Havaja lingvo





ISO-lingvokodo :











639-1 = mankas
639-3 =
haw





Mapo de Havajo (Niʻihau ruĝe)


La havaja lingvo, propranome ʻŌlelo Hawaiʻi, estas aŭstronezia lingvo parolata sur la Pacifika insularo Havajo. Ĝi estas la lingvo de la praaj havajaj indiĝenoj. Ĝi estas unu el la du oficialaj lingvoj de la usona ŝtato de Havajo, kaj la alia estas la angla lingvo. La havaja estas grava parto de la havajaj kulturo, muziko, kaj tiel plu, sed nur la loĝantoj de la privata insulo Niʻihau uzas la havajan lingvon ĉiutage.


La vorto "Wiki" aŭ "Viki" en Esperanto estas havaja vorto, kiu signifas "rapida". Uzante ĝin dufoje, vi havos la vorton "wiki-wiki", kiu signifas "tre rapide".


En la moderna tempo, la lingvo miksiĝis kun la angla kaj aliaj lingvoj kaj estiĝis kreolo, la havaja kreolo. Oni ne konfuzu ĝin kun la havaja.




Enhavo






  • 1 Spiritaj Vortoj


  • 2 Fonologio


    • 2.1 Konsonantoj


    • 2.2 Vokaloj


    • 2.3 Diftongoj


    • 2.4 Akcento




  • 3 Gramatiko


    • 3.1 Artikoloj


    • 3.2 Vortordo


    • 3.3 Verboj


    • 3.4 Aspektaj, Tensaj, kaj Modaj Indikiloj


    • 3.5 Personaj Pronomoj


    • 3.6 Demonstrativaj Pronomoj


    • 3.7 Ekvaciaj Frazoj


    • 3.8 Epitetaj Adjektivoj


    • 3.9 Predikativaj Adjektivoj


    • 3.10 Rekta kaj Malrekta Objektoj




  • 4 Rilataj Temoj


  • 5 Rekomendataj Libroj


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Spiritaj Vortoj |


La havaja estas spirita lingvo kaj estas plene de spiritaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj[1]:



































vorto
signifo

akua
dio, diino, spirito, simile kiel japane kami

hiwa
dezirinda nigreco, kiel la nigrajn porkojn oni oferas al dioj

kahuna
pastro, sorĉisto, magiisto, religia ministro

la'a
sankta

Nāmū
legenda spirita popoleto, la silentuloj

Nāwā
legenda spirita popoleto, la bruuloj

ʻuhane
animo, spirito


Fonologio |


Ĉi tie oni prezentas la fonemojn en tranĉostrekoj / / per la IFA, la Internacia Fonetika Alfabeto. La grafemojn oni prezentas en < >.



Konsonantoj |




<p k ʻ h l m n w>


/p k ʔ h l m n w/




La ʻokina <ʻ> estas speciala litero, kiu en Unikodo estas la deksesuma numero 02BB. Ĝi havas la sonon de la glota halto /ʔ/, ekzemple per la germana <Haupteingang> /'haʊptʔaɪŋgaŋ/.


La sono[2] de <w>:



  • post <i> aŭ <e> kutime sonas kiel /v/;

  • post <u> aŭ <o> kutime sonas kiel /w/;

  • vortkomence aŭ post <a> sonas kiel /v/ aŭ /w/.



Vokaloj |




<a ā e ē i ī o ō u ū>


/a aː e eː i iː o oː u uː/




Ekzistas mallonga kaj longa versioj de ĉiu vokalo. La realiĝo de /a/ estas [æ⁓a⁓ɐ⁓ə]. La realiĝo de /e/ estas [ɛ⁓e/i].



Diftongoj |




<ae ai ao au ei eu iu oi ou>


/ae aj ao aw ej ew ju oj ow/




<oe> ne estas diftongo, sed sonas kiel /owe/.



Akcento |


Havaja vorto ampleksas unu aŭ pli da akcentvorteroj kun vokaloj [V], aŭ kun vokaloj [V] kaj konsonantoj [K]:




























akcentvortera formo
ekzemploj
akcenta loko
(K)VKV
ahi, kahi
antaŭlasta silabo
(K)V(K)V(V)KV
uahi, aloha, huali, kakahi, Hawaiʻi
antaŭlasta silabo
(K)VV
ai, wai, ā, nā
sur diftongo aŭ longa vokalo
(K)V(K)VV
uai, uhai, kuai, wawai, iā, inā, huā
sur diftongo aŭ longa vokalo

Lingvistoj kaj specialaj vortaroj[1] indikas la apartecojn de la akcentvorteroj ene de vorto per la punkto <.>, sed en la kutima ortografio oni ne indikas tiujn.


Oni metas glitkonsonantojn kiel /j/ kaj /w/ inter kelkaj vokaloj en vortero. Ekzemple, la vorteron <huali> oni prononcas kiel /hu'wali/; la vorteron <iā> oni prononcas kiel /i'jaː/.


Do, jen ekzemploj de kompletaj vortoj:























vorto
prononco
signifo

kana.kē ʻele.ʻele
/'kana.'keː 'ʔele.'ʔele/
glicirizo, nigra kando

haili.moa
/'hajli.'mowa/
tipo de konkulo

ipu.kukui
/'ipu.ku'kuwi/
lampo


Gramatiko |



Artikoloj |


La vortoj ka kaj ke estas la singularaj difinaj artikoloj:



  • ke uziĝas antaŭ substantivoj komenciĝantaj kun <a->, <e->, <o->, aŭ <k-> kaj antaŭ kelkaj substantivoj komenciĝantaj kun la ʻokina aŭ <p->;


  • ka uziĝas alikaze.

La vorto estas la plurala difina artikolo.


La vorto he estas la singulara nedifina artikolo.


La plurala indikilo mau uziĝas kun kaj post he por la plurala nedifina artikolo.























vorto
signifo

ka hoa.aloha
la amiko

nā hoa.aloha
la amikoj

he hoa.aloha
(unu) amiko

he mau hoa.aloha
(kelkaj) amikoj


Vortordo |


La havaja frazo estas kutime VSO, verbo-subjekto-objekto.


Ua ʻai ke kanaka i nā kowa.ū.
Manĝis la homo la fiŝovojn.


La vorto ua markas la perfektan aspekton de la sekvanta verbo ʻai (manĝi). La vorto i markas la objekton.



Verboj |


La havaja verbo ne havas tenson, escepte kiam oni indikas la prezencon. Aspektojn oni markas per indikiloj kiel per ua en la supera ekzemplo.



Aspektaj, Tensaj, kaj Modaj Indikiloj |







































vorto
signifo

ua verbo
perfekta aspekto

ʻaʻole i verbo
negativa perfekta aspekto

e verbo ana
imperfekta aspekto

ʻaʻole e verbo ana
negativa imperfekta aspekto

ke verbo nei
prezenca tenso

ʻaʻole e verbo nei
negativa prezenca tenso

e verbo
imperativa modo

mai verbo
negativa imperativa modo

E ʻai ʻoe i nā kowa.ū.
Manĝu vi la fiŝovojn.


ʻAʻole i ʻai ʻoe i ka maiʻa.
Vi ne manĝis la bananon.


Ke hia.moe nei ʻo Pili.
Pili dormas.


ʻAʻole e hia.moe nei ʻo Pili.
Pili ne dormas.



Personaj Pronomoj |

































persono
singulara
duala
plurala
1a inkluzive


kā.ua

kā.kou
1a ekskluzive

au, wau

mā.ua

mā.kou
2a

ʻoe

ʻo.lua

ʻou.kou
3a

ʻo ia

lā.ua

lā.kou

Ĉiuj personaj pronomoj povas uziĝi kiel subjekto aŭ objekto, escepte de aʻu, kiu estas la objekta kazo de au, wau, kaj escepte de ia, kiu estas la objekta kazo de ʻo ia.



Demonstrativaj Pronomoj |



























tipo
apud parolanto
apud alparolato
fora

kē-

kē.ia (tiu ĉi)

kē.nā (tiu)

kē.lā (tiu for)

pē-

pē.ia, pē.nei (tiel ĉi)

pē.nā (tiel)

pē.lā (tiel for)

nul

ia (tiu ĉi), nei (tiu ĉi, tie ĉi, nun)

(tiu, tie)

lā, ala (tie for), -lā (tiam)


Ekvaciaj Frazoj |


Ekvaciaj frazoj estas senverbaj.


He hoa.aloha ʻoe.
Vi estas amiko.


ʻO Keō ke keiki.
Keō estas la infano.


ʻO ia ke kahuna.
Li estas la sorĉisto.


He kahuna kē.lā.
Tiu for estas sorĉisto.


He niu kē.ia.
Tiu ĉi estas kokoso.


ʻO ia ke ali'i.
Li estas la ĉefo.


La vorto ʻo troviĝas antaŭ subjekto triapersona.



Epitetaj Adjektivoj |


Adjektivo sekvas la substantivon.


iʻa ʻula.ʻula
fiŝo ruĝa


ʻuku.lele liʻi.liʻi
ukulelo malgranda


He keiki aka.mai ʻo Lani.
Lani estas infano ruza.



Predikativaj Adjektivoj |


La adjektivo antaŭas la subjekton.


ʻUla.ʻula ka pua.
La floro estas ruĝa.


Liʻi.liʻi ka ʻuku.lele.
La ukulelo estas malgranda.


Hanuʻu ʻo Lani.
Lani estas malalta.



Rekta kaj Malrekta Objektoj |


La markilo i antaŭas ambaŭ rektan kaj malrektan substantivajn objektojn en tiu ordo.


Hāʻawi ke aliʻi i ka pua i ke kanaka.
Donas la ĉefo la floron al la homo.


Hāʻawi ke aliʻi i he ipukukui i ke kanaka.
Donas la ĉefo lampon al la homo.



Rilataj Temoj |



  • Polinezio

  • Tahitia



Rekomendataj Libroj |


  • Cleeland, Hōkūlani. ʻŌlelo ʻŌiwi: Hawaiian Language Fundamentals. Honolulu, Havajo, Usono: Kamehameha Publishing, 2006. angle

  • Hopkins, Alberta Pualani. Ka Lei Haʻaheo: Beginning Hawaiian. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1992. angle

  • Kōmike Huaʻōlelo, & Hale Kuamoʻo, & ʻAha Pūnana Leo. Māmaka Kaiao: A Modern Hawaiian Vocabulary. Usono: University of Hawaiʻi Press, 2003. angle

  • Pukui, Mary Kawena. ʻŌlelo Noʻeau: Hawaiian Proverbs & Poetical Sayings. Honolulu, Havajo, Usono: Bishop Museum Press, 1983. angle

  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Dictionary, Revised and Enlarged Edition. Honolulu, Havajo, Usono: University of Hawaiʻi Press, 1986. angle

  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Grammar. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1979. angle

  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H., & Mookini, Esther T. The Pocket Hawaiian Dictionary (with a Concise Hawaiian Grammar). Usono: University of Hawaiʻi Press, 1980. angle


Referencoj |



  1. 1,01,1Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Dictionary, Revised and Enlarged Edition. Honolulu, Havajo, Usono: University of Hawaiʻi Press, 1986. angle


  2. Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Grammar. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1979. angle



Eksteraj ligiloj |




  • Wehewehe, Havaja Vortaro havaje


  • Ulukau, Havaja Librejo havaje


  • Hawaiian in Ethnologue angle




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto