Insuloj Scilly




La Insuloj Scilly [sIli] (angle Isles of Scilly, kornvale Ynysek Syllan, arĥaike: Sorlingoj) estas grupo da kvin loĝataj kaj proksimume 140 neloĝataj insuloj sudokcidente de la angla Kornvalo, je ĉirkaŭ 45 km de la loko Land's End. La 'c' en Scilly ne estas prononcata en la angla; la prononco do estas same kiel en la angla vorto silly (stulta, malsprita, idiota). Tial la loĝantoj opinias ke estas grava diri "The Isles of Scilly" (La insuloj de Scilly), kaj ne "The Scilly Islands" (La stultaj insuloj).


La kvin loĝataj insuloj estas (de granda al malgranda) Sankta Maria, Tresco, Sankta Marteno, Sankta Agneso kaj Gugh (konsiderata kiel unu insulo) kaj Bryher. Dum la popolnombrado de 2001 la loĝantaro konsistis el 2153 homoj.



Eksteraj ligiloj |



  • esperante Britujo: Scilly-insularo estas eta paradizo en retgazeto Nia Mondo



Situo de Kornvalo en Anglio




Situo de la Insuloj de Scilly




Satelitfoto de la insuloj




  • Kategorio Insuloj Scilly en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto