Silento





La Discrétion 1820s.jpg


Silento estas senbrueco, sensoneco, do la foresto de ĉia aŭdebla aervibrado. Silenti ne nur signifas "ne brui", sed ankaŭ "ne paroli". En figura senco "silenti" estas uzata por "sin ne montri", "ĉesi".



Lake mapourika NZ.jpeg


Absoluto silento estas sentata kiel stato malagrabla, ankaŭ pro la manka akustika orientado. Ĝi povas sekvigi malhelpon de penskapablo kaj kaŭzi halucinojn, do ekz. en la Camera silens (latine "silentanta ĉambro) silento estas uzata kiel torturmetodo.


Silento en la senco de agrabla foresto de bruo, povas plialtigi koncentradon, laborpovon kaj bonfarton.


Mondvaste konata kaj en multaj ŝtatoj leĝe garantiita estas la "rajto silenti" en proceduroj. Per tio ekzemple memkulpigo aŭ kulpigo kontraŭ familiano estas malebligitaj.


En multaj religioj, ekz. en Budhismo kaj Taoismo, silento tre gravas, aparte se la ekleziulo aŭ la kredantoj koncentriĝu, ekzemple dum la preĝo aŭ medito.





Vidu ankaŭ |



Ruhe.jpg




  • Kategorio Silento en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Silento en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Muta filmo


  • Tra l' silento, poemaro de Edmond Privat


  • La silento de la ŝafidoj, romano, filmo


  • Silento, romano de Syuusaku Endoo




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51