Bennebroek
Bennebroek estas antaŭa komunumo en la sudo de la nederlanda provinco Norda Holando kun 5.130 loĝantoj (stato: 1-a de januaro 2006). La komunuma tereno ampleksas 1,75 km². Bennebroek tiel laŭterene estas la plej malgranda komunumo de Nederlando. Je la 1-a de januaro 2009 Bennebroek aliĝos al la komunumo Bloemendaal (Noord-Holland).
Bennebroek estas la naskiĝurbo de la nederlanda Esperantisto kaj anarkisto Kees de Klerk.