Szombathely
Szombathely | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Vas | ||
Adreso | Kossuth L. u. 1-3 9700 Szombathely | ||
Poŝtkodo | 9700 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 94 | ||
Kodo laŭ KSH | 03009 | ||
Retpaĝaro | www.szombathely.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2015) | Tivadar Puskás (Fidesz-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 866 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 813,82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 14′ N, 16° 37′ O47.2316.616666666667Koordinatoj: 47° 14′ N, 16° 37′ O | ||
Alto | 209 m [+] | ||
Areo | 97,52 km² (9 752 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Szombathely [+] | |||
Szombathely [sombathej] estas urbo en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en la departemento Vas (Hungario), en la Distrikto Szombathely kun titolo egalrajta al departemento. Szombathely estas centro de la departemento kaj la distrikto, fine estas ankaŭ sidloko de diocezo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Historio
3 Vidindaĵoj
3.1 Sakralaj vidindaĵoj
3.2 Profanaj vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Esperanto
5.1 Esperantistoj de Szombathely
6 Ĝemelurboj
7 Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando
8 Notoj kaj referencoj
Bazaj informoj |
Areo: 97,52 km²
Loĝantaro: 81 600 (2010)[3]
Poŝtkodo: 9700
Telefonprefikso: 94
Ĝi estas konata germane kiel Steinamanger [ŝtonoj sur kampo (ruinaĵoj)] kaj kiel Savaria aŭ Sabaria en la latina lingvo. En esperanto, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en 2008, oni ankaŭ sugestis novan laŭsignifan tradukon de la urbonomo, Sabatejo.
Historio |
Fondita ankoraŭ dum la Romia epoko kiel Colonia Claudia Savariensum (en 45 p.K.), ĝi estas la plej antikva urbo en Hungario; apude pasis la fama Sukcena Vojo de la romianoj. La hungaroj alvenintaj tien fondis urbon, sur la restaĵoj de la romia urbo. La nomo hungare signifas "sabata ejo", ĉar ĉiusabate okazis tie foiro. La mongola invado en la 13-a jarcento detruis la urbon, sed ĝi estis postnelonge rekonstruita. En 1407 ĝi ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon dufoje en la 17-a jarcento ne sukcesis trapenetri la urbajn muregojn. Ankaŭ la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1809. Pro sia strategia situo ĝi estis peze bombardita en 1945 fare de britaj kaj usonaj aviadiloj. Post 1945 Szombathely situis proksime de la Ferkurteno. Ekde 1989 la urbo havas viglan fremdultrafikon, kaj precipe la najbaraj aŭstroj ĝuas la regionon.
En la urbo funkcias episkopejo kaj universitato.
Vidindaĵoj |
Sakralaj vidindaĵoj |
- Episkopa palaco (Szombathely)
- Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely)
- Preĝejo Marteno de Tours (Szombathely)
- romkatolika monaĥejo kaj Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Szombathely)
- romkatolika, moderna Preĝejo de Dipatrino (Szombathely) en loĝkvartalo Olad
Preĝejo Sankta Triunuo (Szombathely) en iama vilaĝo Olad- Preĝejo Sankta Kruco (Szombathely)
- Preĝejo Sankta Kvirino (Szombathely)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Szombathely-Szőllős)
- Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo (Szombathely)
Luterana kirko (Szombathely) de 1896, la turo estas 48 m alta memore al la hungara revolucio en 1848
- Kalvinana preĝejo (Szombathely)
- Sinagogo en Szombathely
Profanaj vidindaĵoj |
- Departementa domo (Szombathely)
- Teatro Weöres Sándor
Famuloj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szombathely.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj mortintaj en Szombathely.
- En Szombathely naskiĝis kaj mortis:
- János Nagy (lingvisto)
- en Szombathely naskiĝis:
Ladislao Magyar, kiu esploris la nunan Angolon
agronomo Tamás Németh
aktoro Emil Keres
aktorino Emília Márkus
arkeologoj László Borhy kaj Miklós Szabó
- Gyula Wälder (arkitekto)
astronomo László Detre
ĉefministro László Bárdossy
- fabrikestro kaj staĥanovisto Ede Horváth
episkopo Imre Gábor Esterházy
fiziologo László Hunyady
geologoj György Bárdossy kaj Mihály Pósfai
inĝeniero pri agrario Andor Jánossy
- inĝeniero Miklós Neményi
instruisto Imre Szenczy
inventisto Ernő Hollán
kanoniko Imre Szalay
kemiistoj Sándor Görög, István Náray-Szabó kaj Gábor Blaskó
- literaturhistoriisto G. Béla Németh
ministro József Bognár
operokantisto Lajos Miller
poetoj Sándor Weöres kaj József Elek Horváth
politikisto Boldizsár Horvát
- en Szombathely mortis:
arkeologo Elemér Zalotay
- episkopoj János Szily, Gábor Balassa kaj Imre Szabó
- geologo Béla Inkey
inĝeniero pri arbaroj Adolf Divald
- en Herény (iama vilaĝo, nuntempa urboparto) naskiĝis kaj mortis astronomoj Jenő Gothard kaj Sándor Gothard
Esperanto |
Szombathely estas la loko kie okazis la Internacia Junulara Kongreso 2008.
En la urbo Szombathely en 1922 komenciĝis Esperanto-kurso kaj fondiĝis grupo de HES. Sed en la sama jaro aperis kaj eklaboris tie ankaŭ József Csatkai, kiu senlace organizis Ido-kursojn kaj fondis la lokan Ido-grupon sub la nomo Sabaria Ido-Grupo. Fortiĝon de la grupo signis, ke en la proksima urbo Sopron okazis la unua landa Ido-konferenco la 1-2-an de aŭgusto 1923. Pro la apero de la du movadoj en la sama urbo aperis ankaŭ la polemiko en la loka gazetaro pri Ido-Esperanto.
Lasttempe en la nova universitatranga katedro pri Aplikata Lingvistiko en la Pedagogia altlernejo de Szombathely en la unuajaran studprogramon eniris ankaŭ interlingvistiko. La studentoj estas filologoj, kiuj krom la fako aplikata lingvistiko specialiĝos ankaŭ pri la angla aŭ la germana lingvoj. Krom la ĝeneralaj lingvistikaj studoj ili konatiĝos ankaŭ pri interlingvistiko, pri kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj lingvoprojektoj, dum la dua semestro detala analizo de Volapuko, Esperanto, Ido kaj kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj.
En 1980 okazis en Szombathely la 2-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.
Esperantistoj de Szombathely |
József Bognár;
Ĝemelurboj |
Ferrara en Italio
Kaufbeuren en Germanio
Kolding en Danio
Sisak en Kroatio
Lappeenranta en Finnlando
Maribor en Slovenio
Ramat Gan en Israelo
Joŝkar-Ola en Rusio
Kutaisi en Kartvelio
Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando |
Alsószombatfalva | Bakonyszombathely | Kisszombat | Krassószombat |
Magyarszombatfa | Muraszombat | Nagyszombat | Pórszombat |
Rimaszombat | Szepesszombat | Szombatfa | Szombatfalva |
Szombathely | Szombati | Szombatság | Zalaszombatfa |
|
Notoj kaj referencoj |
↑ Valasztas.hu
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
↑ tvszombathely.hu