Konsonanto
En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.
- Konsonantoj en Esperanto
- Esperanta Fonologio
- Lingvistiko
Enhavo
1 Pulmaj konsonantoj
1.1 Voĉlokoj
1.1.1 Moveblaj organoj
1.1.2 Malmoveblaj
1.1.3 Kavoj
1.2 Ordigo de la konsonantoj
1.3 Voĉmanieroj
2 Nepulmaj sonoj
2.1 Klakoj
2.2 Voĉaj injektivoj
2.3 Glotigitaj plozivoj
Pulmaj konsonantoj |
La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.
Voĉlokoj |
Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.
Moveblaj organoj |
- lipoj
langpinto
- langlameno
- langdorso
- langradiko
Malmoveblaj |
- supraj dentoj
- alveoloj
- palato
- uvulo
Kavoj |
- farinkso
- epigloto
- gloto
Ordigo de la konsonantoj |
Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj.
Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:
dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
- en esperanto: b [b], p [p] (Senvoĉa bilabiala plozivo)
lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
- en esperanto: f [f], v [v]
pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolon
- en esperanto: t [t] (Senvoĉa alveolara plozivo), d [d], s [s], z [z], c [ʦ], dz [ʣ], r [r], l [l]
dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolon,
postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolon
- en esperanto: ŝ [ʃ], ĵ [ʒ], ĉ [ʧ], ĝ [ʤ]
dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolon
retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
- en esperanto: j [j]
vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
- en esperanto: k [k], g [g], ĥ [x] (Senvoĉa velara plozivo)
uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
- en esperanto: h [h]
Voĉmanieroj |
(Eble alvenos la artikolero)
Nepulmaj sonoj |
(Eble alvenos la artikolero)
Klakoj |
(Eble alvenos la artikolero)
Voĉaj injektivoj |
(Eble alvenos la artikolero)
Glotigitaj plozivoj |
(Eble alvenos la artikolero)
|