Gyula Faigel
Gyula FAIGEL [djula fajgel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Faigel Gyula estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).
Gyula Faigel [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1954 en Ormosbánya.
Biografio |
Gyula Faigel frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1974-1979. Post 2 jaroj li doktoriĝis. Li komencis sian karieron en filio de MTA. Inter 1985-1987 li esploris en Atlanta (Georgio). Li instruas ankaŭ en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝas precipe pri Ikso-radioj, Gama-radiado kaj hologramo. Li ricevis diversajn premiojn inter 1989-1999.
Verkaro (elekto) |
Structure Study of Fe-B and Fe-Ni-B Systems (1985)
X-ray Holography with Atomic Resolution (1996)
Egyedi molekulák atomi szerkezetének leképezése: álom vagy realitás? (2008)
Fontoj |
- biografio hungare
- la koncerna teksto estas legebla en la 72-a paĝo