Infanĝardeno






Infanĝardeno en Afganio.




Infanĝardeno en Stutgarto-Luginsland




Infanĝardeno en strato Zámostní en Silezia Ostrava


Infanĝardeno estas speciala edukejo, al kiu la laborantaj gepatroj povas konfidi siajn infanojn de antaŭlerneja aĝo dum la laborhoroj. Infanĝardenisto zorgas pri la infanoj kaj edukas ilin per pedagogiaj ludoj. Infanĝardeno estas nomata ankaŭ infanvartejo, lernludejo, antaŭlernejo, en la naciaj lingvo ofte patrina lernejo, ĉar ĝi anstataŭas patrinon dum ŝiaj laborhoroj.


En limigita senco infanvartejo estas sanitara flegejo por beboj ĝis , kiuj ankoraŭ ne estas instruataj, sed nur flegataj, kiam la flegadon ne povas prizorgi la patrino mem, dum la infanĝardenon frekventas infanoj pli ol, kiuj jam estas iomete instruataj per kolektivaj ludoj, kantoj, versoj. La bebovartejo servas por infanoj ĝis .


La beboj ĉefe dormas aŭ rampas sur la planko inter ludiloj, sed ne okazas kolektivaj ludoj, deklamado de rimaĵoj aŭ kantado kiel en infanĝardeno por infanoj pli ol .


La unuan infanĝardenon - tiam kun la nomo "anĝelĝardeno" - fondis Teréz Brunszvik 1828 en Hungario.
La unuan infanĝardenon kun tiu nomo fondis Friedrich Wilhelm August Fröbel
1837 en la turinga Bad Blankenburg, Germanio. Li elektis la nomon ĉar laŭ lia intenco la infano kresku kiel planto. La germanlingva nomo Kindergarten pruntvorte penetris en plurajn aliajn lingvojn, en Esperanton ĝi venis en laŭvorta traduko.



Vidu ankaŭ |



  • Bebovartejo

  • Elementa lernejo

  • Infanzorgado

  • Infandisvolviĝo



Eksteraj ligiloj |




  • http://nces.ed.gov/pubs2000/2000070.pdf.

  • http://www.fact-sheets.com/education/prepare_for_kindergarten

  • http://www.ericdigests.org/2002-1/kindergarten.html

  • http://www.ericdigests.org/pre-928/shifting.htm




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto