Distrikto Kisvárda
La Distrikto Kisvárda [kiŝvArda], (hungare Kisvárdai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo en la norda parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Kisvárda, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 2 urboj, la ceteraj 20 estas vilaĝoj.
La areo estas 523,09 km², kie loĝas 57 050 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Szabolcs. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kisvárda, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kékcse
- aliaj urboj:
- Ajak
Dombrád, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Tiszakanyár kaj Újdombrád
- vilaĝoj:
- Anarcs
- Döge
- Fényeslitke
Gyulaháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Szabolcsbáka
Mezőladány, kiu administras ankaŭ vilaĝon Újkenéz
- Nyírkarász
- Nyírtass
Pap (vilaĝo), kiu administras ankaŭ vilaĝojn Lövőpetri kaj Nyírlövő
- Pátroha
Szabolcsveresmart, kiu administras ankaŭ vilaĝon Rétközberencs
Tornyospálca, kiu administras ankaŭ vilaĝon Jéke
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio