Matúškovo




Matúškovo, hungare Taksonyfalva estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La hungara nomo estis nur Taksony ĝis 1899. La historia slovaka nomo estis Takšony.




Matúškovo situas en la plej griza regiono




  • Areo: 12 km²

  • Alto super la marnivelo: 118 m


  • Loĝantaro: 1950


  • Poŝtkodo: 925 01


  • Aŭtokodo: GA


  • Telefonprefikso: 31




Enhavo






  • 1 Situo


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Famuloj





Situo |


La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, fervoja stacidomo de Galanta estas komune uzata. Galanta troviĝas 2 km-ojn for kaj preskaŭ kontaktiĝas kun Matúškovo.



Historio |


La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1138 en formo "Tocsun". En 1910 loĝis tie 1845 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1971-1990 la vilaĝo aliĝis al Galanta. Ĝis 1990 hungarlingva bazlernejo funkciis. En 2001 loĝis tie 1880 da homoj, (1205 hungaroj, 669 slovakoj).



Vidindaĵoj |



  • katolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Dipatrino de 1784

  • luterana preĝejo de 1992, sed sonorilturo pretiĝis en 1902

  • muzeeto de 1984

  • skulptaĵo pri Taksony (takŝonj) de 1996



Famuloj |


En la iama Taksonyfalva naskiĝis hungara episkopo Nándor Bosák.





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto