estintaj sukcesaj, ĉar ili donis al komandantoj valoran sperton en la konduto de allunigaj kosmoŝipoj.[66]
Apollo 11 |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Apollo 11.
Post kiam Armstrong funkciis kiel rezervkomandanto por Apollo 8, Slayton ofertis al li la postenon de komandanto de Apollo 11 la 23-an de decembro 1968, dum Apollo 8 orbitis la Lunon.[67] En renkontiĝo kiu ne fariĝis publika ĝis la publikigo de la biografio de Armstrong en 2005, Slayton rakontis al li ke kvankam la laŭplana skipo estis Armstrong kiel komandanto, luna modulpiloto Buzz Aldrin kaj komandmodula piloto Michael Collins, li ofertis la ŝancon anstataŭigi Aldrin per Jim Lovell. Post trapensado de ĝi dum unu tago, Armstrong diris al Slayton ke li restus ĉe Aldrin, ĉar li havus neniun malfacilecon laborante kun li kaj opinius ke Lovell meritis sian propran komandon. Anstataŭigado de Aldrin per Lovell igintus Lovell la Lunmodula Piloto, neoficiale la plej malsupra rangigita membro, kaj Armstrong ne povis pravigi loki Lovell, la komandanton de Gemini 12, en la numero 3a pozicio de la skipo.[68]
Renkontiĝo de marto 1969 inter Slayton, George Low, Bob Gilruth, kaj Chris Kraft determinis ke Armstrong estus la unua persono sur la Luno, en iu parto ĉar NASA-administrado vidis Armstrong kiel persono kiu ne havis grandan memon.[69] Gazetaŭdienco okazinta la 14-an de aprilo 1969, donis la dezajnon de la LM-budo kiel la kialo ke Armstrong estu la unua; la pordo malfermiĝis internen kaj dekstren, igante malfacile ke la luna modulpiloto, sur la dekstra flanko, elirus unue. Slayton aldonis, "Due, ĝuste laŭ pura protokolbazo, mi supozis ke la komandanto devus esti la unua ulo for ... mi ŝanĝis ĝin tuj kiam mi trovis ke ili havis la tempolinion kiu montris tion. Bob Gilruth aprobis mian decidon."[70] Dum ilia renkontiĝo, la kvar viroj ne sciis pri la elirkonsidero. La unua scio pri la renkontiĝo ekster la grupeto venis kiam Kraft skribis sian aŭtobiografion de 2001.[71]
La 16-an de julio 1969, Armstrong ricevis kreskolunon ĉizitan el polistireno de la grupogvidanto, Guenter Wendt, kiu priskribis ĝin kiel ŝlosilon al la Luno. Kiel revenaĵo, Armstrong donis al Wendt bileton por "spactaksio" "bona inter du planedoj".[72]
Veturo al la Luno |
Dum la lanĉo de Apollo 11, la koro de Armstrong atingis maksimuman rapidecon de 110 taktoj je minuto.[73] Li trovis la unuan fazon kiel la plej laŭta - multe pli brua ol la lanĉo de Gemini 8 Titan II - kaj la Apollo CSM estis relative ampleksa komparite kun la kapsulo de Gemini. Tiu kapablo moviĝi ĉirkaŭe estis suspektita por esti la kialo kial neniu el la skipo de Apollo 11 suferis de spacmalsano, dum membroj de antaŭaj skipoj estis suferintaj tion. Armstrong estis aparte feliĉa, ĉar li estis ema al movmalsano (kinetozo) kiel infano kaj povis travivi naŭzon post farado de longaj periodoj de aerakrobatio.[74]
La celo de Apollo 11 estis alteriĝi sekure pli ol veni malsupren kun precizeco en speciala loko. Tri minutojn antaŭ la luna devenbrulo, Armstrong notis ke krateroj pasis proksimume du sekundojn tro frue, kio signifis ke la Eagle (aglo) verŝajne tuŝos malsupren preter la laŭplana alteriĝa zono je pluraj mejloj.[75] Kiam la radaro Eagle atingis la surfacon, pluraj komputilaj eraralarmoj ekaperis. La unua estis alarmo de kodo 1202, kaj eĉ kun ilia ampleksa trejnado, nek Armstrong nek Aldrin estis konsciaj pri kion tiu kodo signifis. Ili senprokraste ricevis averton de CAPCOM Charles Duke en Houston laŭ kiu la alarmoj ne estis problemigaj; la 1202 kaj 1201 alarmoj estis kaŭzitaj de plurtaskado en la luna modulkomputilo. Kiel priskribite de Buzz Aldrin en la dokumenta In the Shadow of the Moon, la plurtaskado estis kaŭzita de sia propra kontraŭ-kontrol-lista elekto de forlasado de la aldokiĝa radaro dum la alteriĝoproceso, tiel ke la komputilo devis prilabori nenecesajn radarajn datenojn kaj oni ne havis sufiĉe da tempo por efektivigi ĉiujn taskojn, faligante malsupre prioritatajn taskojn. Aldrin deklaris ke li faris tion kun la celo faciligi re-kuniĝi kun la CM kies maldaŭrigo devus iĝi necesa, ne ekkomprenante ke ĝi kaŭzus la plurtaskadon.
Kiam Armstrong rimarkis ke ili estis direktiĝintaj al alteriĝa areo kiu laŭ li estis nesekura, li transprenis manan kontrolon de la LM, kaj provis trovi areon kiu ŝajnus pli sekura, irante pli longe for ol atendite, kaj pli longe ol la plej multaj simulaĵoj faris.[76] Tial, ekzistis afero de misikontrolo ke la LM havis malmulte fuelon.[77] Dum alteriĝado, Aldrin kaj Armstrong kredis ke ili havis proksimume fuelon por 40 sekundojn, inkluzive de la fuelo kiu povis esti ŝparita por la 20 sekundoj en la okazaĵo de haltigo.[78] Dum trejnado, Armstrong estis surteriginta la LTV kun malpli ol 15 sekundoj forlasitaj dum pluraj okazoj, kaj li ankaŭ estis memcerta ke la LM povis postvivi rektan falon de 50 futoj (15 m) se necese. Analizo post la misio montris ke ĉe alteriĝo ekzistis 45 ĝis 50 sekundoj da brulaĵo forlasitaj.[79]
La alteriĝo sur la surfaco de la Luno okazis plurajn sekundojn post 20:17:40 UTC la 20-an de Julio 1969,[80] en kiu tempo unu el tri 67-colaj (1.7 m) longaj sondiloj ligitaj al tri el la kvar gamboj de la Luna modulo faris kontakton kun la surfaco, panellumo ene de la LM lumiĝis, kaj Aldrin alvokis, "kontakto-lumo." Armstrong fermis la motoron for kaj diris, "ĉesigon." Kiam la LM ekvenis sur la surfacon, Aldrin diris, "Okay. Motorhalto", tiam ili ambaŭ vokis kelkajn post-alteriĝajn kontrol-objektojn. Post dek-sekunda paŭzo, Duke agnoskis la alteriĝon per, "Ni kopias vin malsupren, Eagle." Armstrong sciigis la alteriĝon al Misikontrolo kaj la mondon per la vortoj, "Houston, Tranquility Base ĉi tie. La Eagle (aglo) alteriĝis." Aldrin kaj Armstrong festis per rapida manpremo kaj frapeto sur la dorso antaŭ rapida reveno al la kontrollisto de taskoj necesaj por pretigi la lunan modulon por ke la lanĉiĝo el la Luno devus krizon disvolvigi dum la unuaj momentoj sur la lunsurfaco.[81][82][83] Post kiam Armstrong estis konfirminta tuŝ-malsupren, Duke re-agnoskis, kaj esprimis la timon de la flugregantoj: "Roger, ... Trankvilo. Ni kopias vin sur la tero. Vi estas grupo de uloj kiuj fariĝos bluaj. Ni spiras denove. Multan dankon."[78] Dum la alteriĝo, la korfrekvenco de Armstrong, ĉe unu momento, atingis 160 taktojn je minuto, laŭ la misia informo de NASA pri Apollo 11.[84]
Unua surluna piedirado |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Apollo 11#Lunsurfacaj operacoj.
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Kvankam la oficiala flugoplano de NASA postulis restadon de la ŝipanaro dum periodo antaŭ la eksterveturila agado, Armstrong petis ke la EVA estu translokigita al pli frue en la vespero, laŭ horo de Houston. Kiam Armstrong kaj Aldrin estis preta eliri, la lunmodulo de Apollo nome Eagle estis senpremigita, la pordo estis malfermita kaj Armstrong malsupreniris laŭ la ŝtuparo la unua.
Ĉe la piedo de la ŝtuparo Armstrong diris, "Mi eliros el la LEM nune" (reference al la lunmodulo de Apollo). Li poste turniĝis kaj markis sian maldekstran boton sur la luna surfaco je la 2:56 UTC de 21a de Julio, 1969,[85] poste li diris la famajn vortojn, "Tiu estas unu malgranda paŝo por homo, unu giganta paŝo por la homaro."[86]
Play media
Armstrong preparis sian faman epigramon de si mem.[87] En post-fluga gazetkonferenco, li diris ke li estis decidinta tiujn vortojn "ĝuste antaŭ lasi la LM [lunan modulon]."[88] En intervjuo de 1983 en Esquire, Armstrong klarigis al George Plimpton: "Mi ĉiam komprenis ke estis bona ŝanco esti kapabla reveni al la Tero, sed mi kredis ke la ŝanc oj de sukcesa tuŝo sur la luna surfaco estis ĉirkaŭ eĉ por mono kvindek–kvindek... Plej personoj ne konstatas kiel malfacila estis la misio. Tiele al mi ne ŝajnis ke estis multa bazo por pensi iom por diri se ni estus devintaj nuligi la surlunigon."[87] En 2012, lia frato Dean Armstrong plendis ke Neil estis montrinta al li noton kun desegno de la afero monatojn antaŭ la lanĉo,[89] kvankam la historiisto Andrew Chaikin, kiu estis intervjuinta la astronaŭton en 1988 por sia libro A Man on the Moon (homo sur Luno), disputis ke li estis plendante ke la diraĵo venis al li spontane dum la misio.[90]
Registroj de la elsendaĵo de Armstrong ne pruvis klare la anglalingvan nedifinan artikolon "a" antaŭ "man", tio estas "unu homo" anstataŭ "homo", kvankam la NASA kaj Armstrong mem insistis dum jaroj ke la statiko malklarigis ĝin. Armstrong estis asertinta ke li neniam estus farinta tian eraron, sed post ripetita aŭskultado de la registraĵoj, li finfine admitis ke li eble lasis fali la "a".[86] Li poste diris ke li "estus esperante ke la historio estus haviginta al mi la flekseblecon por lasi fali la silabon kaj kompreni ke ĝi estis certe intencita, eĉ se ĝi ne estis dirita — kvankam ĝi povus fakte okazi".[91]
Ekde tiam oni plendis, ke akustika analizo de la registraĵo pruvas la eston de la perdita "a";[86][92] Peter Shann Ford, aŭstrali-loĝanta komputilprogramisto, direktoris ciferecan kaj aŭdioanalizon kaj postulis ke Armstrong fakte diris "a man", sed la "a" estis neaŭdebla pro la limigoj de la komunika teknologio tiame.[86][93][94] Ford kaj James R. Hansen, rajtigita biografiisto de Armstrong, prezentis tiujn trovojn al Armstrong kaj al reprezentantoj de la NASA, kiuj kondukis siajn proprajn analizojn.[95] Armstrong trovis la analizo de Ford "konvinka."[96] Tamen, la artikolo de Ford estis publikigita en la retejo de Ford pli ol en duoble reviziita scienca gazeto, kaj lingvistoj David Beaver kaj Mark Liberman verkis pri sia propra skeptikismo pri la postuloj de Ford en la blogo Language Log.[97] Tiele, la transkriboj de la NASA plumontras la "a" interparenteze.[98] Duoble reviziita studo de 2016 denove konkludis ke estis Armstrong kiu estis inkludinta la artikolon.[99]
Kiam Armstrong faris sian proklamon, Voice of America estis reelsendita rekte tra la BBC kaj tra multaj aliaj stacioj tutmonde. La ĉirkaŭkalkulita tutmonda aŭskultantaro en tiu momento estis de 450 milionoj da aŭskultantoj,[100] el ĉirkaŭkalkulita tiama tutmonda loĝantaro de 3.631 mil milionoj da personoj.[101]
Ĉirkaŭ 20 minutojn post la unua paŝado, Aldrin aliĝis al Armstrong sur la luna surfaco kaj iĝis tiele la dua homo kiu piediris sur la Luno, kaj la duopo ekis siajn taskojn de esplorado pri kiel facile persono povas operacii sur la luna surfaco. Jam dekomence, ili senvualigis rememoran tabulon de sia flugo, kaj ankaŭ plantis la flagon de Usono. La flago uzita en tiu misio havis metalan bastoneton por teni ĝin horizontale el ties fosto. Ĉar la bastoneto ne estis tute etendita, kaj la flago estis estinta forte faldita kaj pakita dum la veturado, finfine la flago rezultis kun iome onda aspekto, kvazaŭ estus venteto.[102] En la fotoregistro de Apollo 11 estas nur kvin fotoj de Armstrong parte montrita aŭ respegulita. La misio estis planita jeminute, kaj la majoritato de fotaj taskoj estis plenumita de Armstrong per unusola fotilo Hasselblad.[103]
Post helpi munti la sciencan eksperimentan aparataron de Apollo, Armstrong piediris al tio kio estas nune konata kiel Orienta Kratero, 59 m oriente de la LM, nome la plej granda distanco veturita el la LM dum la misio. La fina tasko de Armstrong estis rememori al Aldrin lasi malgrandan aron de memoraĵoj pri la mortintaj sovetaj kosmonaŭtoj Juri Gagarin kaj Vladimir Komarov, kaj la kosmonaŭtoj de Apollo 1 nome Gus Grissom, Edward White kaj Roger B. Chaffee.[104] La tempo pasinta en EVA dum Apollo 11 estis ĉirkaŭ du horojn kaj duono, nome la plej mallonga el ajna de ses allunigaj misioj Apollo;[105] kaj ĉiuj el la postaj kvin allunigoj estis atribuitaj al laŭgradaj pli longaj periodoj de agadoj EVA — la ŝipanaro de Apollo 17, kompare, paŝis ĉirkaŭ 22 horojn esplore de la luna surfaco.[105]
En intervjuo de 2010, Armstrong klarigis ke la NASA limigis sian piediradon surlunan al du horoj ĉar ili estis necertaj kiel al kosmovestoj estos eltenantaj la ekstreman temperaturon de la Luno.[106]
En 2013, la fotaro de la gazeto Popular Science inkludis foton kiun Armstrong faris de Aldrin sed lia propra bildo estas videbla sur la kasko de Aldrin kiel unu el la plej bonaj kosmonaŭtaj memportretoj.[107]
Reveno al la Tero |
Post ili re-eniris en la LM, oni fermis kaj sigelis la pordon. Dum la preparo por la ekiro el la luna surfaco, Armstrong kaj Aldrin malkovris ke en siaj fortikaj kosmovestoj, ili estis rompintaj la ŝaltilon por la ascenda motoro; uzante parton de skribilo, ili ŝaltis la cirkvitan rompilon por funkciigi la lanĉosekvencon.[108] La luna modulo poste pluis al sia rendevuo kaj kuniĝis kun Columbia, nome la komanda kaj serva modulo. La tri kosmonaŭtoj revenis al la Tero kaj falis suben en la Pacifika Oceano, kie ili estis plukitaj de la aviadilŝipo USS Hornet (CV-12).[109]
Post esti liberigita el 18-taga kvaranteno por certigi ke ili ne elprenis infekton aŭ malsanon el la Luno, la ŝipanaro estis veturigita tra Usono kaj ĉirkaŭ la mondo kiel parto de 45-taga turneo "Giganta Salto". Armstrong poste partoprenis en la spektaklo de Bob Hope de 1969 por la USO, ĉefe por Vjetnamo.[110]
Poste el la 29a-31a de Oktobro, 1969, li kaj la resto de la kosmonaŭtoj de Apollo 11 vizitis la urbon Teherano, ĉefurbo de Irano, kie ili renkontiĝis kun la Ŝaho Mohammad Reza Pahlavi kaj la resto de la nacia reĝa familio.
En Majo 1970, Armstrong veturis al la Sovetunio por prezenti prelegon ĉe la 13a jara konferenco de la Internacia Komitato por Spaca Esplorado; post alveno en Leningradon el Pollando, li veturis al Moskvo kie li renkontiĝis kun la ĉefministro Aleksej Kosigin. Li estis la unua okcidentano kiu vidis la supersonan Tupolev Tu-144 kaj faris turneon por la Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin, kiun Armstrong priskribis kiel "iomete Viktoria laŭnature".[111] fine de la tago, li estis surprizita ĉar vidis iaman fimeton de la lanĉo de Sojuz 9 — Armstrong ne sciis ankoraŭ ke la misio estis okazinta, kvankam Valentina Tereŝkova estis estinta ŝia gasto kaj ŝia edzo, Andrijan Nikolajev, estis estinta en la kosmoŝipo.[112]
Postkariero |
Post la retiriĝo el NASA li ekde 1971 okupis profesoran postenon en la universitato de Cincinnati. De 1985 ĝis 1986 li estis en la nacia komisiono pri kosmoveturado, kaj en 1986 li fariĝis dua prezidanto de la komisiono ekzamenanta la eksplodon de la kosmoŝipo Challenger.
Instruado |
Dosiero:Neil Armstrong Hall of Engineering.png
Armstrong anoncis tuj post la flugo de Apollo 11 ke li ne planas flugi al la spaco denove.[113] Li estis nomumita Deputita Asocia Administranto por aeronaŭtiko de la Oficejo de Antaŭenira Esplorado kaj Teknologio, de la Agentejo por Antaŭenira Esplorprojektoj (ARPA), sed li servis en tiu posteno dum nur unu jaro, kaj rezignis el ĝi kaj el la NASA kiel tuto en 1971.[114]
Li akceptis instruan postenon en la Departemento de Aerospaca Inĝenierado ĉe la Universitato de Cincinnati,[115] decidinte al Cincinnati super aliaj universitatoj, inkludi sian alma mater, Purdue, ĉar ĝi havis malgrandan aerospacan departementon; li esperis ke la fakultatanoj ne estus ĝenataj de la fakto ke li venis rekte al la profesoreco havinte nur la usonan magistriĝon.[116] Li eklaboris dum li estis stacie ĉe Edwards jarojn antaŭe, kaj finfine kompletis ĝin post Apollo 11 pere de prezentado de informo pri variaj aspektoj de Apollo, anstataŭe tezon pri ŝajnigo de hipersona flugo. La oficiala labortitolo kiun li ricevis ĉe Cincinnati estis Universitata Profesoro de Aerospaca Inĝenierado. Post instrui dum ok jaroj, li rezignis en 1979 sen klarigi siajn tialojn por eliro.[117]
Esplorado pri akcidentoj de NASA |
Armstrong servis al du esploradoj pri kosmoflugaj akcidentoj. La unua estis en 1970, post Apollo 13, kie kiel parto de la stabanaro de Edgar Cortright, li produktis detalan kronologion de la flugo. Armstrong kontraŭis la rekomendon de la informo por re-desegni la oksigenujojn de la servomodulo, nome la fonto de la eksplodo.[118] En 1986, la Prezidento Ronald Reagan nomumis lin por la Komisio Rogers kiu esploris la katastrofon de la Kosmopramo Challenger de tiu jaro. Kiel vicparolanto, Armstrong estis zorge de la operacia flanko de la komisio.[119]
Negocaj aktivecoj |
Post Armstrong retiriĝis el la NASA en 1971, li agadis kiel proparolanto por kelkaj negocoj. La unua kompanio al kiu li sukcese alproksimiĝis estis Chrysler, por kiu li aperis en reklamado starte en Januaro 1979. Armstrong pensis, ke ili havis fortan inĝenieran divizion, kaj krome ili estis en financa malfacilo. Li poste agadis kiel parolanto por aliaj kompanoj, kiaj General Time Corporation kaj la Bankers Association of America. Li agadis kiel parolanto nur por usonaj negocoj.[120]
Kun parolantaj taskoj, li servis ankaŭ al stabanaro de direktoroj de kelkaj kompanioj, kiel Marathon Oil, Learjet, Cinergy (Cincinnati Gas & Electric Company), Taft Broadcasting, United Airlines, Eaton Corporation, AIL Systems kaj Thiokol.[121] Li aliĝis al stabanaro de Thiokol post li servis por la Komisio Rogers; fakte la Space Shuttle Challenger estis detruita pro problemo kun la Thiokol-fabrikitaj solidaj rakedaj elektropotenciloj. Li retiriĝis kiel parolanto de la stabanaro de EDO Corporation en 2002.[122]
Nordpolusa esplorado |
En 1985, profesia ekspediciestro Mike Dunn organizis veturon por porti la tiam "plej grandaj esploristoj" al la Norda Poluso. La grupo inkludis Armstrong, Edmund Hillary, ties filo Peter, Steve Fossett, kaj Patrick Morrow, kaj alvenis tien la 6an de Aprilo, 1985. Armstrong diris ke li estas scivolema vidi kiel aspektas la Norda Poluso el grunda nivelo, ĉar li estis vidinta ĝin nur el la Luno.[123]
Persona vivo |
Malkiel iamaj kosmonaŭtoj kiuj aktive serĉis politikajn karierojn post lasi NASA (kiel usonaj senatanoj John Glenn (D-OH, 1974–1999) kaj Harrison Schmitt (R-NM, 1977–1983)), Armstrong estis alproksimigita de politikaj grupoj el ambaŭ partioj, sed li malakceptis ĉiujn proponojn. Li priskribis siajn politikajn tendencojn kiel favoraj al la rajtoj de la ŝtatoj kaj malfavora al la fakto ke Usono agu kiel la "monda policano".[124]
Fine de la 1950-aj jaroj, Armstrong kandidatis je loka Metodisma eklezio por estri skoltan trupon. Demandite pri sia religia aliĝo, li etikedis sin kiel deisto.[125][126] Lia patrino poste diris ke la religiaj kredoj de Armstrong okazigis al ŝi penon kaj doloron en sia posta vivo ĉar ŝi estis pli religia.[127] Ankaŭ First Man: The Life of Neil A. Armstrong, lia oficiala biografio, priskribas lin kiel deisto.
En 1972, Armstrong estis bonvenigita en la urbo Langholm, Skotlando, nome la tradicia sidejo de la klano Armstrong; li estis farita la unua libera homo de la burgh, kaj deklaris feliĉe la urbon kiel sia hejmo.[128] La Pacjuĝisto legis el nevalida 400-jaraĝa leĝo kiu postulis lin pendumi ajnan Armstrong trovita en la urbo.[129]
En Novembro 1978, Armstrong estis laborante en sia farmo ĉe Lebanon (Ohio). Kiam li saltis el la malantaŭo de sia grenkamiono, lia nuptoringo kaptiĝis en la rado, forigante la pinton de la ringofingro de lia maldekstra mano. Li kolektis la vunditan fingron kaj metis ĝin en glacio, kaj kirurgoj religis ĝin ĉe la Juda Hospitalo de Louisville, Kentucky.[130] En Februaro 1991, unu jaron post la morto de sia patro, kaj naŭ monatojn post la morto de sia patrino, li suferis mildan koratako[[n dum li estis skiante kun amikoj ĉe Aspen (Koloradio).[131]
Armstrong edziĝis al sia unua edzino Janet Shearon la 28an de Januaro, 1956. Ties unua filo Eric naskiĝis en 1957, sekve de filino, Karen, en 1959. Karen mortiĝis pro cerba tumoro en Januaro 1962, kaj la dua filo de la paro nome Mark naskiĝis en 1963.[132] La unua edzino de Armstrong, nome Janet, divorcis el li en 1994, post 38 jaroj de geedzeco.[133] Li estis renkontinta sian duan edzinon, nome Carol Held Knight (n. 1945),[134] en 1992 je golfa konkurenco, kie ili estis sidintaj kune ĉe matenmanĝa tablo. Ŝi estis dirinta malmulte al Armstrong, sed du semajnojn poste ŝi ricevis alvokon el li demandante kion ŝi estis farante — ŝi respondis ke ŝi esttis forhakinta ĉerizarbon; 35 minutojn poste Armstrong estis ĉe ŝi helponte. Ili geedziĝis la 12an de Junio, 1994, en Ohio, kaj poste ili havis duan ceremonion, ĉe Ranĉo San Isidro, en Kalifornio. Li loĝis en Indian Hill (Ohio).[135]
Armstrong estas ĝenerale referencata kiel "reluctant" (obstina) usona heroo. John Glenn, la unua usonano kiu orbitis la Teron, rememoris pri la legendan humilecon de Armstrong. "Li ne sentis kiel li devus ĉarlatani sin mem," diris la iama senatano el Ohio al la CNN.[136] "Li estis humila persono, kaj tiele li restis post sia alluna flugo, same kiel antaŭe."
Post 1994, Armstrong malakceptis ĉiujn petojn de aŭtografoj ĉar li estis konstatinta ke liaj subskribitaj aĵoj estis vendataj kontraŭ grandaj monkvantoj kaj ke multaj falsaĵoj estis cirkulantaj; la petoj kiujn li estis ricevinta siavice ricevis formulan leteron kiel respondo, kiu diris ke li estis ĉesinta subskribi ion ajn. Kvankam lia ne-aŭtografa decido estis bone konata, la aŭtoro Andrew Smith observis ke personoj ĉe la 2002 Reno Air Races ankoraŭ klopodis akiri subskribon, kaj unu persono eĉ asertis, "Se vi ŝovas ion sufiĉe proksime al li antaŭ lia vizaĝo, li subskribos."[137] Li ankaŭ ĉesis sendi gratulajn leterojn al novaj skoltoj Eagle Scouts, ĉar li kredis ke tiuj leteroj estis venintaj el personoj kiiuj ne konas la skoltojn persone.[138]
Uzado de la nomo, bildo, kaj famaj citaĵoj de Armstrong okazigis al li problemojn laŭlonge de la jaroj. MTV deziris uzi lian citaĵon por sia nune-fama identeca priskribo de Apollo 11 surteriĝo kiam ĝi estis lanĉita en 1981, sed li malakceptis.[139] Armstrong jurprocesis kontraŭ la fama entrepreno de gratulkartoj Hallmark Cards en 1994 post ili estis uzanta lian nomon kaj registron de lia citaĵo "unu malgranda paŝo" en kristnaska ornamaĵo sen permeso. La procezo estis forigita el tribunalo[140] kontraŭ nediskonigita monkvanto kiun Armstrong donacis al Purdue.[141]
En Majo 2005, Armstrong vidiĝis ene de malofta jura disputo kun sia barbiro de 20 jaroj, nome Mark Sizemore.[142] Post fortondi la hararon de Armstrong, Sizemore vendis iome el ĝi al kolektanto por 3,000 usonaj dolaroj sen kono aŭ permeso de Armstrong.[143] Armstrong minacis per jura agado kontraŭ Sizemore se li ne revenigis la hararon aŭ donacis la enspezon al bonfara organizo elektita de Armstrong. Sizemore, malkapabla revenigi la hararon, decidis donaci la enspezon al bonfara organizo elektita de Armstrong.[144]
Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj, Armstrong estis la celo de trompinformo ke li estis konvertinĝinta al Islamo aŭskultinta la azanon, nome la islama alvoko al preĝo, dum li piediris surlune. La kantisto el Indonezio Suhaemi verkis kanton nome "Gema Suara Adzan di Bulan" ("La resonan sono de la preĝalvoko sur la Luno") kiu priskribis la supozitan konverton de Armstrong; la kanto estis amplekse diskonigita en variaj publikaĵoj pri novaĵoj el Ĝakarto en 1983.[145] Aliaj similaj trompinformaj historioj estis vidataj en Egiptio kaj Malajzio. En Marto 1983, la Usona Ministerio por Eksterlandaj Aferoj respondis per la publikigo de tutmonda mesaĝo al islamanoj dirante ke Armstrong "ne konvertiĝis al Islamo".[146] Tamen, la trompinformo ne estis komplete silentigita; ĝi surfaciĝis foje dum la venontaj tri jardekoj. Parto de la konfuzo povus deveni el la simileco inter la usona loĝloko de Armstrong en Lebanon (Ohio), kaj la lando Libano (Lebanon, en angla lingvo), kiu havas majoritatan loĝantaron de islamanoj.[146][147]
Malsano kaj morto |
Armstrong suferis ĉirkaŭigan kirurgion ĉe la koronariaj arterioj la 7an de Aŭgusto, 2012, por liberigi ŝtopitajn koronariajn arteriojn.[148] Kvankam oni informis ke li bone estis rekuperanta sin,[149] li disvolvigis komplikaĵojn en la hospitalo kaj mortiĝis en la 25a de Aŭgusto, en Cincinnati, Ohio.[3] Post sia morto, Armstrong estis priskribita, en dokumento elsendita de la Blanka Domo, kiel "inter la plej grandaj el usonaj herooj — ne nur de sia tempo, sed de ĉiuj tempoj".[150][151] Tiu dokumento poste diris ke Armstrong estis portinta la aspirojn de la usonaj civitanoj kaj ke li estis haviginta "momenton de homara atingo kiu neniam estos forgesita."[152]
Lia familio publikigis dokumenton priskribante Armstrong kiel "obstina usona heroo [kiu estis] servinta sian nacion fiere, kiel ŝiparmea militpiloto, testopiloto, kaj astronaŭto... Kvankam ni bedaŭras la perdon de tre bona homo, ni ankaŭ celebras sian rimarkindan vivon kaj esperas ke ĝi utilu kiel ekzemplo al junuloj ĉirkaŭ la tuta mondo por labori forte kaj realigi siajn sonĝojn, por esti emaj esplori kaj puŝi la limojn, kaj sindoneme servi aferojn pli grandaj ol si mem. Por tiuj kiuj povas demandi kion ili povas fari por honori Neil, ni havas simplan peton. Honoru lian ekzemplo de servo, plenumo kaj modesto, kaj la venontan fojon ke vi piediru subĉiele dum klara nokto kaj vidu la lunon kiu ridetas al vi, pensu pri Neil Armstrong kaj okulsigni al li."[153] Tio okazigis multajn reagojn, kiaj la kradvorto en Twitter "#WinkAtTheMoon" (okulsignu la lunon).[154]
La kolego de Armstrong en la misio de Apollo 11, nome Buzz Aldrin, diris ke li estis "profunde tristigita de la forpaso. Mi scias ke mi estas aligita de milionoj de aliaj kiuj bedaŭras la forpaso de vera usona heroo kaj de la plej bona piloto kiun mi iam konis. Mi ege estis esperinta ke la 20an de Julio, 2019, Neil, Mike kaj mi estus stare kune por rememori la 50an Jariĝon de nia surluniĝo... Bedaŭrinde, tio ne okazos."[155][156] La piloto de la komand-serva modulo de Apollo 11 nome Michael Collins diris, pri Armstrong, "Li estis la plej bona, kaj li mankos al mi terure."[157][158] La administranto de la NASA nome Charles Bolden diris ke: "Dum estos historiaj libroj, Neil Armstrong estos inkludita en ili, rememorita ĉar faris la unuan homan paŝon sur mondo trans tiu nia".[159][160]
Okazis funebro honore al Armstrong la 13an de Septembro ĉe la Vaŝingtona Nacia Katedralo, kies Spaca Fenestro priskribas la mision de Apollo 11 kaj tenas tranĉaĵon de roko de la Luno meze de sia vitraĵaj paneloj.[161] Ĉeestis la kolegoj de Armstrong en la Apollo 11, nome Michael Collins kaj Buzz Aldrin; Eugene A. Cernan, komandanto de la misio de Apollo 17 kaj lasta homo kiu piediris sur la Luno; kaj iama Senatano kaj astronaŭto John Glenn, nome la unua usonano kiu orbitis la Teron. En funebra laŭdo, Charles Bolden diris, "Neil ĉiam estos rememorata ĉar faris homan unuan malgrandan paŝon al mondo trans tiu nia propra, sed estis la kuraĝo, gracio, kaj humileco kiujn li montris tra sia tuta vivo estas kio plialtigis lin super la steloj." Eugene Cernan rememoris la alproksimiĝon de Armstrong al la Luno havante malmultan fuelon: "Kiam la aparato diris malplenon ni ĉiuj scias ke estas galjono aŭ du lasitaj en la ujo!" Diana Krall kantis la kanton "Fly Me to the Moon". Michael Collins kondukis preĝojn. Aldrin kaj Collins foriris tuj post la evento. La komandanto de Apollo 15, nome David Scott, parolis al la gazetaro; li rememoris la mision de Gemini 8 kun Armstrong kiam li parolis, eble por la unua fojo, pri incidento en kiu gluo verŝiĝis sur sia harniso kaj evitis ke ĝi fermiĝu ĝuste minutojn antaŭ la pordo devis esti sigelita aŭ la misio haltigita. Armstrong tiam alvokis la helpan piloton Pete Conrad kiu solvu la problemon, kion li faris, por pluigi la mision sen haltigi la reenan kalkulon. "Tio okazis ĉar Neil Armstrong estis teamema, li ĉiam laboris enkalkulante la teamon."[161]
La 14an de Septembro, la kremaciitaj restaĵoj de Armstrong estis disigitaj en la Atlantika Oceano dum ceremonio de mara entombigo sur la ŝipo Philippine Sea.[162] Flagoj estis metitaj duonhise en la tago de la funebro de Armstrong.[163]
Armstrong en Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas mirindaĵojn kaj fine prezentas la historian gravon de Armstrong, kiu iĝos venonta ĉiĉerono:
|
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Gemini 1965–1966. Spacecollection.info. Alirita 14a de Majo, 2011.
↑ “Neil Armstrong's Death—a Medical Perspective”, Scientific American. Alirita 30a de Decembro, 2012..
- ↑ 3,03,1"Space legend Neil Armstrong dies", CNN. Kontrolita 30a de Decembro, 2012.
↑ History of Wapakoneta (or is it Wapaghkonnetta?). City of Wapakoneta, Ohio. Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
- ↑ 5,05,1Hansen 2005, pp. 49–50.
↑ . Distant Irish relatives mourn moonwalker Neil Armstrong (27a de Aŭgusto, 2012). Alirita 26a de Marto, 2015.
↑ . Ulster Scots' Eagle fails to take off (28a de Majo, 2004). Alirita 26a de Marto, 2015.
↑ "Neil Armstrong grants rare interview to accountants organization", CBC News, 24a de Majo, 2012. Kontrolita 24a de Majo, 2012.
↑ Project Apollo: Astronaut Biographies. NASA. Alirita 12a de Majo, 2011.
↑ KOESTLER-GRACK, Rachel A.. (2009) Neil Armstrong. Gareth Stevens. ISBN 1-4339-2147-2.
↑ "Distinguished Eagle Scouts" (PDF). Boy Scouts of America. [1] Alirita la 23an de Majo, 2016.
↑ "Apollo 11 - Day 3, part 2: Entering Eagle - Transcript". NASA. [2]. Alirita la 23an de Majo 2016.
↑ "World Scouting salutes Neil Armstrong". World Organization of the Scout Movement. [3] Alirita la 27an de Julio, 2015.
↑ Hansen 2005, pp. 55–56.
↑ Hansen 2005, pp. 68–78.
↑ Hansen 2005, pp. 79–85.
↑ Hansen 2005, p. 90.
↑ Hansen 2005, pp. 92–93.
↑ Hansen 2005, p. 95.
↑ Hansen 2005, p. 96.
↑ Hansen 2005, p. 112.
↑ Hansen 2005, p. 118.
↑ Hansen 2005, p. 62.
↑ "The Beginning". internacia retejo de Phi Delta Theta. [4] Alirita la 24an de Aprilo, 2017.
↑ "Prominent Members of Kappa Kappa Psi". Kappa Kappa Psi. [5] Alirita la 3an de Majo, 2011.
↑ Hansen 2005, p. 118.
↑ Hansen 2005, pp. 124–127.
↑ Hansen 2005, p. 128.
↑ Hansen 2005, pp. 161–164.
↑ "Biographical Data: Neil A. Armstrong". NASA. Aŭgusto 2012. [6] Alirita la 24an de Aprilo 2017.
↑ "Biography: Neil A. Armstrong". NASA (John H. Glenn Research Center). Marto 2008. [7] Alirita la 24an de Aprilo 2017.
↑ An Act to Redesignate the Dryden Flight Research Center as the Neil A. Armstrong Flight Research Center and the Western Aeronautical Test Range as the Hugh L. Dryden Aeronautical Test Range [8] Alirita la 5an de Majo 2017.
↑ Hansen 2005, pp. 119–120.
↑ Hansen 2005, p. 122.
↑ Hansen 2005, p. 134.
↑ Creech, Gray (15a de Julio, 2004). "From the Mojave to the Moon: Neil Armstrong's Early NASA Years". NASA. [9] Alirita la 5an de Majo, 2017.
↑ Hansen 2005, pp. 134–136.
↑ Hansen 2005, p. 145.
↑ Hansen 2005, p. 145.
↑ Hansen 2005, pp. 178–184.
↑ Hansen 2005, pp. 184–189.
↑ Hansen 2005, pp. 138–139.
- ↑ 43,043,1Hansen 2005, pp. 189–192.
↑ Hansen 2005, p. 178.
↑ Hansen 2005, p. 210.
↑ "Biographical Data: Neil A. Armstrong". NASA. Aŭgusto 2012. [10] Alirita la 6an de Majo 2017.
↑ Hansen 2005, p. 173.
↑ Hansen 2005, p. 195.
↑ Hansen 2005, pp. 195–204.
↑ Hansen 2005, pp. 201–202.
↑ "Elliot M. See, Jr.". NASA. [11] Alirita la 6an de Majo, 2017.
↑ "Valentina Vladimirovna Tereshkova (Born March 6, 1937)". Adm.yar.ru. [12] Alirita la 6an de Majo, 2017.
↑ Hansen 2005, ch. 19.
↑ . The abbreviated flight of Gemini 8. Boeing (March 2006). Arkivita el la originalo je 12a de Aŭgusto, 2011. Alirita 14a de Majo, 2011.
↑ Kranz, p. 174.
↑ Hansen 2005, p. 274.
↑ Hansen 2005, pp. 292–293.
↑ Gemini-XI. NASA (Kennedy Space Center). Alirita July 24, 2010.
↑ Hansen 2005, pp. 296–297.
↑ Hansen 2005, p. 298.
↑ Santos Dumont In France 1906–1916. Earlyaviators.com. Alirita 19a de Majo, 2011.
↑ LOVELL, Jim. (2000) Apollo 13. Houghton Mifflin, p. 24–25. ISBN 0-618-05665-3.
↑ Cernan, Eugene; Davis, Don (1999). The Last Man on the Moon. New York: St Martin's Griffin. p. 165. ISBN 0-312-26351-1.
↑ Hansen 2005, pp. 312–313.
↑ Hansen 2005, p. 330.
↑ Hansen 2005, p. 334.
↑ Nelson 2009, p. 17
↑ Hansen 2005, p. 338
↑ Hansen 2005, ch. 25.
↑ Expeditions to the Moon, chapter 8, p. 160.
↑ Hansen 2005, p. 373.
↑ Hansen 2005, p. 407
↑ Hansen 2005, p. 410
↑ Hansen 2005, pp. 411–412.
↑ SMITH, Andrew. (2006) Moon Dust. Bloomsbury. ISBN 0-7475-6369-1.
↑ Chaikin 1995, p. 199.
↑ Chaikin 1995, p. 198.
- ↑ 78,078,1Chaikin 1995, p. 200
↑ (Novembro 1969) “9.8.3 Gaging System Performance”, Apollo 11 Mission Report. NASA.
↑ . The First Lunar Landing, time 109:45:40. Tiu estis la tempo de sondila kontakto; la preciza tempo de alteriĝo estas malfacile determinebla, ĉar Armstrong diris ke la surteriĝo estis "tre milda" kaj "estas malfacila diri kiam ni surgrundiĝis."
↑ . The First Lunar Landing, time 1:02:45. Alirita 30a de Novembro, 2007.
↑ Mission Transcripts, Apollo 11 AS11 PA0.pdf. Alirita 30a de Novembro, 2007.
↑ Apollo 11 Mission Commentary 7-20-69 CDT 15:15 – GET 102:43 – TAPE 307/1.
↑ SA Apollo 11 Mission Report.
↑ HARLAND, David. (1999) Exploring the Moon: The Apollo Expeditions. ISBN 1-85233-099-6.
- ↑ 86,086,186,286,3. One Small Misstep: Neil Armstrong's First Words on the Moon. Snopes.com (Oktobro 2006). Alirita 19a de Septembro, 2009.
- ↑ 87,087,1Plimpton, George, "Neil Armstrong's Famous First Words", Esquire, Decembro 1983, paĝoj 113–118.
↑ Apollo 11 Post Flight Press Conference, 16 September 1969. Alirita 24a de Julio 2015. “Yes, I did think about it. It was not extemporaneous, neither was it planned. It evolved during the conduct of the flight and I decided what the words would be while we were on the lunar surface just prior to leaving the LM.”.
↑ "Neil Armstrong's family reveal origins of 'one small step' line", The Telegraph, 30a de Decembro 2012. Kontrolita 24a de Julio 2015.
↑ Neil Armstrong Didn't Lie About 'One Small Step' Moon Speech, Historian Says (4a de Januaro 2013). Alirita 24a de Julio 2015.
↑ NICKELL, Duane S.. (2008) Guidebook for the scientific traveler: visiting astronomy and space. Rutgers University Press. ISBN 978-0-8135-4374-1.
↑ Goddard, Jacqui, "One small word is one giant sigh of relief for Armstrong", The Times, 2a de Oktobro, 2006. Kontrolita 31a de Decembro, 2012.
↑ . Electronic Evidence and Physiological Reasoning Identifying the Elusive Vowel "a" in Neil Armstrong's Statement on First Stepping onto the Lunar Surface. CollectSpace.com (17a de Septembro, 2006). Alirita 28a de Aŭgusto, 2007.
↑ "Software Finds Missing 'a' in Armstrong's Moon Quote", CNN.com, 1a de Oktobro, 2006.
↑ Smith, Veronica, "Armstrong's Moon landing speech rewritten", Cosmos Magazine, 2a de Oktobro, 2006. Kontrolita 29a de Aŭgusto, 2007.
↑ Carreau, Mark, "High-tech analysis may rewrite space history", Houston Chronicle, 29a de Septembro, 2006. Kontrolita 30a de Septembro, 2006.
↑
- Language LogOne small step backwards. (including audio)
- Language LogOne 75-millisecond step before a "man".
- Language LogArmstrong's abbreviated article: the smoking gun?.
- Language LogArmstrong's abbreviated article: notes from the expert.
- Language LogFirst Korean on the moon!.
- Language LogWhat Neil Armstrong said.
↑ . One Small Step, time 109:24:23. Alirita 18a de Decembro, 2012.
↑ (2016) “Revisiting Neil Armstrong's Moon-Landing Quote: Implications for Speech Perception, Function Word Reduction, and Acoustic Ambiguity”, PLoS ONE 11. doi:10.1371/journal.pone.0155975.
↑ HEIL, Alan L.. (2003) Voice of America: A History. ISBN 0-231-12674-3.
↑ Information Please world statistics. Alirita 2a de Oktobro, 2007.
↑ Greene, Nick. "A Lunar Odyssey". Apollo 11 Mission. About.com. p. 3. [13] Alirita en la 28a de Aŭgusto, 2007.
↑ "AS11-40-5886" Apollo Lunar Surface Journal. 2a de Marto, 2010. Konsultita la 13an de Majo, 2011.
↑ EASEP Deployment and Closeout. Apollo Lunar Surface Journal. NASA (1995). Alirita 28a de Marto, 2014.
- ↑ 105,0105,1Summary Data on Apollo Missions. NASA. Alirita 20a de Majo, 2011.
↑ Neil Armstrong Explains His Famous Apollo 11 Moonwalk. Space.com. Alirita 14a de Oktobro, 2013.
↑ Best Astronaut Selfies. Popular Science Magazine. Alirita 27a de Decembro, 2013.
↑ Hansen 2005, pp. 489–490
↑ Apollo 11 Command and Service Module (CSM). NASA. Alirita 26a de Aŭgusto, 2012.
↑ Hansen 2005, p. 580.
↑ Hansen 2005, p. 583.
↑ Hansen 2005, pp. 582–584.
↑ . The Moon Walkers: Twelve Men Who Have Visited Another World. Guardian.co.uk (10a de Julio, 2009). Alirita 3a de Majo, 2011.
↑ Hansen 2005, p. 584.
↑ Neil Armstrong Remembered (en-US). Alirita 2015-11-28.
↑ Apollo 11 Crew Information. Apollo 11 Lunar Surface Journal. NASA (1a de Novembro, 2005). Alirita 28a de Aŭgusto, 2007.
↑ Hansen, pp. 590–594.
↑ Hansen, pp. 600–603.
↑ Hansen, pp. 610–616.
↑ Hansen, p. 595.
↑ Hansen, pp. 596–598.
↑ "EDO Corporation CEO James M. Smith to become Chairman upon retirement of Neil A. Armstrong" (Press release). EDO Corporation. 8a de Februaro, 2000. Arkivita el la originalo la 17an de Oktobro, 2006. [14] Alirita la 1an de Julio, 2006.
↑ When Neil Armstrong and Edmund Hillary Took a Trip to the North Pole (2013-08-27). Alirita 2016-05-19.
↑ Hansen 2005, pp. 600–601.
↑ HANSEN, James R.. (2005) First Man: The Life of Neil A. Armstrong. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-8171-3. “It is clear that by the time Armstrong returned from Korea in 1952 he had become a type of deist, a person whose belief in God was founded on reason rather than on revelation, and on an understanding of God's natural laws rather than on the authority of any particular creed or church doctrine. While working as a test pilot in Southern California in the late 1950s, Armstrong applied at a local Methodist church to lead a Boy Scout troop. Where the form asked for his religious affiliation, Neil wrote the word "Deist."”.
↑ Sydney SpaceNet Events. sydney.edu.au.
↑ HANSEN, James R.. (2005) First Man: The Life of Neil A. Armstrong. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-8171-3. “[Neil Armstrong's mother] wrote on October 27, 1969, to a Methodist minister in Iowa ..."but when he was a senior in high school, and even more in college, he began wondering about the truth of Jesus Christ. I felt sure he was praying less ... [Today] he is not teaching his own two fine sons about Jesus Christ. This fact causes a million swords to be pierced through my heart constantly."”.
↑ Johnston, Willie, "Recalling Moon man's 'muckle' leap", BBC News, 20a de Julio, 2009. Kontrolita 20a de Julio, 2009.
↑ Hansen 2005, p. 13.
↑ HANSEN, James R.. (2005) First Man: The Life of Neil A. Armstrong. Simon & Schuster.
↑ Hansen 2005, pp. 639–640.
↑ "Neil Armstrong, First Man on Moon, Dies at 82", A+E Networks. Kontrolita 28a de Aŭgusto, 2012.
↑ Schorn, Daniel, "Being The First Man On The Moon", 60 Minutes, CBS News, 2a de Julio, 2006. Kontrolita 9a de Januaro, 2011.
↑ Cain, Pat, "Carol Held Knight: Neil Armstrong's Wife, Family Survive (Photos)", 25a de Aŭgusto, 2012. Kontrolita 16a de Septembro, 2012.
↑ Johnston, John, "Neil Armstrong, Reluctant Hero", The Cincinnati Enquirer, 18a de Julio, 1999.
↑ Birjees S Hussain: One final leap for Neil .... gulftoday.ae (August 31, 2012). Alirita 27a de Novembro, 2012.
↑ Smith 2005, p. 134.
↑ Hansen 2005, p. 623.
↑ Anson, Robert Sam, "Birth of an MTV Nation", Vanity Fair, Novembro 2000.
↑ Hansen 2005, p. 628.
↑ "Neil Armstrong, Hallmark Settle", Chicago Tribune, 2a de Decembro, 1995. Kontrolita 19a de Majo, 2011.
↑ One Small Snip Of Hair.... Alirita 2015-07-20.
↑ "Armstrong, barber in fight over locks", Dayton Daily News, 1a de Junio, 2005. Kontrolita 17a de Majo, 2011.
↑ . Barber Sold Neil Armstrong's Hair. About.com (5a de Junio, 2005). Alirita 29a de Aŭgusto, 2007.
↑ ABRAMSON, Glenda. (2005) Religious Perspectives in Modern Muslim and Jewish Literatures, RoutledgeCurzon Studies in Arabic and Middle-Eastern Literatures 8. Psychology Press. ISBN 0-415-35021-2.
- ↑ 146,0146,1Hansen 2005, pp. 630–631.
↑ Neil Armstrong never converted to Islam!. The Arab Digest (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 13a de Oktobro, 2012.
↑ Armstrong, First Man on the Moon, Recovering From Heart Surgery. Reuters. Alirita 8a de Aŭgusto, 2012.
↑ H. Maugh II, Thomas, "Neil Armstrong recovering well after cardiac bypass surgery", Los Angeles Times, Tribune Company, 9a de Aŭgusto, 2012. Kontrolita 5a de Januaro, 2014.
↑ President Obama's Statement on Neil Armstrong's Death. Wall Street Journal (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 26a de Aŭgusto, 2012.
↑ "Neil Armstrong, First Man on Moon, Dies at 82", The New York Times, 25a de Aŭgusto, 2012. Kontrolita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ Statement by the President on the Passing of Neil Armstrong. The White House, Office of the Press Secretary. Alirita 26a de Aŭgusto, 2012.
↑ Family Statement Regarding the Death of Neil Armstrong. NASA (August 25, 2012). Alirita August 26, 2012.
↑ Twitter #WinkAtTheMoon (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ Buzz Aldrin on Twitter about passing of Neil Armstrong. twitter.com (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ Buzz Aldrin's Official Statement on the Passing of Neil Armstrong (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ Neil Armstrong: 1930–2012. NASA (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ . The Neil Armstrong I knew—and flew with. Washington Post (12a de Septembro, 2012). Alirita 13a de Septembro, 2012.
↑ NASA Administrator Statement on Neil Armstrong's Death. NASA (25a de Aŭgusto, 2012). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
↑ US space pioneer Neil Armstrong dies at 82 – Americas. Al Jazeera English. Alirita 26a de Aŭgusto, 2012.
- ↑ 161,0161,1. Above the stars now. Al Jazeera English (15a de Septembro, 2012). Alirita 26a de Septembro, 2012.
↑ Neil Armstrong Laid to Rest in Atlantic. NASA. Alirita 14a de Septembro, 2012.
↑ Obama orders flags at half-staff for Neil Armstrong. USA Today (27a de Aŭgusto, 2012). Alirita 13a de Januaro, 2013.
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 128.
Bibliografio |
- Cambridge Biographical Dictionary (1990). Cambridge: Cambridge University Press.
- Chaikin, Andrew (1995). A Man on the Moon : The Voyages of the Apollo Astronauts. Penguin books. ISBN 978-0140241464.
- Cornish, Scott; Rahman, Tahir; McLeon, Bob; Havekotte, Ken; Reznikoff, John. "Neil Armstrong Signature Exemplars". CollectSpace.com. Retrieved May 14, 2011.
- Francis, French; Burgess, Colin (2007). "A Challenging Journey to Tranquility, 1965–1969". In the Shadow of the Moon.
- Hansen, James R. (2005). First Man: The Life of Neil A. Armstrong. Simon & Schuster. ISBN 978-0743256315.
- Jones, Eric (1995). "One Small Step". Apollo 11 Lunar Surface Journal. NASA. Retrieved May 14, 2001.
- Kranz, Gene (2000). Failure is not an Option: Mission Control From Mercury to Apollo 13 and Beyond. Simon & Schuster. ISBN 978-0783556758.
- Nelson, Craig (2009). Rocket Men: The Epic Story of the First Men on the Moon. New York, New York: John Murray. ISBN 978-0-670-02103-1.
- Smith, Andrew (2005). Mondust: In Search of the Men Who Fell to Earth. London: Bloomsbury. ISBN 0-7475-6368-3.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala biografio de Armstrong fare de NASA
Neil Armstrong Commemorative Website – University of Cincinnati
Neil Armstrong en la Interreta filma datumbazo (angle)- FBI file on Neil Armstrong
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neil Armstrong en la angla Vikipedio.