Brielle




ISO

















































Komunumo Brielle

Flago de la komunumo Brielle



Blazono de komunumo Brielle


Flago de la komunumo Brielle
Blazono de komunumo Brielle

Situo de la komunumo Brielle

Provinco

Suda Holando

Urbestro
Gregor Rensen

Ĉefloko
Brielle

Areo
 - Tero
 - Akvo
31,12 km²
27,49 km²
3,63 km²

Loĝantaro
 - Loĝdenso
16.079 (1-a de junio 2005)
585 loĝ./km²

Geografia situo

51° 53′ N, 4° 11′ O51.8833333333334.1833333333333Koordinatoj: 51° 53′ N, 4° 11′ O


Brielle (Nederlando)

DEC
Brielle



Gravaj trafikaj arterioj
Rijksweg 15 (N15)

Poŝtkodo
3230–3235
Oficiala retejo

http://www.brielle.nl/







v  d  r


Information icon.svg



Ltspkr.pngBrielle 51° 53′ N; 4° 11′ E Mapo, antaŭe Den Briel, estas urbo en la nederlanda provinco Suda Holando situante sur la insulo Voorne. La komunumo havas 16.079 loĝantojn (1-a de junio 2005) kaj areo de 31,12 km² el kiu 3,63 km² estas akvo. Krom la urbo Brielle mem la komunumo enhavas ankaŭ la vilaĝoj Vierpolders kaj Zwartewaal.


Brielle situas je la Brielse Maas (Mozo de Brielle), digbarita parto de la Mozo kiu disvolviĝis al grava distrejo. Ĝi situas oriente de la malnova ŝanelo Brielse Gat (Truo de Brielle). Ĝis 1700 ĉi tiu akvo estis uzita kiel konekto al Roterdamo, poste ĝi sablopleniĝis pro kio la truo estis malpi bone ŝipveturebla. La Goereese Gat (Truo de Goeree) estis alternativo.



Historio |


Brielle estas malnova urbo; la nomo devenas de la kelta vorto brogilo ('enfermita areo, ĉasareo') kaj el la plej malnovaj skribaĵoj montriĝas ke la nuna loko estas 'De nieuwe Briel' (La nova Briel). 'Den ouden Briel' (La malnova Briel) verŝajne situis je alia loko sur la insulo Voorne. Longtempe la urbo estis la sidejo de la Grafoj de Voorne, Ĝis ĉi tiu sinjora bieno en 1371 estis aldonita al Holando. Brielle havis sian propran havenon kaj komercis kun la Baltmara areo. La urbo eĉ havis sian propran faktorion en Svedio.


En 1572 la akvogeŭzoj ekokupis la urbon, La fakta komenco de la ribelo kontraŭ Filipo II. Oni celebris ĉi tiun historian fakton ĉiujare je la 1-a de aprilo. Lernejinfanoj rememoras ĉi tiun fakton per la frazo:


"Op 1 april verloor Alva zijn bril" ("Je la 1-a de aprilo Alva perdis Den Briel-on")

Ankaŭ dum la nokto antaŭ la 1-a de aprilo estas la "Kalknacht" (Kalknokto).


Dum la okazintaĵoj en 1572 la geŭzoj murdis kelkajn romkatolikajn ekleziulojn, La Martiroj de Gorcum. Ekde tiam Brielle ankaŭ estas pilgrimejo.


En 1585 Brielle fariĝis angla posedaĵo: reĝino Elisabeto akiris ĝin, kune kun Vlissingen, kiel garantiaĵo interŝanĝe de 5000 soldatoj kiuj helpis Nederlandon en la batalo kontraŭ Hispanio. En 1616 la teritorioj revenis al Nederlando.


Brielle estas membro de la Nederlanda Asocio de Fortikaĵourboj.




  • Kategorio Brielle en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono