Las Cruces
| Las Cruces | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
panoramo | |||
| Administrado | |||
Lando | Usono | ||
Ŝtato | Nov-Meksiko | ||
Poŝtkodo | 88001 | ||
Kodo laŭ | +1 505 kaj +1 575 | ||
Retpaĝaro | www.las-cruces.org [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 97 618 (censo de 2010) | ||
Loĝdenso | 489 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 32° 19′ N, 106° 46′ U32.319722222222-106.76527777778Koordinatoj: 32° 19′ N, 106° 46′ U [+] | ||
Alto | 1 219 m [+] | ||
Areo | 135,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC-7 h (-6 h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Las Cruces (hispane: "la krucoj") estas urbo de la distrikto Doña Ana en la ŝtato Nov-Meksiko de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 97 618 loĝantojn - sekve temas pri la dua plej granda urbo de Nov-Meksiko laŭ la nombro de loĝantoj. La tuta metropola areo tiutempe havis 209 233 loĝantojn. En la urbo inter alie naskiĝis la islamisma aktivulo kaj imamo Anŭar al-Aŭlaki, gvidanto de la terorisma organizaĵo Al-Kaido.
distrikta juĝejo en la urbo
La nomo korespondas al multaj lokoj en Hispanio kaj hispanlingvaj landoj; ekzemple estas samnoma kamparareo en Don Benito, Hispanio, kie estas multaj kampardomoj ĉe ermitejo de la Virgen de las Cruces (Virgulino de la Krucoj); al tiu loko kondukas pado paralela al ŝoseo kie staras krucoj por religiaj ceremonioj katolikaj.