Decembro de 2018
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
| 30 | 31 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2018:
- 31-a de decembro
Almenaŭ 33 homoj estis mortigitaj en eksplodo en loĝejo en Magnitogorsk.
- 26-a de decembro
Japanio decidis eliri el Internacia Balena Komisiono kaj restarigi komercan ĉasadon de balenoj en siaj teritoriaj akvoj kaj ekonomia ekskluda zono.
En Ukrainio finis 30-taga militstato deklarita post incidento en Kerĉa markolo.
- 25-a de decembro
Katolika Eklezio kaj aliaj kristanaj eklezioj en la tuta mondo festas Kristnaskon. Papo Francisko faris en Vatikano la tradician benon Urbi et orbi.
Kristnasko estas deklarita esti ŝtata festo en Irako.
- 23-a de decembro
Pli ol 429 homoj mortis kaj almenaŭ 1485 aliaj estas vunditaj post cunamo en Sunda Markolo.
- 19-a de decembro

La usona prezidanto Donald Trump anoncas la venontan eksiĝon de la usonaj trupoj ĉeestantaj en Sirio, tiel forlasante siajn kurdajn kaj eŭropajn aliancanojn.
- 18-a de decembro
Fino de la ĵus-subskribita militpaŭzo en Jemeno.
- 14-a de decembro
La Unuiĝintaj Nacioj atingas batalpaŭzon en pluraj pereigitaj, borde de malsatego, regionoj de Jemeno post pacaj diskutadoj en Svedio inter la militantoj (ribeluloj Hutiaj kaj registraj armeoj) de la Interna Jemena Milito.
- 13-a de decembro
En stacidomo Marşandiz, apud Ankaro, kolizio inter pasaĝera trajno kaj lokomotivo rezultigis 9 mortintojn kaj 47 vunditojn.
- 10-a de decembro

Nadia Murad (iraka eksa seksa sklavo de Islama Ŝtato, nuna agadanto profite de la Jezidoj) kaj Denis Mukwege (konga ginekologo agadanta pri seksperfortintoj), ricevis la Nobel-premion pri paco pri iliaj agadoj pri seksaj perfortoj dum militoj.
- 4-a de decembro
La misio de la NASA OSIRIS-REx alvenas ĉe la asteroido 101955 Bennu.
- 2-a de decembro
Komenco de la konferenco COP 24 pri klimataj ŝanĝoj en Katowice.
- 1-a de decembro
Andrés Manuel López Obrador iĝas prezidento de Meksiko.
| ||||||||||||||||||||||