Strivizaĝa buntpego





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Strivizaĝa buntpego


Strivizaĝa buntpego
Strivizaĝa buntpego


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Pegoformaj Piciformes

Familio:

Pegedoj Picidae

Genro:

Picoides

Specio:

P. pubescens



Dunomo


Picoides pubescens
(Linnaeus, 1766)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Natura arealo

Natura arealo


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Strivizaĝa buntpego









v  d  r


Information icon.svg



La Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens, estas birdo de la genro Picoides kaj malgranda memrbo de la grupo de buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj supre. Krome ĝi estas la plej malgranda pego en Nordameriko.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Vivejo


  • 3 Subspecioj


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Bildaro


  • 7 Eksteraj ligiloj





Aspekto |




La ino ne havas la ruĝan makulon en la malantaŭa krono.


Ĝi estas tre bela birdo el la buntpegoj. Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj en supraj partoj kaj flugiloj, kun blankaj dorso, gorĝo kaj ventro kaj blanka punktaro en flugiloj. Estas du larĝaj kaj tre rimarkindaj blankaj strioj en la vixaĝo kaj subokula kaj suprokula. Ili havas nigran voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj striitaj nigre. Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan makulon en la malantaŭ krono je la fino de la blanka suprokula strio.


Tiu ĉi specio estas simila laŭ plumarbildo al la multe pli granda Hararpego. Tiuj specioj estas tue nerilataj kaj estas eĉ separataj en diferencaj genroj (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006); la ekstera kaj ŝajna simileco estas eksterordinara ekzemplo de konverĝa evoluo.



Vivejo |


Ties reprodukta biotopo estas arbaraj areoj, ĉefe de falfoliaj arboj, tra plej parto de Nordameriko al Centrameriko. Ili nestumas en arbokavaĵo, elfosita de la nestoparo en morta arbo aŭ branĉo. La Strivizaĝa buntpego povas ankaŭ troviĝi oriente de Novlando kaj Labradoro, en la insularo de Sankta-Piero kaj Mikelono.


Tiuj nearktisaj birdoj estas precipe konstantaj loĝantoj, ne migrantaj. Nordaj birdoj povas migri suden; birdoj en montaraj areoj povas translokiĝi al pli malaltaj niveloj. La Strivizaĝa buntpego ripoozas en arbokavaĵoj vintre.


La Strivizaĝa buntpego manĝas sur arboj, pikante la surfacon de la arboŝelo en somero kaj elfosante pli profonde en vintro. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ semojn kaj berojn. En vintro, ĉefe, la Strivizaĝa buntpego povas troviĝi en ĉeurbaj kortoj kaj povas manĝi en birdomanĝejoj.



Subspecioj |



  • Picoides pubescens fumidus

  • Picoides pubescens gairdnerii

  • Picoides pubescens glacialis

  • Picoides pubescens leucurus

  • Picoides pubescens medianus

  • Picoides pubescens turati



Referencoj |




  • BirdLife International (2004). Picoides pubescens. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata


  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biol. J. Linn. Soc. 87: 611–624. PDF plena teksto


  • Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)



Vidu ankaŭ |


  • Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj


Bildaro |




Eksteraj ligiloj |




  • Strivizaĝa buntpego en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Strivizaĝa buntpego en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Strivizaĝa buntpego en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Strivizaĝa buntpego en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Strivizaĝa buntpego en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Strivizaĝa buntpego en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Faktoj kaj Fotoj de la Strivizaĝa buntpego -

  • Internet Bird Collection: Filmoj de la Strivizaĝa buntpego


  • Downy Woodpecker - Picoides pubescens - USGS Patuxent Birdidentigejo


  • Informaro pri la Strivizaĝa buntpego – Laboratorio Cornell de Ornitologio


  • Informaro kaj fotoj de la Strivizaĝa buntpego - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto


  • Fotaro de la Strivizaĝa buntpego VIREO






Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto