Balaŝiĥa
















































































Balaŝiĥa

3 дом.jpg


Flago



Blazono



Flago

Blazono
Administrado

Ŝtato

Flago-de-Rusio.svg Rusio

Regiono

Moskva provinco

Poŝtkodo
143900

Aŭtokodo
50, 90, 150, 190

Telefona antaŭkodo
+7 495 52, 498

Kodo laŭ OKATO
46 404

Retpaĝaro

balashiha.ru [+]
Politiko

Urbestro
Jurij Maksimov
Demografio

Loĝantaro

235 336[1]  (2013)

Loĝdenso

6 078 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

55° 48′ N, 37° 57′ O55.837.95Koordinatoj: 55° 48′ N, 37° 57′ O

Alto
150 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
72 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Horzono

Moskva tempo (UTC+4)





Balaŝiĥa (Moskva provinco)

DEC
Balaŝiĥa

Balaŝiĥa en Moskva provinco



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Balashikha [+]







v  d  r


Information icon.svg



Balaŝiĥa (ruse Балаши́ха, ofte prononciĝas ankaŭ Бала́шиха) estas urbo en Moskva provinco de Rusio kaj administra centro de urba municipo Balaŝiĥa (la lasta konsistas el la urbo Balaŝiĥa kaj kelkaj vilaĝoj). Balaŝiĥa situas proksime al la orienta limo de Moskvo; ĝi estas la plej granda urbo de Moskva provinco: en 2013 ĝi havas 235 336 loĝantojn[1].


Balaŝiĥa situas ĉe rivero Peĥorka kaj ĝia eta alfluanto Gorenka apud aŭtomobila magistralo M7 "Volgo" Moskvo — Vladimir — Niĵnij Novgorod — Kazano — Ufa. En la urbo estas fervojo: parto de linio Moskvo — Vladimir kaj eta branĉa linio ĝis centro de la urbo.






Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Historio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Urba municipo Balaŝiĥa


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Nomo |


Ekzistas multaj versioj pri tio de kio devenis la nomo de la urbo:



  • la nomo devenas de tjurka lingvaro; "bala" povas signifi "ido";

  • titoligo de persona nomo "Balaŝ"[2]; eble, estis nomo de tatara komercisto;

  • en rusaj dialektoj "balaŝiĥa" (балаши́ха) estas kampo, glata surfaco;

  • deveno de antaŭe ekzistinta tie muelejo[3] aŭ de familinomo de ĝia posedanto (Bloŝin/Bloĥin)[4];

  • nomigita de antikva survoja gastejo (ruse постоялый двор, malnove parolata "balaŝ")[4].



Historio |


Teritorio de la urbo Balaŝiĥa jam en la 10-a jarcento estis loĝata de orient-slavaj popoloj.


La nuntempa urbo teniĝas laŭ Vladimira vojo, laŭ kiu en la 19-a jarcento piediris malliberigitoj el Moskvo al Siberio; ĝis la loko Gorenki (nun apartenanta al Balaŝiĥa) ilin akompanis iliaj parencoj kaj amikoj.


En 1830 en Balaŝiĥa estis organizita tukfabriko. La fabrikado disvastigiĝis, kaj en 1928 Balaŝiĥa akiris statuson de urbotipa loĝloko; ekde 1939 ĝi estas urbo[5].


En la urba municipo Balaŝiĥa estas kelkaj historiaj bienoj: Peĥra-Jakovlevskoje, Gorenki; kelkaj bienoj konserviĝis nun iomete.



Loĝantaro |


Laŭ rezultoj de la unua tutrusia popolnombrado en 1897 sur teritorio en nuntempa Balaŝiĥa vivis: en Bloŝino — 800, en Nikolajevskaja Sloboda — 277, en Zeljonaja Roŝĉa — 190, en Peĥra-Jakovlevskoje — 704, en Gorenki — 247, en Maksino — 92, en Peĥra-Pokrovskoje — 701, en Lukino — 738 homoj.


Tiel ŝanĝiĝis kvanto da loĝantoj de Balaŝiĥa (vertikale — loĝantoj en miloj, horizontale — jaroj)

Loĝantaro de Balaŝiĥa laŭ jaroj:



































































Jaro Kvanto da loĝantoj
1926 8 000
1931 8 600
1939 29 000
1959 57 600
1967 74 000
1977 100 000
1986 130 000
1989 135 000
1992 137 600
1996 134 800
1998 134 400
2002 148 000
2006 182 800
2010 215 494
2013 235 336

Nun Balaŝiĥa apartenas al Moskva aglomeraĵo kaj estas granda urbo-satelito de Moskvo. Ĝia loĝantaro elkreskis pro amasa loĝejkonstruado.




Urba municipo Balaŝiĥa |




Urba municipo Balaŝiĥa en Moskva provinco


Urba municipo Balaŝiĥa estas municipa unuo de Moskva provinco. Ĝi okupas areon 218.59 km2[6] kaj konsistas el 13 loĝlokoj; plej grava el ili estas urbo Balaŝiĥa, la aliaj estas vilaĝoj Djatlovka, Novij Milet, Pavlino, Pestovo, Poltevo, Purŝevo, Rusavkino-Popovŝĉino, Rusavkino-Romanovo, Soboliĥa, Fedurnovo, Fenino, Ĉornoje. La municipo aperis en 2005 el estinta distrikto Balaŝiĥa de Moskva provinco. En 2013 urba municipo Balaŝiĥa havas 245,2[1] loĝantojn (el ili 96% estas loĝantoj de la urbo Balaŝiĥa).



Vidu ankaŭ |


  • Amasa murdo en Balaŝiĥa (2007)


Referencoj |




  1. 1,01,11,2Datumoj de la Federacia servo pri ŝtata statistiko (2013, ruse)


  2. Historio de nomo Balaŝ (ruse)


  3. Muelejo BLOŜĈIĤA sur la malnova mapo (ruse)

  4. 4,04,1Pri Balaŝiĥa (ruse)


  5. Ju.Ivanov, "Памятные места Подмосковья" (2005, ruse)


  6. Leĝo de Moskva provinco pri urba municipo Balaŝiĥa (2009, ruse)




Eksteraj ligiloj |



  • http://r-oc.1gb.ru/viewcat.php?cat=moscow_area#209

  • http://www.balashiha.ru

  • http://www.balinfo.ru

  • http://fakt-balashiha.narod.ru









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51