Jean Fouquet
Jean Fouquet (Tours, Francio, ĉirkaŭ 1420 – Tours, Francio, ĉirkaŭ 1481) estas konsiderata unu el la grandaj pentristoj de la komenca Renesanco kaj plinoviginto de la franca pentrarto de la 15a jarcento. Formita en la franca tradicio de la internacia gotiko, disvolvigis novan stilon, integrante la fortajn kolorajn nuancojn de la gotiko kun la perspektivo kaj la volumoj italaj, same kiel la naturalista plinovigo de la flandroj. Liaj majstroverkoj estas la Diptiko de Melun kaj la miniaturoj de la Libro de horoj de Étienne Chevalier.
Li estis fama siatempe, sed poste lia verko forgesiĝis ĝis sia rehabilitado en la 19a jarcento fare de la romantikuloj kaj francaj kaj germanaj, interesataj en arto mezepoka. Lia verkaro plivaloriĝis definitive dum ekspozicio pri francaj primitivoj organizita en la Nacia Biblioteko de Parizo en 1904, kiu permesis kunigi kaj koni lian disan verkaron.[1]
Eksteraj ligiloj |
Retejo pri Fouquet de la Nacia Biblioteko de Francio (en franca)
Análisis del Libro de horas de Étienne Chevalier (en franca)
Pri ilustracio en Francio en tempo de Fouquet (en franca)
↑ François Avril, Le peintre du roi en Jean Fouquet, pentristo kaj ilustracianto de la 15a jarcento (en franca), Bibliothèque nationale de France/Hazan http://expositions.bnf.fr/fouquet/arret/21/index21a.htm