Paruliedoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Paruliedoj


Flavgorĝulo Geolyphis trichas

Flavgorĝulo
Geolyphis trichas


Biologia klasado






















Regno:

Bestoj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Paruliedoj Parulidae
(Wetmore kaj aliaj, 1947)


Genroj



  • Vermivora

  • Parula

  • Dendroica

  • Catharopeza

  • Mniotilta

  • Setophaga

  • Protonotaria

  • Helmitheros

  • Limnothlypis

  • Seiurus

  • Oporornis

  • Geothlypis

  • Microligea

  • Teretistris

  • Leucopeza

  • Wilsonia

  • Cardellina

  • Ergaticus

  • Myioborus

  • Euthlypis

  • Basileuterus

  • Zeledonia

  • Icteria

  • Granatellus

  • Xenoligea



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Paruliedoj









v  d  r


Information icon.svg



La Paruliedoj (Parulidae), estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. La familio ampleksas 25 genrojn. Temas pri grupo de malgrandaj ofte koloregaj paserinaj birdoj. Plej parto estas arboremaj, kvankam kelkaj, kiel la Orverta parulio kaj la aliaj specioj de la genro Seiurus, estas surgrundemaj. Plej parto estas insektomanĝantaj.


La scienca nomo de tiu familio, ParulidaeParuliedoj, originiĝis el la fakto ke Linnaeus en 1758 nomis la Nordan parulion kiel paruo, Parus americanus, kaj, kiam taksonomio disvolviĝis, la genronomo estis modifita unue al Parulus kaj poste al nuna Parula. La familinomo kompreneble devenas el tiu genro.




Enhavo






  • 1 Disvastiĝo


  • 2 Distingiloj


  • 3 Nutrado


  • 4 Reproduktado


  • 5 Genroj kaj specioj


    • 5.1 Necerta sidejo (Incertae sedis)




  • 6 Literaturo


  • 7 Eksteraj ligiloj





Disvastiĝo |


Paruliedoj ekskluzive troviĝas en Ameriko. Ili vivas en malsamaj vivejoj, kiel arbustaroj, marĉoj, foliarbaroj, koniferarbaroj kaj manglejoj, de Kanado ĝis al Sudameriko kaj loĝas prefere en la superaj regionoj de la arboj. Nur malmultaj specioj vivas sur la grundo aŭ grundoproksime. La plej multaj specioj, kiuj vivas kaj kovas en la sudo, estas nemigrantaj birdoj. La specioj, kiuj disvastiĝis en la nordo kaj tie havas siajn kovregionojn, apartenas al la migrantaj birdoj.


Ŝajne tiu grupo originiĝis en norda Centrameriko, kie pluestas plej granda diverseco kaj nombraj specioj. El tie ili disvastiĝis norden dum interglaĉera periodo, ĉefe kiel migrantoj, revene al la praregiono vintre. Du genroj, Myioborus kaj Basileuterus ŝajne frue koloniigis Sudamerikon, eble antaŭ kiam ambaŭ kontinentoj estis ligataj, kaj havigis plej partoj de la specioj de tiu regiono.



Distingiloj |


La korpo de la Paruliedoj estas de 10 ĝis 19 centimetrojn longa. La plej malgranda specio estas la Lucia vermivoro (Vermivora luciae), de ĉirkaŭ 6.5 g kaj 10.6 cm. La plej granda specio dependas el la vera taksonomio de la familio. Tradicie ĝi estis listata kiel Flavabrusta ikterio, de 18.2 cm. Sed tiu povus ne esti paruliedo, kiel ĉiuj specioj de Seiurus kaj la Sempera parulio, ĉiuj el kiuj povas superi 15 cm kaj 21 g, kaj ili povus estis konsiderataj la plej grandaj.


Karaktera ĉe tiu malgranda, svelta birdo estas la mallarĝa, pinta beko. La plumaro havas ampleksan spektron da koloroj, de hel- ĝis malhelbruna, de hel- ĝis malhelgriza, de oliva bruno ĝis sufiĉa, brila ruĝo, flavo aŭ bluo. Antaŭ ĉio la kovovestaĵo aspektas pompkolora.


La seksoj de la specioj en la tropikaj regionoj estas samkoloraj kaj portas ofte dum la tuta jaro kolororiĉan plumaron. Ĉe la nordaj migrantaj Paruliedoj la masklo ekster la kova tempo portas la saman koloron kiel la ino. Kiam en aŭtuno ili atingas la travintrajn regionojn en la sudo, la masklo ŝanĝas la kovovestaĵon kontraŭ la ripozvestaĵo. Antaŭ ol ili forlasas sian travintroregionon en la sudo kaj flugas al la nordo, ili denove surmetas sian kovovestaĵon, ĉar ili bezonos reklami teritoriojn kaj allogi inojn: tio okazas ĉefe en la granda genro Dendroica. Temas pri seksa duformismo, sed ĉiukaze estas esceptoj al tiu distribuado inter migrantaj kaj nemigrantaj specioj. La specioj de Seiurus kaj ĉefe la Orverta parulio estas tre migrantaj, sed havas identajn masklajn kaj inajn plumarojn, dum la ĉefe tropikaj kaj loĝantaj flavgorĝuloj estas duformaj. Ankaŭ la Granatellus montras seksan dimorfismon, sed pro ĵusaj genetikaj analizoj ili moviĝis al la familio de la Kardinaledoj.


Ilia kantartoj ne estas speciale evoluintaj. Sed se ili kantas, ili tre persiste koncertas. Ilia voĉo havas altatonan kaj teneran tonon. Escepto estas la plej granda paruliedo nome la Flavabrusta ikterio (Icteria virens). Ĝia voĉo estas bastona kaj laŭta.



Nutrado |


La paruliedoj nutras sin per multaj diversaj insektoj, kiel skaraboj, raŭpoj, papilioj aŭ muŝoj, samkiel per araneoj kaj limakoj. Krome per fruktoj kaj plantopartoj. La insektojn ili bekpikas de la folioj kaj arboj aŭ predas flugante.



Reproduktado |


Ĉe la Paruliedoj en la nordo precipe la inoj konstruas la neston. La maskloj nur fojfoje partoprenas en ĝi. La nestoj havas diversajn formojn kaj varias, samkiel la nestosituo, de specio al specio. Je la arboj oni vidas plej ofte pelvetoformajn nestojn, kiuj aŭ estas supre malfermaj, aŭ, se fermitaj, havas flankan enirejon. Iuj specioj ekloĝas en forlasitaj pego-truoj aŭ en nestoskatoloj. La ovaro konsistas el kvar ĝis kvin ovoj, kiujn la ino sola elkovas.


Ĉe la tropikaj specioj de la Paruliedoj la nestoj ofte situas dense ĉe la grunda vegetaĵaro. La ovaro konsistas el nur du ĝis tri ovoj, ĉar la idoj ĝuas pli da atento kaj la patro plie certas ke li estas patro. La maskloj partoprenas plie en la nestokonstruado kaj idarzorgado.



Genroj kaj specioj |


Estas ankoraŭ kelkaj diferencoj inter la taksonomioj uzataj de diversaj fakuloj. Ĉefe estas duboj rilate al kelkaj specioj ekzemple ĉe la Verdavosta parulio, Flavabrusta ikterio kaj la Hispaniola parulio.




Grizflugila vermivoro


  • Genro Vermivora aŭ Vermivoroj


    • Baĉmana vermivoro, Vermivora bachmanii


    • Grizflugila vermivoro, Vermivora pinus


    • Orflugila vermivoro, Vermivora chrysoptera


    • Migra vermivoro, Vermivora peregrina


    • Oranĝkrona vermivoro, Vermivora celata


    • Ruĝeckrona vermivoro, Vermivora ruficapilla


    • Virginia vermivoro, Vermivora virginiae


    • Kolima vermivoro, Vermivora crissalis


    • Lucia vermivoro, Vermivora luciae



  • Genro Parula aŭ Parulioj (gutturalis kaj superciliosa parafiletikaj kun Vermivora)


    • Fajrgorĝa parulio, Parula gutturalis


    • Blankabrova parulio, Parula superciliosa


    • Norda parulio, Parula americana


    • Flavventra parulio, Parula pitiayumi





Reprodukta masklo de subspecio aureola de Mangrova parulio ĉe Puerto Ayora, Santa Cruz (Galapagoj)


  • Genro Dendroica


    • Ora parulio aŭ Mangleja parulio, Dendroica petechia


    • Kaŝtanflanka parulio, Dendroica pensylvanica


    • Magnolia parulio, Dendroica magnolia


    • Tigroparulio, Dendroica tigrina


    • Bludorsa parulio, Dendroica caerulescens


    • Flavpuga parulio, Dendroica coronata

      • Aŭdubona parulio, Dendroica (coronata) auduboni

      • Mirta parulio, Dendroica (coronata) coronata

      • Goldmana parulio, Dendroica (coronata/auduboni) goldmani




    • Grizdorsa parulio, Dendroica nigrescens


    • Orvanga parulio, Dendroica chrysoparia


    • Flavvanga parulio, Dendroica virens


    • Taŭnsenda parulio, Dendroica townsendi


    • Okcidenta parulio, Dendroica occidentalis


    • Oranĝgorĝa parulio, Dendroica fusca


    • Flavgorĝa parulio, Dendroica dominica


    • Grizvanga parulio, Dendroica pityophila


    • Gracparulio, Dendroica graciae


    • Adelajda parulio, Dendroica adelaidae


    • Barbuda parulio , Dendroica subita





Orvanga parulio




    • Sanktalucia parulio, Dendroica delicata


    • Pinparulio, Dendroica pinus


    • Kirtlanda parulio, Dendroica kirtlandii


    • Preria parulio, Dendroica discolor


    • Vitelina parulio, Dendroica vitellina


    • Palmoparulio, Dendroica palmarum


    • Kaŝtana parulio, Dendroica castanea


    • Stria parulio, Dendroica striata


    • Lazura parulio, Dendroica cerulea


    • Plumboparulio, Dendroica plumbea


    • Jamajka parulio, Dendroica pharetra


    • Angela parulio, Dendroica angelae




Protonotario


  • Genro Catharopeza

    • Sanktavincenta parulio, Catharopeza bishopi


  • Genro Mniotilta

    • Zebroparulio, Mniotilta varia


  • Genro Setophaga

    • Ruĝvosta parulio, Setophaga ruticilla


  • Genro Protonotaria

    • Protonotario, Protonotaria citrea


  • Genro Helmitheros

    • Vermivora parulio, Helmitheros vermivorus


  • Genro Limnothlypis

    • Limnotlipo, Limnothlypis swainsonii


  • Genro Seiurus


    • Orverta parulio, Seiurus aurocapilla


    • Motacilparulio, Seiurus motacilla


    • Akvoparulio, Seiurus noveboracensis



  • Genro Oporornis aŭ Oporornoj


    • Nigramaska parulio, Oporornis formosus


    • Grizkapuĉa parulio, Oporornis agilis


    • Nigrakapa parulio, Oporornis philadelphia


    • Okulringa parulio, Oporornis tolmiei





Nigrakrona parulio


  • Genro Geothlypis aŭ Flavgorĝuloj


    • Komuna flavgorĝulo aŭ simple Flavgorĝulo, Geothlypis trichas


    • Beldinga flavgorĝulo aŭ Beldinga parulio, Geothlypis beldingi


    • Altamira flavgorĝulo aŭ Altamira parulio, Geothlypis flavovelata


    • Bahama flavgorĝulo aŭ Bahama parulio, Geothlypis rostrata


    • Olivkrona flavgorĝulo aŭ Olivkrona parulio, Geothlypis semiflava


    • Meksika flavgorĝulo aŭ Meksika parulio, Geothlypis speciosa


    • Maskoparulio, Geothlypis aequinoctialis


    • Grizkrona flavgorĝulo aŭ Grizkrona parulio, Geothlypis poliocephala


    • Nelsona flavgorĝulo aŭ Nelsona parulio, Geothlypis nelsoni



  • Genro Wilsonia


    • Kapuĉparulio, Wilsonia citrina


    • Nigrakrona parulio, Wilsonia pusilla


    • Kanada parulio, Wilsonia canadensis



  • Genro Cardellina

    • Ruĝfrunta parulio, Cardellina rubrifrons




Ruĝa parulio


  • Genro Ergaticus


    • Ruĝa parulio, Ergaticus ruber


    • Rozkapa parulio, Ergaticus versicolor



  • Genro Myioborus, Mjoboroj aŭ Blankavostuloj


    • Bunta parulio, Bunta mjoboro aŭ Bunta blankavostulo, Myioborus pictus


    • Ardezparulio, Ardezmjoboro aŭ Ardeza blankavostulo, Myioborus miniatus


    • Brunkrona parulio aŭ Brunkrona mjoboro, Myioborus castaneocapillus


    • Ruĝeckrona parulio aŭ Ruĝeckrona mjoboro, Myioborus brunniceps


    • Flavvizaĝa parulio aŭ Flavvizaĝa mjoboro, Myioborus pariae


    • Blankavizaĝa parulio aŭ Blankavizaĝa mjoboro, Myioborus albifacies


    • Kardona parulio aŭ Kardona mjoboro, Myioborus cardonai


    • Kolumparulio aŭ Kolummjoboro, Myioborus torquatus


    • Vitrokula parulio aŭ Vitrokula mjoboro, Myioborus melanocephalus


    • Orfrunta parulio aŭ Orfrunta mjoboro, Myioborus ornatus


    • Blankafrunta parulio aŭ Blankafrunta mjoboro, Myioborus albifrons


    • Flavkrona parulio aŭ Flavkrona mjoboro, Myioborus flavivertex



  • Genro Euthlypis

    • Larmoparulio, Euthlypis lachrymosa


  • Genro Basileuterus aŭ Basileŭteroj (25 specioj)


    • Orgriza parulio, Basileuterus fraseri


    • Duzona parulio, Basileuterus bivittatus


    • Orventra parulio, Basileuterus chrysogaster


    • Ĉokoa parulio, Basileuterus chlorophrys


    • Markata parulio, Basileuterus signatus


    • Orverda parulio, Basileuterus luteoviridis


    • Nigrakresta parulio, Basileuterus nigrocristatus


    • Grizkapa parulio, Basileuterus griseiceps


    • Sanktamarta parulio, Basileuterus basilicus


    • Grizbrusta parulio, Basileuterus cinereicollis


    • Blankabrida parulio, Basileuterus conspicillatus


    • Fajrkrona parulio, Basileuterus coronatus


    • Orkrona parulio, Basileuterus culicivorus


    • Trizona parulio, Basileuterus trifasciatus


    • Blankaventra parulio, Basileuterus hypoleucus


    • Ruĝkapa parulio, Basileuterus rufifrons


    • Orbrova parulio, Basileuterus belli


    • Nigravanga parulio, Basileuterus melanogenys


    • Panama parulio, Basileuterus ignotus


    • Tristria parulio, Basileuterus tristriatus


    • Suda parulio, Basileuterus leucoblepharus


    • Blankastria parulio, Basileuterus leucophrys


    • Flaveca parulio, Basileuterus flaveolus



  • Genro Phaeothlypis (iam inklude en Basileuterus)


    • Flavvosta parulio, Phaeothlypis fulvicauda


    • Riverparulio, Phaeothlypis rivularis




Necerta sidejo (Incertae sedis) |


  • Genro Microligea

    • Verdavosta parulio, Microligea palustris


  • Genro Teretistris


    • Kuborienta parulio, Teretistris fornsi


    • Flavkapa parulio, Teretistris fernandinae



  • Genro Leucopeza

    • Sempera parulio, Leucopeza semperi


  • Genro Zeledonia

    • Zeledono, Zeledonia coronata


  • Genro Icteria

    • Flavabrusta ikterio, Icteria virens


  • Genro Xenoligea

    • Hispaniola parulio, Xenoligea montana


  • Genro Granatellus


    • Rozbrusta kardinalo, Granatellus pelzelni


    • Grizgorĝa kardinalo, Granatellus sallaei


    • Ruĝbrusta kardinalo, Granatellus venustus




Literaturo |


  • Jon Curson: New World Warblers (New Mermaids), 1994 - ISBN 0-7136-3932-6


Eksteraj ligiloj |




  • Paruliedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Paruliedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Paruliedoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




  • Videos über Waldsänger an Internet Bird Collection



Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto