Karlo la 5-a (Francio)
Karlo la 5-a | ||
---|---|---|
Reĝo de Francio | ||
Regado | 1364–1380 | |
Antaŭulo | Johano la 2-a | |
Sekvanto | Karlo la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1338 (1338-01-21) en Vincennes | |
Morto | 16-an de septembro 1380 (1380-09-16) (42-jara) en Parizo | |
Mortokialo | infekta malsano [#] | |
Tombo | Baziliko de Saint-Denis [#] | |
Religio | Kristanismo [#] | |
Ŝtataneco | Francio [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio de Valois [#] | |
Patro | Johano la 2-a de Francio [#] | |
Patrino | Jutta (Bonna) de Bohemio [#] | |
Gefratoj | Isabella, Countess of Vertus • Joan of Valois, Queen of Navarre • Marie of Valois, Duchess of Bar • Filipo la 2-a de Burgonjo • John, Duke of Berry • Louis I, Duke of Anjou [#] | |
Edzino | Johana de Burbono [#] | |
Idoj | Karlo la 6-a de Francio • Ludoviko de Valois • Catherine of Valois, Countess of Montpensier • Marie of Valois • Isabelle of Valois • Oudard d'Attainville • Jean de France [#] | |
Parencoj | Karolo la 4-a [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Karlo la 5-a de Francio (n. la 21-an de januaro 1338 en Vincennes – m. la 16-an de septembro 1380 en Beauté-sur-Marne), kromnomita Karlo la Saĝa (franclingve Charles V le Sage) estis la reĝo de Francio ekde 1364 ĝis 1380. Lia reĝado kongruas kun la fino de la unua parto de la Centjara milito : li sukcese rekonkeris ĉiujn landojn perditajn de siaj antaŭuloj, restarigis la aŭtoritaton de la franca ŝtato kaj signife rekonstruis la reĝlandon.
Lia patro kaj antaŭulo, Johano la 2-a la Bona, estis venkita de la angloj kaj fariĝis ostaĝo en Londono. Kiel dauphin de enkarcerigita reĝo, li provis reformi la francan monarkion, sed malsukcesis pro la ambicioj de Karlo de Navaro kaj pro la kontraŭagado de Étienne Marcel. Karlo estis oficiale kronita en 1364, kaj interalie daŭrigis la efikan monpolitikon iniciatitan de la konsilistoj de sia patro. La reĝado de Karlo estas ofte komparita kun tiu de Sankta Ludoviko, kiel ekzemploj de sukcesaj mezepokaj reĝadoj.
Li kreis seninterrompan francan armeon, kiun li financis per novaj impostoj. Kune kun la armeoj de siaj fratoj, li plurfoje venkis Anglion. Li plie soligis Anglion diplomatie, kiam li aliancis sin al la gaskonjaj vasaloj antaŭe favoraj al la angloj. La reĝo cetere kuraĝigis la naskiĝon de franca naciismo, kaj prezentis la anglojn kiel invadintojn.
La reĝado de Karlo estis finfine markita de la granda okcidenta skismo, kiun li ne povis – aŭ volis – malhelpi.
Vidu ankaŭ |
- Listo de monarkoj de Francio
- Christine de Pizan
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
|