Kazimierz Łyszczyński






Kazimierz Łyszczyński


Kazimierz Łyszczyński (naskiĝis la 4-an de marto 1634, mortis la 30-an de marto 1689) - estis pola aristokrato kaj filozofo.


Dum kvar jaroj li estis jezuito. Li studis filozofion kaj li estis soldato sub la flago de Sapiecha. Poste li kverelis kun jezuitoj pro iliaj financaj agoj. Li kaŝis longe siajn herezajn opiniojn. Fine li estis montrita kiel ateisto de Jan Kazimierz Brzoska en 1689. La kaŭzo estis verŝajne la pruntita mono kiun Brzoska ne povis redoni. Por la pruvo Brzoska montris la manuskripton de Łyszczyński nomitan "De non existentia Dei" (Pri neekzisteco de Dio) kiun li komencis verki en 1674. La proceso estis mallonga kaj ĝi finiĝis per la kondamno je brulmorto. Kazimierz Łyszczyński estis ekzekutita en Varsovio. Lia korpo estis bruligita ekster la urbo.















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto