Lintelo
Lintelo estas arkitektura ero, kiu subtenas muron super malfermaĵo (pordo, fenestro, ...). Lintelo povas esti ŝtona, ligna aŭ fera trabo, peco, bloko horizontale metita sur fostoj.
Arko povas troviĝi super lintelo por distribui la pezon de la muro sur la fostojn kaj malaltigi la pezon super la lintelo.
Laŭ Francisko Azorín lintelo estas Horizontala supraĵo de aperturo.[1] Li indikas etimologion el la latina limtellus aŭ limitellus, el limes, limitis (limo). Kaj li aldonas la jenajn esprimojn por linteltipoj: unupeca, monolita, pecigita kaj dovelita. Krome li montras en bildo la rilatajn terminojn kun lintelo por la supra parto de la aperturo, sojlo por la malsupra, gambo por la vertikala, spano por la horizontala distanco kaj alto por la vertikala distanco.[2]
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
↑ Azorín, samloke.