Solneĉnogorsk (Moskva provinco)
Solneĉnogorsk | |||
ruse Солнечногорск | |||
Urbo | |||
Vido al la urbo de sur la fervojo | |||
| |||
Oficiala nomo: Солнечногорск | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moskva provinco | ||
Distrikto | Distrikto Solneĉnogorsk | ||
Situo | Moskva provinco | ||
- alteco | 195 m s. m. | ||
- koordinatoj | 56°11′N 36°59′E / 56.183°N, 36.983°O / 56.183; 36.983 (Solneĉnogorsk (Moskva provinco)) | ||
Areo | 21,0 km² (2 100 ha) | ||
Loĝantaro | 52 966 (2013) | ||
Denseco | 2 522,19 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 18-a jarcento | ||
Urbestro | Toldanov A.A. | ||
Horzono | MT (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 141501—141508, 141530 | ||
Kodo | 46 471 | ||
Vikimedia Komunejo: Solnechnogorsk | |||
Retpaĝo: [1] | |||
Solneĉnogorsk (ruse Солнечногорск) estas urbo en Moskva provinco de Rusio, administra centro de distrikto Solneĉnogorsk.
La urbo situas en nord-okcidenta parto de Moskva provinco (65 km de Moskvo) sur Klin-Dmitrova altaĵo ĉe artefarita lago Seneĵ kaj okupas areon 21 kv.km.
Kodo de OKATO de la urbo estas 46471. La interurba telefona kodo estas 0962 (ĝis 2005, 4962 (ekde 2006). La enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005).
Enhavo
1 Nomo
2 Historio
3 Loĝantaro
4 Transporto
4.1 Aŭtotransporto
4.2 Fervoja transporto
5 Kulturo kaj vidindaĵoj
6 Solneĉnogorsk en kulturo kaj arto
7 Referencoj
8 Vidu ankaŭ
9 Eksteraj ligiloj
Nomo |
La nomo "Solneĉnogorsk" povas esti tradukita kiel "(io) suno-monta". Ĝi devenas de la malnova vilaĝo Solneĉnaja Gora ("Suna Monto"), kiu en la 20-a jarcento fariĝis parto de la nova urbo.
Historio |
En antaŭa epoko tie lokiĝis granda komerca vilaĝo Solneĉnaja Gora (portempe ĝi havis ankaŭ aliajn nomojn: Spasskoje, Spas-Slobodka, Teleŝovo), kies anoj plejparte estis veturigistoj laŭ la historia vojo el Moskvo al Peterburgo.
En 1825 oni komencis konstrui kanalon Moskva (rivero) - Volgo, kiu devus fariĝi elemento de grava akva sistemo, sed poste rezignis de la ideo pro ĝia neoportuneco (restaĵoj de la kanalo videblas ĝis nun nord okcidente de la urbo).
En 1851 tiujn lokojn traigis Oktjabrjskaja fervojo, tiam estis konstruita la stacio Podsolneĉnaja, apude aperis nova loĝloko. Post tio en Solneĉnaja Gora oni konstruis teksaĵan kaj vitran fabrikon kaj uzinon de dratajn kribriletojn. En 1928 - 1929 surbaze de tiuj du loĝlokoj kaj proksimaj vilaĝoj estis fondita Solneĉnogorsk, en 1938 akirinta urban statuson. En 1928 - 1929 La urbo antaŭe estis nomita kiel loĝloko Solneĉnogorskij (ruse Солнечногорский).
Dum la Dua mondmilito Solneĉnogorsk estis okupita de faŝistoj (meze de novembro de 1941), sed jam la 12-an de decembro 1941 estis liberigita de Soveta Armeo.
Dum la dua duono de la 20-a jarcento Solneĉnogorsk fariĝis unu el la plej gravaj intustriejoj de Moskva provinco. En ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas multaj diversspeciaj ripozejoj.
Loĝantaro |
En 2013 Solneĉnogorsk havas 52966 loĝantojn.
Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj[1]:
Jaro | Loĝantaro (miloj) |
---|---|
1931 | 4,3 |
1959 | 24,2 |
1967 | 30 |
1970 | 33,5 |
1979 | 48,0 |
1982 | 51 |
1986 | 53 |
1989 | 55,6 |
1992 | 57 |
1996 | 58,0 |
1998 | 58,1 |
2000 | 58,0 |
2001 | 57,6 |
2003 | 58,4 |
2005 | 58,0 |
2006 | 57,5 |
2007 | 57,2 |
2008 | 56,7 |
2010 | 57,1 |
2011 | 52,9 |
2012 | 53,1 |
2013 | 53,0 |
Transporto |
Aŭtotransporto |
Solneĉnogorsk situas ĉe ambaŭ flankoj de Leningrada ŝoseo (aŭtovojo Moskvo - Sankt-Peterburgo). Laŭ tiu ŝoseo la urbo estas kunligita kun Moskvo (metrostacioj 020 "Reĉnoj vokzal" kaj 020 "Vojkovskaja") per aŭtobusa trafiko kaj marŝrutkoj. Ekzistas aŭtobusaj vojlinioj de Solneĉnogorsk al diversaj loĝlokoj. En la urbo funkcias aŭtostacidomo.
Fervoja transporto |
En la urbo estas fervoja stacio "Podsolneĉnaja" ("Subsuna", ruse Подсолнечная) en linio Moskvo - Tverj - Sankt-Peterburgo, atindebla de Moskvo (Leningrada stacidomo) per elektrotrajno.
Kulturo kaj vidindaĵoj |
- Centra distrikta biblioteko (retejo)
- Kinoteatro (retejo)
Vidindaĵoj:
Seneĵ (lago) kaj parko sur ĝia bordo (preskaŭ centre de la urbo);- Restaĵo de la Kanalo de Jekaterina (ruse Екатерининский канал) - elemento de estinta akva sistemo;
- Regionografia muzeo. Situo: strato Krasnaja, 84. Finkcias je 10.00-18.00 ĉiutage krom dimanĉo, lundo kaj ĉiu lasta vendredo en monato. Por vizitado bezonatas antaŭa interkonsento;
- Ortodoksismaj preĝejoj: preĝejo de Savinto kun sonorilturo (konstruita en 1759); preĝejo de Sankta Nikolao (konstruita en 1879).
Solneĉnogorsk en kulturo kaj arto |
Kanto "Solneĉnogorsk", aŭtoro Elvira Buranova, kantas Valentina Tolkunova (ruse)
Referencoj |
↑ Enciklopedio "Moj gorod" (ruse)
Vidu ankaŭ |
- Ŝaĥmatovo (muzeo)
- Zelenograd (Moskvo)
- Mendelejevo (Moskva provinco)
- Klin (Moskva provinco)
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retpaĝaro (ruse)
Retpaĝaro pri novaĵoj kaj anoncoj de la urbo (ruse)
Alia retpaĝaro pri la urbo (ruse)
Paĝo de la regionografia muzeo (ruse)
Aprelevka |
Balaŝiĥa |
Bronnici |
Ĉehov |
Ĉernogolovka |
Dedovsk |
Dmitrov |
Dolgoprudnij |
Domodedovo |
Drezna |
Dubna |
Dzerĵinskij |
Elektrogorsk |
Elektrostal |
Elektrougli |
Frjazino |
Golicino |
Ĥimki |
Ĥotjkovo |
Istra |
Ivantejevka |
Jaĥroma |
Jegorjevsk |
Ĵukovskij |
Kaŝira |
Klimovsk |
Klin |
Kolomna |
Korolov |
Kotelniki |
Krasnoarmejsk |
Krasnogorsk |
Krasnozavodsk |
Krasnoznamensk |
Kubinka |
Kurovskoje |
Likino-Dulovo |
Litkarino |
Lobnja |
Losino-Petrovskij |
Luberci |
Luĥovici |
Mitiŝĉi |
Moĵajsk |
Naro-Fominsk |
Noginsk |
Odincovo |
Oĵerelje |
Oreĥovo-Zujevo |
Ozjori |
Pavlovskij Posad |
Peresvet |
Podolsk |
Protvino |
Puŝĉino |
Puŝkino |
Ramenskoje |
Reutov |
Roŝal |
Ruza |
Sergijev Posad |
Serpuĥov |
Solneĉnogorsk |
Staraja Kupavna |
Stupino |
Ŝatura |
Ŝĉolkovo |
Taldom |
Vereja |
Vidnoje |
Visokovsk |
Volokolamsk |
Voskresensk |
Zarajsk |
Zvenigorod